sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Buntaj teleroj

prozpoemo




Hans-Georg Kaiser
Buntaj teleroj


Ni sidas en Pahna ĉe Frohburg
en kampadejo por ruldometoj
sub unu el la aceroj
kaj matenmanĝas.


Ambaŭ ni ankoraŭ baraktas
kontraŭ certa dormemo.
Sed nun mi hazarde ekvidas,
spite al mia tro ofta blindemo,
la sunon sur la kartona telero
de mia ne eldorminta Donjo,
la suno preskaŭ belas tiel,
kiel la reala suno en la blua ĉielo
super ni.

Hieraŭ vespere ni trinkis
tro da biero kaj sekan ruĝan vinon
kun niaj najbaroj, kiam ni babilis
post la kartludado ankoraŭ
pri la tempo, kiam GDR
ankoraŭ ekzistis kaj
kiam mi studis en Halle
marksisman-leninisman
filozofion.

Krome mi ankoraŭ sentis la bicikladon
de la antaŭa tago en miaj rigidaj membroj.
Sed nun mi rigardas
ankaŭ mian kartonan teleron
kaj vidas tie amuzigajn
infanecajn desegnaĵojn
de enamiĝinta paro sur multaj
momentbildoj :
La ridanta stria vireto
veturas per rulŝuoj
kaj kun koro surmane.

Alia portas florojn kun amletero
aŭ grandegan florpoton
aŭ... kion ajn - al ŝi !

Ŝi etendas feliĉe la brakojn,
flaras la odoron de ruĝa rozo.
Blanka suno ridas sur la flava telero
kun ruĝa koro ĉe la telerorando.
Nigrablanka hundeto sidas tute
neagresive apude.

La ama geo promenante
tenas reciproke manojn,
inter floroj sur somera herbejo.

Subite mi ekkomprenas.
Jen Donjo kaj mi !

Kion diri ?
Mi estas tuŝita,
mia aĉa dormemo subite forflugis,
kaj mi ekridetas.

Mi montras ĝin al Donjo,
kaj ankaŭ ŝi ekbrilas
per sia plej ĉarma rideto.

La artaj buntaj teleroj helpis nin
ne esti plu tiom grumblaj
frumatene en nia rifuĝejo
proksime de lago,
ĉe nia malgranda
ronda kaj blanka
matenmanĝotablo.

Nu, kaj kiu en iu superbazaro
elektis la buntajn telerojn ?

Kompreneble mi mem,
la familia respondeculo
por artaj aferoj.

Sed mi volonte koncedas,
ke mi tiam rigardis
la buntajn kartonajn
teleretojn nur tre supraĵe,
kvazaŭ subkonscie.
Sed mia subkonscio
evidente funkciis tute bone.

Nu, kion diri ?
La buntaj teleroj estas faritaj
de veraj artistoj,
ĉar ili revekis ameman senton en ni,
kion pli bonan la arto povus atingi
ol fortigi la amon en la homoj, ĉu ?

Arto havu lokon ne unuavice en muzeoj,
sed en niaj koroj.

Sama rubriko :


puce Buntaj teleroj

puce Reichsbahn-bluso

puce Alia ol nun

puce DADA VIVAS

puce Kapricaj koloroj

puce LE DRAME DE MARILYN (el la vualtitaj gazetoj)

puce  Pafbudo por hejme

puce  Babilejaj sirenoj - Spuroj en la sablo - En songo nur ?

puce Mian dankon al la neniofarulo

puce Kial azeno ne povas esti stulta, sed homoj tamen

puce Dekutimigo de la lekado de tranĉiloj

puce Ĉu tro malfrue ?

puce Ordono estas ankoraŭ ordono

puce Tombejaj anĝeloj

::: Ĉiuj :::



Supren