Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 2an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2915 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Babilejaj sirenoj - Spuroj en la sablo - En songo nur ?
puce  Morta birdo
puce  Pafbudo por hejme
puce  Principo espero
puce Alia ol nun
puce Buntaj teleroj
puce DADA VIVAS
puce Dekutimigo de la lekado de tranĉiloj
puce Donkiĥoto en labirinto
puce Kapricaj koloroj
puce Kial azeno ne povas esti stulta, sed homoj tamen
puce Kial la najtingalo kantas por mi kaj ne por vi ?
puce La sonĝo
puce Lasu danci la derviŝon en vi

Dekutimigo de la lekado de tranĉiloj

prozpoemo



Hans-Georg Kaiser
Dekutimigo de la lekado de tranĉiloj


Ni, la biciklintoj, la nedisigebla duopo, sidas pace enombre de maljuna kverko antaŭ la ekskursa restoracio „Kverelarbaro", ĉar la sidlokoj sub la sunombreloj pro la aktuala Pentekosto jam ĉiuj estas okupitaj.

Ni ambaŭ trinkas bieron. Donjo la saksan "Radeberger" kaj mi la tritikan bieron "Franziskaner", kiun mi trinkadas kun plezuro, de kiam mi gustumis ĝin je la unua fojo en kooperativo de franciskaj monaĥoj ie en la Rhoen-montaro. (De tie mi kunprenis sur folio el la preĝejo la sunkantadon de Francikso de Asizi.)

Kaj efektive, la suno ridas al ni. Ankaŭ la juna kelnerino, kiu konas nin kiel oftajn gastojn kun bicikloj, ridetas jam de malproksime.

Donjo rimarkas tute seke, ke mi manĝu laŭorde, ne kiel hejme.

Poste ni manĝas. Mi tute laŭorde, ne kiel hejme.

Ĝuste en la momento, kiam la kelnerino revenis por forporti la manĝilaron, diras mia kara subite sufiĉe laŭte al mi : "Sed la lekadon mi sukcese dekutimigis al vi." Ŝi rikane ridetas dum tio sian plej belan rideton, preskaŭ suspektige.

Mi responde demandas rikane : "Kiun ?"

Ŝi : "Hehe, kial kiun ?"

Mi tute rekte diras : "Kiun el la lekadoj vi celas, Donjeto ?"

La kelnerino, kiu staras kiel naiva ŝafido, tamen plezuriĝas pri nia dialogo.

Donjo respondas kun ridego : "La lekadon de la tranĉilo kompreneble, kiun lekadon celis vi ?!?"

Mi ne respondas tion, sed diras seke : „Aĥ, tiun lekadon, ĉu vere ?“ Tion mi devos noti al mi, ke vi dekutimigis al mi la lekadon de tranĉiloj, el tio mi faros rakonteton.“ Mi denove rikanas.

Donjo tuj serĉas krajonon en sia ruĝa dorsosako, sed ne trovas notkajeron. Tial mi skribas tiun rakonteton pri la dekutumigo de mia lekado de tranĉiloj kaj de aliaj aferoj en la adresaron de la E-kalendaro, en kiu ankoraŭ estas sufiĉe da loko.

Post la fino de la notado, kiam ni jam trinkis nian bieron kaj mi krome manĝis bonege gustantan "Soljanka-supon", kiu cetere transvivis la politikajn ŝanĝojn sen iuj problemoj, mi donas al la linda juna kelnerino ĉiujn cendojn, kiujn mi havas en mia monujo, pri kio ŝi videble tre ĝojas. Verŝajne ne tiom pro la cendosumo mem, sed pro la grandanima gesto.

Kaj mi pensas iomete frivole, ke mi volonte foje, hm...

Sed Donjo rigardas min tute spiritĉeeste, ŝi kompreneble scias, kion mi ĝuste pensis.

"Prefere ne, kara mia", ŝi diras amuziĝante, „restu fidela al ni.“

"Kion vi pensas pri mi", mi diras melankolie, sed iom ribele, "mi ja eĉ ne pensas pri kontraŭetikedaj aferoj, Donjeto !?"

„Nu, ekstaru do kaj bridu dum tio vian flirtemon“, ŝi diras nur seke.

Sed sur ŝiaj lipoj ekmontriĝas subite delikate aludema rideto, kiu eventuale esprimas tion, kio vespere eble atendos nin.




 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio