Ĉeestis 8 homoj (do iom malpli ol pasintjare, sed samtempe okazis kunsido de Liberecana Frakcio kio malebligis ies partoprenojn). Pro malfrua komenco Å ulde al antaÅa kunsido k trude akurata fino por iri al vespermanÄ o daÅris entute malpli ol horon ĉi tiu kunsido.
Koncize estis resumita la agado dum la jaro (kk artikoloj aperigitaj en Sennaciulo, publikigo de receptoj ĉe retejo Bonan Apetiton, funkciigo de la sekcia retlisto, unuopaj lokaj agadoj) k parolvico ebligis diskuti lokajn situaciojn k personajn alirojn al la temo (kk ĉeestis nur pro scivolemo, aliaj estas delongaj aktivaj veganoj...).
En la prilaborindaj temoj elstaras : kunlaboro kun TEVA k eventuale BLE (Budhisma Ligo de E-istoj), uzado de Fejsbuko k similaj retmediatoj, traduko k eldono de libreto pri veganismo, rilatado kun OKK por certigi eblon vegane manÄ i dum venontjara kongreso en Kragujevaco.
Dum la kongreso ege menciindas tio (kio rezultigis apartan eron de la Gvidrezolucio) ke la pritrakto de vegetaĵaj manÄ oj far OKK k kunlabore kun hotelaj kuiristoj estis brile realigita : eblis manÄ i tre bongustajn, variajn k el nutra vidpunkto tute ekvilibrajn pladojn, en kvantoj kiuj povis satigi eĉ la plej voremajn k frandemajn (eĉ plurfoje la vegetaĵa tablo gastigis kongresanojn, kiuj ne aliÄ is por vegetara manÄ o).
AnkaÅ menciinda estas la prelego-debato pri Veganismo dum kiu PaÅlino atestis pri sia vivosperto antaÅ trideko da aÅskultantoj kiuj poste abunde partoprenis la diskuton dum kiuj ĉiuj havis eblon prezenti sian opinion k siajn argumentojn, kiuj ja diversas !
Kiel ĉerizo sur la (kompreneble vegana !) kuko, rezultis el ĉio tio ke en la kongresa deklaro akceptiÄ is ne nur ero mencianta indecon de pli vegetaĵa dieto el ekologia k etika vidpunktoj sed ankaÅ tre klara k engaÄ a mencio ke la kongreso "kontraÅas mistraktadon de bestoj kaj speciismon".
Markovo-Vito 35521
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
PoÅ tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiÄ i kun SAT-anoj en Parizo, informiÄ u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aÅ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paÄ o, skribu al paÄ o-aranÄ ulo.