Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce (en castellano) - Encuentro internacional de esperanto en Barcelona 2019
puce (en català) - Trobada internacional d’esperanto a Barcelona 2019
puce SAT-Kongreso 2019 - Barcelono
puce 220 aliĝintoj por la SAT-kongreso en Barcelono !
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj
puce Bonvenon !
puce Deklaracio
puce Gvidrezolucio
puce Internacia Kongreso de Esperanto en Barcelono !
puce Kongresejo
puce Peĉakuĉo en Barcelono
puce Pri la programo
puce SAT-kongreso 2019 : la “fajra rozo” eksterkutime logis

Peĉakuĉo en Barcelono

Jen programero alloga por ĉiuj

En 2003 aperis en Japanio nova formo de prezenti publike novajn ideojn. Temis pri peĉakuĉo (japane : babilado), pli rapida, intensa kaj amuza ol kutima prelego, kaj tre ŝatata de la aŭskultantoj. Ĝi daŭras 6 minutojn kaj 40 sekundojn, ĉar devas esti 20 bildoj, ĉiu el ili dum 20 sekundoj. Tio kuraĝigas homojn, kiuj ne kutimas prelegi publike. Sed ankaŭ spertaj prelegantoj trovas ĝin defia, ĉar devas nepre plenumi la 20x20 kondiĉon. La tri ŝlosiloj por sukcesa peĉakuĉo jenas : praktiko, praktiko kaj praktiko.

Tiu ĉi prezentmetodo iĝis ĉiam pli populara en esperantaj aranĝoj. Kaj ankaŭ en Barcelono en la kadro de la venonta SAT-kongreso eblos preleg(et)i en peĉakuĉa programo, nome aro da tieaj prezentoj pri diversaj temoj fare da malsamaj homoj. 13 tiaj prelegetoj enprogramiĝis en la kongreslibro :

  1. - Bitarkivo.org : Ni ciferigu por ĉiam la Esperantan Kulturon
  2. - Roger Prieto pri Muzeo de la Rezistado en Oporto
  3. - Annie Grente pri La rifuĝintoj en Samoso (Grekio)
  4. - Xavi Alcade pri La striko de La Kanada
  5. - Xavi Alcade pri Marti Codolar (la kongresejo) en 1936-39
  6. - Rui Vaz Pinto pri Unicepe, kultura centro en Porto
  7. - Dieter Rooke pri Svisoj en la hispana milito
  8. - Paŭlino Gaborito pri Naturkuracado
  9. - Paŭlino Gaborito pri Rifuĝintoj en Francio
  10. - Vito Markovo pri Speciismo : kio, kial, kiel ?
  11. - Pako Blemonte pri Mondmapoj
  12. - Claudine Gueguen pri Klara Zamenhof
  13. - Brian Russell pri Krei skanilon ne malfacilas
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio