Post tri jaroj da trudita reta kongresado, eblos denove renkontiĝi ĉeeste en unu el la kulturdomoj mastrumataj de francaj esperantistoj : la kastelo Greziljono. La kongreso okazos inter mardo la 18a de julio kaj mardo la 25a de julio 2023. Reta aliĝilo nun estas plenigebla.
Eblas ricevi pliajn informojn pri la gastig-kondiĉoj en la retejo de la kastelo :
http://gresillon.org/?lang=eo.
SAT cetere estas societano de la kooperativo, kiu mastrumas la kastelon ekde 1952. En Greziljono jam okazis postkongreso sekve al la 60a SAT-Kongreso okazinta en Bulonjo ĉe Maro en 1987.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.