La Organiza Kongresa Komitato por la 95-a Kongreso de SAT, kune kun la Plenum-komitato de SAT, konstatas, ke pro la morala kaj praktika maleblo okazigi kongreson de SAT en militanta lando, la kongreso ĉi-jare ne povos okazi ĉeeste.
Ni kondamnas la teruran agreson de la nuntempa registaro en Rusio kontraŭ la ukraina popolo. Ni subtenas la kontraŭmilitan movadon en Rusio, kaj esperantistojn, laboristojn, studentojn kaj popolojn en la mondo, kiuj helpas civilulojn en Ukrainio. Diplomatio tutmonde devas agadi por ĉesigi la militon kaj ne akceligi konfliktojn. Ne al milito. Jes al paco !
Dum la sekva periodo ni provos trakti diversajn manierojn krei alternativojn al la ĉeesta kongreso planita por Moskvo. Ni esperas okazigi aranĝojn, verŝajne virtualajn, kiuj ebligos esperantistojn interkompreniĝi kaj diskuti pri diversaj pacmovadoj, sociaj reagoj kontraŭ milito, kaj simile. Ni ankaŭ provos serĉi manieron okazigi kongreson iamaniere, eĉ se virtuala, kaj intencas fokusigi ĝin pri pacmovadoj. Ni bonvenigos proponojn de SAT-membroj kaj aliaj esperantistoj pri tiaj temoj.
Plenumkomitato - Sennacieca Asocio Tutmonda
Organiza Kongresa Komitato - 95a Kongreso de SAT
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.