Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Agadraporto de la Plenum-Komitato por la periodo de Junio 2021 ĝis Majo 2022
puce Aliĝintoj al la 95a SAT-kongreso
puce Deklaracio de la 95a SAT-Kongreso
puce Financa raporto 2021
puce Gvidrezolucio de la 95a SAT-Kongreso
puce Komuna Deklaro de SAT Plenumkomitato kaj la Organiza Komitato por la 95a SAT-kongreso, kiu devintus okazi ĉi-jare en Moskvo
puce Kongresa programo
puce La 95a SAT-kongreso okazis denove rete pro milito
puce Raporto de la Ĝenerala Konsilantaro kaj Konfliktkomisiono 2021-2022
puce Reta aliĝilo

Agadraporto de la Plenum-Komitato por la periodo de Junio 2021 ĝis Majo 2022

Plenum-Komitato

La PK kunvenis per komputila tujmesaĝado la 12an de junio, la 10an de julio, la 11an de septembro, la 16an de oktobro, la 20an de novembro kaj la 18an de decembro 2021, la 22an de januaro, la 19an de februaro, la 19an de marto, la 4an de aprilo kaj la 30an de aprilo 2022. La traktado de la temo pri la 95a kongreso okazis kelkfoje en ĉeesto de Nikolao Gudskov, el la OKK. En ĉiuj kunvenoj estas komence pridiskutitaj la unuopaj komentoj, kiujn Ĝeneralaj Konsilantoj sendas reage al la kunvenprotokoloj. Inter du kunvenoj, urĝaj opiniinterŝanĝoj laŭbezone okazas pere de retmesaĝoj. La tujmesaĝado okazis ĉu per Skajpo, ĉu pere de Discord.

Administrado

La membrosliparo estas mastrumata de Bruno Henry, lige kun la kasista laboro, kun helpo de Ŝana Paz. Ĉiuj informoj pri adresŝanĝoj estu prefere senditaj al financoj@satesperanto.org. Brandon Sowers kribras la mesaĝojn alvenantajn ĉe la oficiala retadreso de SAT (kontakto@satesperanto.org), kaj plie mastrumas la discord-servilon de SAT kaj pretigis la kongresan aliĝilon. Pedro Sanz traktas la mesaĝojn senditajn al la redaktejo de Sennaciulo. Bruno Henry, Pedro Sanz kaj Vinko Markovo kunlabore pretigas la adresliston por la presisto, ĝisdatigita surbaze de la membrosliparo. Tereza Sabatier, eksa PK-anino, plu helpis en rilatoj kun la poŝta banko kaj impostoficejo. Guy Cavalier, nun ĝenerala konsilanto por la sideja urbo, plu traktas la paperajn leterojn alvenantaj en Parizo, la reekspedon de Sennaciulo kaj la ĉekosubskribadon el Francio.

Sidejo

La sidejo de SAT utilas kiel stokejo por nuntempe vendataj libroj kaj freŝdataj gazetaj kromekzempleroj. Ĝi samtempe estas konsultejo pri administraj dokumentoj, malnovaj eldonoj kaj historiaj dokumentoj. Guy Cavalier ĉeestas nome de SAT la membrokunvenojn de la domar-posedantoj. La ĉefa nuna tiurilata zorgo estas la oficiala agnoskigo, flanke de la kunposedantaro, ke SAT ne devus kontribui al la ĝeneralaj hejtad-kostoj, ne plu estante konektita al la hejtad-sistemo de pli ol jardekoj. La solvado de tiu ĉi problemo okazos espereble kadre de ĝenerala redifino de la komunaj kaj privataj partoj de la domaro, helpe de ekzpertizisto. Alia malagrabla surprizo estis la instalo, malgraŭ rifuzoj flanke de SAT, de nova konektita elektro-mezurilo (Linky), kiun la elekto-entreprenoj klopodas ĉie trudi.

Adresaro

La ĝisdatigon de la enpaĝigita papera adresaro prizorgis Veronik Girard, dum Vito Markovo zorgis pri sistema transskribo de urbonomoj. La dokumento sendita presejen estis produktita surbaze de la membrara situacio de la 15a de novembro 2021, kvankam la sendo presejen estis poste prokrastita dum duonjaro.

Rilatoj kun LEA-oj kaj SAT-rondoj

Aperas regule en Sennaciulo informoj pri aktivaĵoj de SAT-anoj el Francio, Hispanio kaj Japanio. SATeH, SAT-Amikaro, LEA-G, SATeK kaj SATeJ salutis la 94an SAT-kongreson kaj partoprenis en tiea kunveno de LEA-komitato. SLEA freŝe renovigis sian retejon, kie aperas informoj pri SAT en la sveda lingvo. Reprezentantoj de la PK en la LEA-Komitato estas Paz kaj Saioa Escobar.

Membraro

Je la 4a de junio 2022 la membraro de SAT konsistis el 402 membroj, el kiuj 202 repagis sian kotizon por 2022, kaj 163 pliaj pagis minimume por 2021. Kompare kun la lasta jaro, la manko de kvardeko da akurataj kotizpagoj eble ŝuldiĝas al la malfruo en la aperritmo de Sennaciulo. Dum la agadjaro estis registrita forpaso de 11 kamaradoj kaj aliĝis 14 novuloj (de 36200 ĝis 36213). La novuloj ricevas, aldone al numeroj de Sennaciulo pri la kuranta jaro, 8-paĝan bonvenig-tekston, kiu klarigas la diversajn aspektojn de la vivo de SAT, por helpi ilin trovi rapide sian lokon en SAT. Kanalo por sinprezentoj de novuloj ekzistas en Discord.

Dissendolistoj de SAT kaj sociaj retejoj

Okaze de la 93a reta SAT-kongreso, Discord-servilo estis starigita por ebligo de ĝeneral-temaj interŝanĝoj kaj fakaj diskutoj. Ĝi estas alireblaj al ĉiuj, kiuj konas la konekto-ligon, do ne nepre SAT-anoj, kaj enhavas 59 membrojn. Ĝin administras Brandon Sowers kaj Kinsio Favre. SAT-diskuto, pli tradicia reta diskutlisto ĉe Guglo, kaj havas 81 abonantojn. Ĝin administras Vinko Markovo kaj Ricardo Biurrun (.kardo). La pli ampleksa kaj vigla partoprenantaro necesigis enkondukon de nova regularo en la unuaj monatoj de 2022, kun foja portempa filtrado de du listanoj. La filtrado-decidoj estis alprenitaj per interkonsento inter la mastrumantoj kaj anoj de la Konflikt-komisiono, malgraŭ esprimita malkonsento de kelkaj listanoj.
SAT havas ankaŭ paĝon ĉe Fejsbuko, kiun prizorgas Maksimiliano Gverino kaj Paz. Ĝi havas ĉirkaŭ 800 ŝatantojn kaj sekvantojn. La paĝaro estas kelkfoje monate ĝisdatigita. La jutuba kanalo de SAT, prizorgita de Xana Paz, gastigas ĉiujn registraĵojn de la 94a SAT-kongreso, kaj plie estis ĝisdatigita dum la jaro per kelkaj aldonaj prelegoj, kaj la lasta kunveno kontraŭ izoliĝo en junio 2021. La kanalo denove gajnis kvindekon da abonantoj dum la jaroj. Nun ili estas entute 281. La membronombro en la grupo "SATanoj" en Telegramo kreskis al 101 homoj. La interŝanĝoj en tiu ĝeneraltema diskuto estas sufiĉe viglaj. La grupon mastrumas Rikardo Biurrun. Unuopaj SAT-anoj ankaŭ interrilatas kaj diskonigas informojn pri agado de SAT ĉe Tvitero. La Iperrondo de SAT, publika diskutejo malfermita al ne-SAT-anoj, estas daŭre alirebla sed ne plu aktivas de du jaroj.

Retejo

La retejo de SAT enhavis 2737 artikolojn je la 27-a de julio. La meza vizitantonombro estas 389 tage, do proksimume 100 pli ol pasintjare. Post la pasintjara transiro al pli moderna versio de SPIP, plia paŝo al renovigo devus esti refreŝigo de la 17-jaraj stilfolioj, por kiu mankas kompetentulo. Propono de Johannes Grenberg transiri al retejo entute mastrumata tra alia sistemo (Wordpress) ne estis ĝisnun funde pristudita pro tempomanko.
Enhave, la publikan parton de la retejo nutris Gary Mickle (diverslingvaj tradukoj de kongresartikoloj), Dominiko Simeone (paĝoj de liberpensula frakcio), Vito Markov (informo pri apero de libro pri Veganismo), Pedro Sanz (ĝisdatigo de administraj informoj) kaj Vinko Markovo (informoj pri kongresoj, temaro de Sennaciulo). En la interna spaco de la retejo, 1860 artikoloj, plejparte nedefinitivaj versioj el artikoloj aperintaj en Sennaciulo, daŭre atendas finpoluradon kaj publikigon. La interna spaco de la SAT-retejo daŭre uziĝas por la redaktado de Sennaciulo. Entute 53 aktivaj SAT-anoj havas personan konton, kaj granda parto de ili ricevis iaman trejnadon pri ĝia uzado, 40 el ili iam kreis artikolon, kaj nur 23 entute kreis almenaŭ 3 artikolojn.

Perantoj

SAT havas perantojn en 27 lokoj, kaj plie havas izolitajn membrojn en 25 landoj senperantaj. Dum la jaro ŝanĝiĝis la peranto en Brazilo kaj Svisio. Tio estigis diskuton ene de la PK pri la rolo de peranto. Kelkaj PK-anoj opinias, ke ĝi ne estas pure teknika, kaj ke la personeco de la peranto influas al la decido de homoj, ĉu aliĝi al SAT aŭ ne.

Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo

La enpaĝigon de Sennaciulo prizorgas Nicolas Raymond. La redaktoskipan laboron kunordigas Vinko Markovo kaj Pedro Sanz. Ceteraj redaktantoj estas Tonyo del Barrio, Gary Mickle, Rob Moerbeek, Grazina Opulskiene, Kani, Marcelo Redulez, Rikardo Schneller, Serĝo Sir’, kaj Franciska Toubale.

Sennaciulo havas 40 abonantojn (inter kiuj 29 malfruantoj). La perreta versio estas sendita al 86 adresoj (SAT-anoj, kiuj deziras nur tion, plus kelkaj abonantoj kaj interŝanĝoj) kaj cetere al ĉiuj SAT-anoj, kies retadreso troviĝas en la membrosliparo. La multaj komplikaĵoj ligitaj al ŝanĝo de presisto kaj instalo de nova labor-proceduro kun alia poŝtoficejo estis raportitaj en la redaktanguloj de Sennaciulo. Al tio aldoniĝis diskutoj ene de la redaktoskipo pri redaktopolitiko, sekve al kelkaj plendoj pri iuj aperintaj artikoloj.

Sennacieca Revuo 2021 aperis suplemente al la septembro-oktobra numero de Sennaciulo, enpaĝigite de Marcelo Redulez kunlabore kun Serĝo Sir’. La nunaj prizorgantoj bezonus ricevi la enpaĝigotan materialon antaŭ la fino de majo por povi labori sen tempopremo antaŭ la jarfino.

Eldona Fako Kooperativa

Leĝaj respondeculoj de la kooperativo estas Veronik Girard kaj Vinko Markovo. La daŭra neprizorgiteco de la bankokontoj provokis informpetojn de la poŝto kiu kondukis al peto fermi la konton speciale kreitan por la filmo, kiu ne plu havas sencon pro manko de similaj projektoj en la tuja estonteco. La fako havas komfortan monrezervon, pro sistema vendo de siaj stokoj al la libroservo de SAT-Amikaro, kiu zorgas pri la disvendado. La dissendolisto "SAT-EFK", kiu uziĝas por diskuti eldonprojektojn, enhavas 31 membrojn, sed ne aktivis dum la jaro. Tamen aperis la reeldono de "Vojaĝo al Kazohinio", kunlabore kun Bjalistoka-Esperanto-Societo. Ĝi jam estas mendebla tra la libroservoj de BES kaj UEA, sed la sendo de stokoparto al la libroservo de SAT-Amikaro (kaj eventuale aliaj LEA-oj) ankoraŭ ne estis organizita. Daŭre prespreta estas "La silento de l’armiloj", tradukita romano de Bernard Clavel. Alia survoja projekto estas libro pri la verkistino George Sand, kompilita de Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil, kiu ankoraŭ bezonas kontrollegadon.

Poresperanta Fako

La dissendolisto de la poresperanta fako, nun ĉe Guglo, havas 36 membrojn. Ĝi ĉefe utilas por kunordigi la klopodojn pri traduko de nacilingvaj kongresdokumentoj. Tiucele kompletigis ĝin specifa kanalo en Discord, malfermita al ĉiuj. Deklaracio de la 94-a SAT-Kongreso estis tradukita al la angla, franca, germana, hispana, kataluna, japana kaj nederlanda lingvo. Ĉiuj tradukoj estas konsulteblaj en la SAT-retejo. Ĉijare ne aperis kongresartikolo, sed la centjariĝo de SAT estis okazo por trilingva evento (angla, franca kaj esperanta) en parizregiona universitato pri laborista esperantismo. Momente nur la esperantlingva parto estis enretigita en la jutuba kanalo de SAT. Plie, ĝisdatigita versio de la flugfolio pri SAT (unuafoje presita en 2010) estis produktita por uzo dum la movada foiro de la UK en Toronto.

Venontaj kongresoj

La milito en Ukrainio malebligis okazigon de ĉeesta SAT-kongreso en Moskvo en 2022, kvankam la OKK plu helpis al enhava riĉigo de la reta kongreso. Post nuligo de la invito por Amazonio en 2024 kaj peto de la OKK prokrasti la kongreson en Osako al 2025, la PK lastminute kontaktis la kulturdomon en Grezijono por certigi okazigon de modestampleksa ĉeesta kongreso en la jaro 2023. Novaj proponoj por 2024 jam estas bonvenaj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio