Sur tiu ĉi paĝo estas elŝutebla la referendumilo por elekto de la PK kaj de la Ĝeneralaj Konsilantoj por geografiaj sektoroj, tio por la mandatperiodo 2015-2018.
SAT-anoj rajtas plenigi ĝin kaj rete resendi ĝin al referendumo2015 ĉe gmail.com antaŭ la 28a de februaro 2015.
"La balotilo estas dosiero en la retejo de SAT. Kamarado, kiu elektronike voĉdonas, elŝutas la balotilon. Li forviŝas en ĝi la vortojn "jes" aŭ "ne" aŭ "sindeteno" laŭ sia elekto. Li sendas, al retadreso speciale kreita tiucele retmesaĝon, en kies teksta parto estas lia matrikulnumero, kaj al kiu estas aldonita la balotila dosiero kiel kunsendaĵo. Por la kalkulado de la elektronikaj balotiloj necesas 3 kamaradoj :
unu antaŭ komputilo, kiu laŭte legas la matrikulnumeron kaj kopias la balotilan dosieron sub anonimiga nomo en dosierujon faritan por kolekti la balotilajn dosierojn ;
unu, kiu registras la laŭtlegitan matrikulnumeron por ebligi kontroli, kiu voĉdonis ;
unu, kiu malfermas la balotilajn dosierojn, elprintas ilin kaj metas la elprintaĵojn en la ujon de la paperaj balotiloj alvenintaj perpoŝte."
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.