Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce (en castellano) - Encuentro internacional de esperanto en Barcelona 2019
puce (en català) - Trobada internacional d’esperanto a Barcelona 2019
puce SAT-Kongreso 2019 - Barcelono
puce 220 aliĝintoj por la SAT-kongreso en Barcelono !
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj
puce Bonvenon !
puce Deklaracio
puce Gvidrezolucio
puce Internacia Kongreso de Esperanto en Barcelono !
puce Kongresejo
puce Peĉakuĉo en Barcelono
puce Pri la programo
puce SAT-kongreso 2019 : la “fajra rozo” eksterkutime logis
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Deklaracio

La 92-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazinta en Barcelono de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2019 :

 konsiderante la situacion en Katalunio dum la lastaj jaroj, esprimas sian zorgon pri la fakto, ke batalo inter du naciismoj povas damaĝi la bazajn homajn rajtojn, kiuj devas esti respektataj de ĉiuj, kaj alvokas la popolojn kaj registarojn al klopodo solvi la politikajn kaj sociajn problemojn pere de pacaj, liberesprimaj kaj demokratiaj solvoj, kaj tiucele postulas la liberigon de la politikaj malliberuloj ;

 alvokas la registarojn kaj entreprenojn esti pli atentaj pri la sekureco de ĉiu ajn laboristo por ke akcidentoj estu evititaj, ĉar homa vivo estas ĉiam pli valora ol ia ajn materiala valoro ;

 zorgigita pro la minaco de nova malvarma milito, alvokas ĉiujn subteni la agadon de ICAN (Internacia kampanjo por aboli nukleajn armilojn) por malpermeso de nukleaj armiloj, celo kiu atingeblas nur per pluaj klopodoj redukti nukleajn armilojn per internaciaj traktatoj ;

 alvokas la registarojn kaj popolojn de kaj Norda kaj Suda Koreioj alproksimigi sintenojn por prepari la grundon por fruktodona kunlaborado kaj kunvivado en la estonteco ;

 konsilas al la laboristaro provi ĉiam ricevi informojn de la diversaj flankoj ĉe ĉiuj tiklaj temoj aŭ konfliktoj, atentante la interesojn, kiuj gvidas ĉiun informfonton ;

 apogas la movadon de Flavveŝtuloj en Francio, kiu reliefigas malegalecon kaj distancon inter elektitoj, elitoj kaj popolo – movado aganta interalie sur fono de ideoj de liberecana komunumismo (t.e. laŭ la modelo de la Pariza Komunumo) ;

 okaze de la rifuzo de vizo por kongrespartopreno de afrikanoj, memorigas pri la maljusteco, ke varoj kaj mono pli facile vojaĝas ol homoj ;

 alvokas al bonvenigo de la migrantoj ;

 substrekas, solidare kun la pupteatra kompanio Títeres desde Abajo (Desubaj Pupoj), kies membroj jam estis malliberigitaj, ke liberesprimo daŭre estas rajto porbatalenda ;

 bonvenigas la novgeneracian agadon kontraŭ prokrastado de efika agado por mildigi klimatŝanĝiĝon ; en epoko de ebla falego de nia civilizacio, ĝi apogas la mondan movadon Fridays for Future (Vendredoj por Estonteco) por bremsi klimatŝanĝiĝon kaj alvokas partopreni en la ĝenerala monda striko de la 27-a de septembro ;

 konsiderante la enormajn minacojn, por la homaro, de la ekonomia politiko de la brazila registaro en Amazonio (kun la ebla masakro de la unuaj amerikaj popoloj), la kongreso alvokas ĉiujn protekti la naturon kaj ties loĝantojn ;

 konstatante, ke la konstruo de novaj naftotuboj en Norda Ameriko ĉiam okazas sur ŝtelitaj teroj kaj minacas la naturon, esprimas apogon al konstru-rezistantoj kaj bonvenigas plian informadon pri tio.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio