Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Ret Marut : Ĝentileco de reĝoj
puce B.Traven Kiu estas la mastro de l’ vivo ?
puce B.Traven : Konvertado de indiĝenoj
puce B.Traven : Nokta vizito en la vepro
puce Marut : Interparolado
puce Marut : Trompistoj
puce Ret Marut kaj B.Traven
puce Ret Marut : Aktoro kaj la reĝo
puce Ret Marut : En la nebulo
puce Ret Marut : Fremda soldato
puce Ret Marut : Rakonto pri la neentombigita mortinto

B.Traven : Nokta vizito en la vepro

rakontotraduko



„Der Busch“ rakontaro
de B.Traven, el 1930,
libro-gildo Gutenberg,
dua plivastigita eldono


B.Traven
Nokta vizito en la vepro


(rakonto)


Doktoro


Nepenetrebla ĝangalo kovras la vastajn ebenaĵojn de la riverterenoj de Panuco kaj Tamesi. Nur du fervojlinioj trairas tiun je naŭdek mil kvadratkilometroj grandan parton de la meksika regiono Tierra Caliente. Tie, kie troviĝas setlejoj, ili dense kaj timeme alpremiĝis al la malmultaj fervojstacioj. Eŭropanoj vivas tie nur tute unuope kaj kiel perditaj. La laciga unuformeco de la ĝangalo estas interrompata de kelkaj longe entendiĝantaj ĉenoj de altaĵoj, kiuj estas prikreskataj de tropika praa vepro, kiu estas same tiom nepenetrebla kiel la ĝangalo, kaj en kies profundo, kie ĉiam regas krepusko, ŝajne embuskas ĉiuj misteroj kaj hororoj de la mondo. Je kelkaj favoraj lokoj, kie estas akvo, estas kelkaj indiĝenaj vilaĝetoj dissemitaj trans la altoj ; loĝlokoj, kiuj jam tie estis, antaŭ ol la unua blankulo enpaŝis la tiean teron. Ili troviĝas tre malproksime de la fervojo. Sur azenaj karavanoj oni alportas la varojn, kiuj tie estas bezonataj, unuavice salo, tabako, malkaraj katunĉemizoj, tvirnaj pantalonoj, muslinovestoj, pintaj pajloĉapeloj por la viroj kaj nigraj katuntukoj por la inoj. En la interŝanĝo oni donas kokinojn, ovojn, azenidojn, kaprojn, papagojn kaj sovaĝajn meleagrojn.


Tie mi loĝas, profunde en la tropika vepro, sola, en primitiva kabano, kiun mi mem konstruis por mi, laŭ la maniero de indiĝenoj, sen uzado de najloj.

Kvardek minutoj da rajdado alvenigis min al mia plej proksima blanka najbaro, kuracisto el Arkanso, kiu nomiĝis Wilshed. Ĉiuj ceteraj homoj de mia najbareco, el kiuj neniu loĝis pli proksime ol tridek minutojn, estis plensangaj indiĝenoj. La plej proksima vilaĝo estis dekunu mejlojn for. La plej proksima fervojstacio, kie loĝis du blankaj familoj, sepdek mejlojn.

Dr-o Wilshed loĝis en bangalo, simpla domo el tabuloj, kiu havis du ĉambrojn. Li vivis tie tute sola, praktikis iom da agrokulturo, havis tri bovinojn, cent kokinojn, dudek abelokorbojn, du ĉevalojn kaj tri mulojn. Du indiĝenaj familioj, kiuj loĝis mejlon malproksime sur la deklivo de la ĉenaltaĵo estis liaj plej proksimaj najbaroj. La viroj de tiuj du familioj estis okupataj kiel farmlaboristoj ĉe li.La plej grandan parton de sia tempo pasigis la doktoro legante. Kiam li ne legis, li sidis sur la verando de sia bangalo kaj rigardis fikse malsupren al la vasta ebenajo, kiu etendiĝis de la malsupro de la ĉenaltaĵo ĝis la fora horizonto. Ĝangalo, ĝangalo, nenio krom ĝangalo. De tempo al tempo la soleco de la vepro atakis forte miajn nervojn, ĉar okazis, ke mi dum du tutaj semajnoj ne vidis homan vizaĝon. Se tio fariĝis tro eltenebla, mi migris supren al la doktoro, nur por vidi homon, por aŭskulti homan voĉon kaj senti, ke mi ne estas sola en la tuta mondo. Sed la doktoro estis silentema. La tropika vepro estas silentiga kaj pensiga, kaj la doktoro vivis tie dum homaĝo, kaŝiĝis tie, verŝajne, ĉar li ne povis elteni la homojn, aŭ tial, ĉar li travivis seniluziiĝon, el kiu savi sin en la tropikan vepron estis la ununura solvo.

Ni sidis ofte dum horoj sur la ligna benko de lia verando unu apud la alia, sen tio, ke ni parolis vorton. Pri ni mem ni havis nenion por parolo, pri aliaj ni ne volis paroli ; kaj ĉar ankaŭ neniu el ni estis tiel arlekena trudi al alia sian percepton pri la mondo kaj okazaĵoj, ni efektive ne sciis, kion kaj pri kio ni parolu. Sed la silentemo de la doktoro estis tamen ofte timiga. Okazis, ke li komencis frazon, ĉar li havis la intencon rakonti pri travivaĵo, kiun li havis tie en la tropikoj. Sed, kiam la frazo estis parolita je duono, li bruligis sian pipotabakon kaj forgesis fini la frazon. Aŭ li subite pentis sciigi iun el siaj multnombraj aventuroj kaj per tio fordoni ĝin el sia privata posedo. Aŭ li finis sian penson silente, dume li pensis, ke li diris ĝin. Li ofte ne povis decidi, ĉu li diris ion aŭ ĉu li nur pensis tion.

„Ĉu vi iam ajn verkis libron ?“ mi demandis lin iutage.

„Ĉu libron ?“ li respondis. „Ĉu libron ? Multajn !“

„Pri kio, doktoro ?“

„Pri tio ― kion mi vidis ĉi tie, kion mi pensis ĉi tie dum la jaroj, kion faris bestoj, kion bestoj eble ŝatas, pensis kaj diris, kion la vepro rakontis al mi, kaj pri la muziko, kiun mi aŭdis ĉi tie.“

„Ĉu publikite ?“

„Neniam. Ĉiufoje, kiam mi finis libron, mi legis ĝin, trovis la libron bona kaj disŝiris ĝin. Kial mi publikigu miajn librojn. Mi havis mian ĝojon kaj mian ĝuon, kiam mi verkis ilin. Ĉu por la homoj ? Mi volus scii kial ? Tiuj havas tiom da bonaj libroj, kiujn ili ne legas. Kial mi donu al ili eĉ pli da ili ? Krome la homoj tute ne akceptus miajn librojn. Ili klarigus, ke mi estas sensenculo. Kaj mi devus eĉ kvereladi kun ili, por konvinki ilin, ke mi pravas, kaj ke mi parolis la veron. Almenaŭ estas tute egale al mi. Mi krome havas la konvinkon, ke la plej bonaj libroj, kiuj kiam ajn estis verkitaj, aŭ surpapere aŭ enspirite, estas tiuj, kiuj neniam estis publikigitaj. Post ĉiu publikigita libro embuskas io, kio ne parolas favore al la verko, kaj kio malhelpas la homon krei la plej bonan, kion li kapablas.“

Mi de tempo al tempo havis la senton, ke la doktoro jam mortis antaŭ longa tempo, ke li mem ne scias, ke li estas morta kaj, ke li tial ankoraŭ tie sidas, ĉar neniu ĉeestas, kiu povas vidi, ke li estas morta kaj ĉar neniu venas por entombigi lin. Se oni zorgeme rigardas ĉirkaŭ si, oni facile trovas, ke fakte nur tiuj homoj estas entombigataj, kiuj havas heredulojn aŭ por kiuj iu devas zorgi.

Se la doktoro estus rakontinta al mi, ke li sidas tie jam kvarcent jarojn kaj estis alveninta kun la unuaj blankuloj, mi estus akceptinta tion sen plia pruvo.

Biblioteko de la doktoro

Iumatene mi venis al la doktoro kaj li akceptis min tiel : „Aŭskultu foje, Gale ! Vi scias, ke mi ne tre ŝatas Usonon. La lando ĉesis esti tiu libera lando de la antaŭmilita tempo. La milito por la libero de aliaj popoloj tute fuŝigis ĝin. Jen tro da regado, tro da komandado, tro da malpermesoj, tro da leĝoj kaj svarmas tie de oficistoj, ĝi fariĝis granda infanvartejo. Kaŭzo plia el multaj, kial mi revenos neniam. Sed nun mi devas entrepreni gravan vojaĝon tien. Mi devas aĉeti ion, kelkajn librojn, kiujn mi ĉasas jam dum jaroj. Bonvolu esti tiel afabla transloĝiĝi dum mia foresto en mian kavernon. Se mi lasos la budon neloĝata, mi retrovos nek tegmenton nek kafotason, kiam mi revenos. La bonaj homoj ne povas rigardi najlon sen eltiri kaj kunpreni ĝin, kiam ili havas okazon por tio.

„Tute ne estas problemo, doktoro, kompreneble mi transloĝiĝos“, diris mi.

„Tio estas en ordo. Prenu mian ĉevalon kaj alportu vian ioman fatrason. Ĉe vi oni ne rompŝtelas, tie ja ne ŝteleblas multe. Li ridetis. Kvankam li ankoraŭ ne vidis mian domon. Sed indiĝeno evidente rakontis al li, ke ĝi estas nur kabano el herboj.

Post kiam mi transportis mian havaĵeton transen al li, li sidiĝis sur la ĉevalon kaj trotis al la fervojstacio, kie li povis meti ĝin en stalon ĉe farmisto. Kiam li jam rajdis kvindek paŝojn, li turniĝis kaj vokis : „Ne forgesu preni la ovojn el la nestkorboj kaj melku la bovinojn. Malsatmorti vi ne povos. Vi trovos ĉion, kion vi bezonas, en la kestoj.“

Kelkajn horojn mi vagadis ĉirkaŭ la domo por povi orientiĝi en kazoj de bezono. En la kuro de la malfrua posttagmezo mi venis al lia biblioteko, kiu troviĝis en krude prilaborita ŝranko.

La plimulto de la libroj temis pri la malnovaj meksikaj popoloj, pri ties historio, civilizacio kaj religio. Multaj el la libroj estis provizitaj per bildoj kaj mapoj. Jen libroj kaj nepublikitaj manskriboj, kiuj havis sian originon en la deksesa kaj deksepa jarcentoj. Tiu biblioteko havis grandan valoron, kaj la doktoro lasis ilin sub mia protekto sen eĉ nur mencii ilin, kvazaŭ temus pri verkoj, kiuj aĉeteblas en ĉiu magazeno.

Mi vivis nun en tiu mirakla lando de multaj jaroj. Mi vivis kun indiĝenoj, kiuj ne scias, kio estas monero, kiuj ofertis al mi du grandajn nigrajn diamantojn kontraŭ mia ĉasrevolvero, kiun mi tute ne povis fordoni, kaj tial mi ofertis al ili anstataŭ tio ducent ormonerajn pesojn. Tion ili rifuzis kaj klarigis, ke la mono ne havas valoron. Multe mi lernis en tiuj jaroj pri la lando, ĝiaj riĉoj, ĝiaj blankaj kaj kuprokoloraj loĝantoj, pri iliaj perspektivoj kaj evoluaj ebloj.

Sed pri la estinteco de la lando kaj ĝiaj loĝantoj mi sciis nenion.

Nova mondo leviĝas

Mi ĵetiĝis sur tiujn librojn, tiel kiel tio eblas nur en tiu kazo, se oni dum kelkaj monatoj ne vidis libron kaj subite havas je nelimigita dispono librojn, kiujn oni sopiris legi de jaroj. Post malpli da tempo ol mi pensis, mi troviĝis en la firmaj ligoj de tiuj libroj. Ili retenis min tiom katenita, ke mi forgesis kuiri mian manĝon. Mi trinkis la lakton tuj post la melkado, kaj mi glutis la ovojn nekuiritaj, por ke mi ne perdu tempon pri miaj libroj. Dum la tuta hela tago, kiam Suno ardis kaj oni sentis sin kiel en bakforno, kaj pli ol duonon de la nokto mi kliniĝis super la volumojn, ĉasate de la timo, ke la doktoro povus reveni antaŭ ol mi finlegos la librojn.

Ĉu eblis, ke homoj kaj popoloj de tiu speco ĉi tie surtere, kie mi nun staris, vivis, amis kaj suferis ? Ĉu efektive povas esti, ke sur tiu ĉi kontinento vivis homoj kaj popoloj de alta kulturo, ses mil jarojn antaŭ tiu mistera legendeca tempo, kiun ni priskribas kiel la komencon de la homa socio ?

De nun mi rigardis la landon per aliaj okuloj ol antaŭe. Se indiĝeno hazarde preteriris aŭ antaŭ la domo demandis pri gluto da akvo, mi esploris zorgeme en lia vizaĝo pri simileco al tiuj malnovaj reĝoj, princoj kaj tribestroj, kies bildojn mi vidis en tiuj libroj. Kaj efektive, mi trovis suprizigajn similecojn. Sed ne kontenta pri tio nur studi iliajn vizaĝojn, iliajn gestojn, la manieron de ilia irado, la intonacion de ilia voĉo, mi komencis enketi la homojn. Mi ne estis malmulte mirigita, kiam mi aŭdis, ke tiuj homoj bone konis la estintecon de sia popolo, ke ili konservis la rakontojn de sia popolo, siajn baladojn, la tagojn de siaj grandaj viroj, siajn religiajn legendojn per buŝa rakontado de generacio al generacio. Multaj el tiuj indiĝenoj ankoraŭ preĝis al siaj malnovaj dioj, dum ĉiuj ceteraj konfuzigis la centojn de sanktuloj, la Senpekan Koncipitecon tute ne kompreneblan por ili, tiel kiel la Triunuon same tiom nekomprenblan al ili, tiom kun siaj malnovaj religioj, tiel, ke ili en siaj koroj kaj imagoj havis la malnovajn diojn, dume ili sur la lipoj portis la nomojn de nenombreblaj sanktuloj.

Renkontiĝo en la ĝangalo

Por ree iom retroviĝi en la mondo, por iom malŝarĝi mian cerbon kaj por ne rigidigi miajn gambojn, mi iumatene survojiĝis por entrepreni longan migradon tra la buŝo.

En vasta profundo de la vepro, en ĉirkaŭejo, kiu efikis sufokige sinistre pro la granda distanco al ĉiu homa loĝejo kaj pro la malproksimeco eĉ al la primitivaj vepropadoj , mi renkontis indiĝenon, kiu tie laboris kiel lignokarbisto. Mi neniam venus al tiu loko, se mi ne estus vidinta leviĝantan fumon, kies kaŭzon mi volis trovi.

Estis certe streĉa vivo, kiun havis tiu viro. Dum semajnoj vivi profunde en la vepro, tute sola, elmetita al sennombreblaj danĝeroj, pri kiuj la vepro estas tiom riĉa, por povi fine liveri kelkajn ŝarĝojn da lignokarbo, kiuj de li devas esti portata sur lia azeno al la vaste distritaj setlejoj por ricevi ridinde etan monsumon.

La indiĝeno sidis antaŭ la fumanta termonteto kaj rigardis fikse la trankvile leviĝantajn fumkolonetojn. Li estis svelta viro, al kiu oni tamen devis koncedi respektindajn fortojn. Haki la ebonarbojn kaj pritranĉi ilin per hakado por la lignokarbigeja monteto postulas ĉion je forto, kion homo povas doni. Kaj praktiki tiun duran laboron en tropika sunardo, tio antaŭkondiĉas persiston de la korpo, kiun febliĝanta kaj pereanta raso ne povas realigi. Kio tuj frapis mian atenton je tiu viro pro strangaj kaŭzoj, tio estis la rimarkinde malgaja esprimo de liaj okuloj kaj la fajna membrigo de liaj belaj mallarĝaj manoj, kies rase tipa formo estis tiel rezisteme nedetruebla, ke la streĉa laboro de lignokarbisto ne povis influi ĝian noblan formon. Li havis maldikajn lipharojn kaj je la mentono lanugajn haretojn, kiujn li verŝajne rigardis kiel elkreskintan barbon. Mi sidiĝis al li, donis tabakon al li kaj ni interparolis iom post iom.

Vi ĝuste divenis, sinjoro, miaj antaŭloj estis iam fieraj princoj inter la tribo de la panukesoj, respektataj vaste trans la limoj de la najbaraj triboj. La lasta el tiuj kuraĝuloj estis pendumita de la hispanoj pro ribelo kontraŭ la fremdaj regantoj. Se lia edzino kaj liaj infanoj ĝustatempe ne sukcesus fuĝi en la montojn, kien sekvi timis la hispanoj, mi ne sidus ĉi tie. Tio estis en la semajno, kiam la hispanoj inde festis masakron al mia popolo, per la pendumado de kvincent tribestroj, inter kiuj troviĝis mia antaŭulo.“

„Ĉu vi pensas, ke tiu lando iam ajn reatingos tioman potencon, kiel tiam, antaŭ ol venis la hispanoj ?“

„La irado de nia popolo estas lanta. Ni havas tempon. La blankaj viroj ne havas tempon. Sed ĉu vi ne povas aŭdi, sinjoro, kiel ĉiuj neblankaj popoloj de la tero moviĝas kaj streĉas siajn membrojn tiel, ke oni povas aŭdi la klakadon de la artikoj trans la tutan teron ?

Iom necerte mi diris : „Kontraŭ tio ni scios defendi nin.“

„Per kio ?“ li demandis trankvile kaj sen aludo de ironio. “Per kio ? Per via civilizacio, ĉu ? Tiu ne estas sufiĉe forta, sinjoro. Ĝi ja ne havas portantan ideon. Via civilizacio estas gvidata nur de ununura penso, kaj tiu estas : mono. Per mono oni povas fari negocojn, sed ne varmigi animojn.“

Mi kuris hejmen kaj denove ĵetiĝis sur la librojn. Novaj demandoj trudiĝis al mi kaj mi serĉis solvojn, serĉis aludon pri tio, kio atendos nin. Sed, se ie, jen en tiuj libroj estis trovebla la ŝlosilo al tiu granda pordego, kies malfermo permesus al mi vidi la estontecon de nia raso.

Kvazaŭ kiel en febro mi legis kaj legis, falis post noktomezo kvazaŭ plenŝtopita per plumbo en mian liton kaj ekstaris ĉe la unuaj sunradioj kun obtuzigitaj artikoj. Sed kiam miaj tempioj komencis marteladi, kiam mia sango rapidegis tra miaj vejnoj, kvazaŭ ĝi ĉiumomente bolus tro, mi devigis min perforte trankviliĝi kaj al pli konstanta studado. Tiamaniere mi tiris konsiderinde pli grandan gajnon el mia legado. Mi komencis serioze studi anstataŭ nur legi.

Sed tamen mi vivis en alia epoko. Ĉar mi ne havis okazon paroli al homo aŭ aŭdi homan voĉon, mi forgesis la tempon kaj la lokon kaj mian propran personon. Mi povis paroli kiel tiuj personoj, kiuj aperis en la libroj. Mi povis vekigi en miaj imagoj ideojn pri la mondo kaj la vivo sen tio, ke konsciiĝis la okazaĵo al mi mem.

Tiuj sentoj estis precipe fortaj vespere kaj en la fruaj noktaj horoj, kiam ĉiuj pordoj de la bangalo vaste malfermiĝis kaj la eterne kantanta vepro zumis en miaj oreloj.

Nokta vizito

Estis iuvespere inter la deka kaj la dekunua, kiam mi levis miajn okulojn de libro pri la civilizacio de la texcocos. Ne, por esti preciza, mi estis devigita levi miajn okulojn ; ĉar mi havis la senton, ke iu estas en la sama ĉambro kun mi, kaj ke mi estas observata de certa tempo.

Kiel mi venis al tia sento, tio estas sufiĉe stranga. Mia aktiva, mia aganta senso estis plene okupita pri la libro, kiun mi legis. Male al tio mia neaktiva senso, tiu nekonscia, zorgeme akceptis kaj firmtenis la okazaĵojn, kiuj deruliĝis dum mia legado. Tiu nekonscia senso, en tiu kazo efikanta kiel protekta instinkto, fariĝis pli forta dum ĉiu sekundo kaj montris nepridubleblan urĝon deflankigi mian atenton de la libro, kaj atentigi min pri io, kio povus esti danĝero por mi. Almenaŭ senpera danĝero ne estis, kion mi sentis atentofrape klare en mia subkonscio, kaj kio instigis min percepti ankaŭ la vokadon de la neaktiva senso kiel frapadon de tro streĉitaj cerboĉeloj, kiuj sopiris trankvilon. Sed la malaktiva senso montriĝis fine tamen kiel la pli forta, kaj per lasta forta atako ĝi disrompis mian koncentradon kaj mia aktiva senco obeis al la obstina voko.

Mi turnis la kapon. En la mezo de la ĉambro staris indiĝeno. Neniu dubo, li staris tie de certa tempo. Lia rigardo fiksiĝis al mia vizaĝo kaj li atendis taktoplene kaj pacience pri tio, ke mi ekparolu al li.

En tiu sekundo mi estis kapabla montri ĝuste la linion, ja eĉ la vorton, kiun mi legis en tiu momento, kiam la viro enpaŝis la ĉambron.

Evidente la viro estis grimpinta supren sur la ligna ŝtuparo, kiu kondukas al la verando kaj enpaŝis senbrue.

Ne estas tie la kutimo enpaŝi iun domon, eĉ se ĝi estus kiom ajn primitiva, se oni ne antaŭe faris sin rimarkebla per saluto aŭ voko kaj la enloĝanto ne diris : „Pase !“ Envenu ! La plimulto de la domoj, kaj ĉiuj indigenaj ne havas pordon. Kaj, se ili havas tiun, ĝi estas fermata per basto aŭ ŝnuro. Se oni irus eĉ nur ĝis la malferma pordo sen anonci sin per brueto, oni pelus la enloĝantojn ofte en la plej hontindan embarason, ĉar la kabanoj plej ofte havas nur unu ĉambron. Tiu viro certe kelkajn fojojn vokis por turni mian atentemon al si. Ĉar mi estis sinkinta tiom profunde en mian studadon, mi ne aŭdis tion, kaj li, kiu vidis min legi ĉe la malferma fenestro, venis tiam hezitante en la domon, ĉar li devis paroli kun mi pro iu kaŭzo kaj ne trovis alian eblon atentigi pri si.

Jen li staris, senmova kiel kolono. Kiam mi rigardis lin, li klinis genuon, tuŝis per plata mano la teron, levis poste la manon ĝis sia hardislimo, turnante la internan flankon de la mano al mi kaj kun tiu gesto li leviĝis samtempe.

Jen stranga formo de mansaluto pensis mi, speco de salutado, kiun mi ankoraŭ ne vidis ĉe indiĝeno.

„Bonan vesperon !“ mi diris hispane al li.

„Nokto estas frida kaj longa“, li komencis paroli. „Porkoj ĝenas min. Terure estas, ho, sinjoro, ne povi defendi sin. En ejo starigita kun sankta zorgemo, por esti sekura por la eterneco. Sed ĝi disfalas kaj rompiĝas. Longa estas la nokto, tenebra kaj frida. Pripensu, ho, sinjoro, la porkoj. Porkoj estas hororo.“

Li levis sian brakon kaj mansignis al certa direkto.

Ne sciante, kion mi respondu, ĉar mi ne komprenis pri kio li parolis entute, mi kliniĝis pri mia libro por gajni momenton da tempo por ordigi miajn pensojn, kiuj evidente konfuziĝis. Estis efektive ne tute klara al mi, ĉu mia spirito troviĝas en stato de febrosimila ekscitiĝo kiel sekvo de la seninterrompa legado aŭ, ĉu mi travivis veran okazaĵon. La pensoj komencis kirliĝi en mia cerbo tiom, ke mi ne povis decidi, kie la realo finiĝas kaj kie komencas la imago.

Nur por paroli ion, mi diris : „Kion vi fakte opinias ? Por diri la veron, mi tute ne scias pri kio vi parolas. Parolu interligite, kara viro.“

Sed li jam foriris, tiel sensone kiel li alvenis. Per unu salto mi estis ĉe la pordo. Mi volis konsciiĝi, ĉu miaj sensoj estas jam tiom trostreĉitaj, ke ili ensorĉas fantomaĵojn al mi aŭ, ĉu ĵus mi vere vidis homon kaj parolis kun li.

Dank’ al la dioj, mi estis sana. Mia spirito estis klara : Tie, en la pala lumo de pleniĝanta Luno mi vidis forpaŝi lin, simile al ombro. Granda li ne estis, li havis knabecan figuron, li estis svelta, kun pura nemiksita indiĝena sango.

Mi reiris al mia tablo kaj provis memori liajn vortojn. Estis sufiĉe strange, mi ne povis retrovi liajn vortojn. Kaj envenis en mian kapon, ke li ne parolis hispane, ke li ne uzis lingvon, kiun mi konas ; sed tamen mi tute komprenis lin, la enhavo de liaj frazoj estis klara al mi, nur la kunteksto mankis al mi.

Ĉu lia saluto ne estis la sama, kiu estis uzata ĉe la malnovaj indiĝenaj popoloj ? Sed tio estis ja evidenta sensencaĵo. Miaj libroj konfuzis miajn pensojn.

Tamen, nun revokante lian aperon en mian memoron, mi konstatis, ke li estis vestita en ĉifonoj. Tio ne estis atentofrapa, ĉar la plimulto de la indiĝenoj iradas en diŝsiritaj pantalonoj kaj ĉemizoj. Ĉemizoj, ĉemizoj, ĉu ? Ne, li surhavis nek ĝustan pantalonon nek ĝustan ĉemizon. La ĉifonoj, kiuj pendis de li, aspektis kiel la trivitaj postrestaĵaĉoj de tre multekosta pramalnova ŝtofo ; stranga fantasta teksaĵo tia, pri kia mi apenaŭ memoris, ke mi iam ie eble vidis ĝin, aŭ nur en muzeo.

Sed neniu dubo ekzistis pri tio, ke liaj brakoj, tiel kiel la maleoloj de liaj piedoj estis ornamitaj per oraj piedringoj, ke li havis kolĉenon, kiun faris oraĵisto, kiu estis granda artisto.

Kaj tamen, des pli klare revenis ĉiuj detaloj en mia memoron, ju pli klare fariĝis al mi, ke mi vidis nenion el ĉio ĉi, pri kio mi supozis, ke mi fariĝis atentema pri ĝi. Mi nur ekipis la povran indiĝenon kun ĉiuj tiuj eksteraĵoj, kiuj estis rekonilo de tiuj popoloj, pri kiuj mi ĵus legis. Estas nun vere la lasta momento, mi diris al mi mem, fini nun serioze tiujn aferojn por reveni sur la vojon al mia jarcento kaj al la sobra mondo, en kiu la poŝtsakoj kun bruado estas ĵetataj kelkajn milojn de mejloj malproksimen tra la aero.

Mi klake malfermis mian libron kaj enlitiĝis.

Rimarko :
Texcoco estas nun urbo en Meksiko, kun plena nomo : Texcoco de Mora

Tri porkoj

Je la sekva mateno mi rimarkis tri porkojn. Du nigraj kaj flava, kiuj vagadis ĉirkaŭ la domo. Mi jam vidis ilin dum du aŭ tri aliaj okazoj. Sed nun mi rigardis ilin kun intereso, ĉar ili memorigis min pri mia vizitinto el la lasta nokto, kiu parolis pri porkoj. Sed, kiun rilaton tiuj porkoj havis kun li, mi ne povis eltrovi.

Certe ili estis la propraĵo de unu el la indiĝenaj familioj, kiuj loĝis pli malsupre de la montoĉenoj.

La porkoj tie apenaŭ estas nutrataj, ili ankaŭ ne havas stalon, tial ili devas ĉirkaŭvagadi kaj mem serĉi sian manĝon. Sian posedanton ili ekkkonas nur je tio, ke li donas al ili akvon, ke li ligas ilin de tempo al tempo al arbo kaj fine, post kiam li ĵetis dum du semajnoj du sakojn plenajn de maizo al ili, kondukas ilin al la loko de ilia destino. Sed ne okazas, ke porkoj vagadas tro malproksime de sia posedanto, ĉar en lia proksimo ĉiutempe povas fali kulerpleno da kuiritaj fazeoloj antaŭ la pordon, kiun porko ne volonte malhavas.

Ĉiukaze mi ne povis konstati rilaton inter tiuj tre nature aspektantaj porkoj kaj mia vizitinto. Se estis liaj porkoj kaj li ne deziris, ke ili ĉirkaŭvagadu ĉi tie supre, tiukaze estis lia negoco kaj ne mia okupiĝi pri sia brutaro. Krome, se mi bone pripensas tion, estis tre strange, ke la viro min molestis meze de la nokto pro siaj porkoj.

Sed almenaŭ tion mi povis fari por la viro. Mi ĵetis kelkajn ŝtonojn al la porkoj, kaj ili forlasis la antaŭlokon antaŭ la bangalo. Sed ili ne kuris malsupren de la pado, kiu kondukus al iliaj posedantoj, sed ili deturniĝis post certa tempo de la pado kaj trotis al monteto, kiu troviĝis tricent paŝojn for de la domo kaj, kiu plene estis prikreskata per densa arbustaĵo.

Ŝajnis, ke ili tie proksime trovis sufiĉe da manĝo, ĉar mi rimarkis, ke ili rampadis en la arbustaĵo dum certa tempo ĝis mi perdis ĉian intereson pri ili kaj kontrolis la kokinajn nestojn, ĉar mi ekmalsatis.

Dua vizito

Tri tagojn poste, kiel kutime sidante ĉe miaj libroj, ĉirkaŭ la dekunua nokte, mi havis subite la saman strangan senton, kiu subite maltrankviligis min, kiam la indiĝeno venis en mian domon.

Frostotremo kuris trans mian dorson, kiam mi, rigardante flanken, vidis stari mian indiĝenan vizitinton, kiu rigardis min silente, sed fikse observante.

Sed tiu sento de malagrableco tuj perdiĝis, ĉar kaptis min kolero, kiun kaŝi mi penis neniel, kiam mi demandis la viron : „Sed kiel vi envenis ĉi tien ? Kion vi fakte pensas, ke vi permesas al vi tiajn liberojn ? Tio ĉi tie ja ne estas publika konstruaĵo. Tio estas privata domo, ĉu vi komprenas tion ? Kaj mi deziras, ke vi respektu ĝin kiel privatan domon. Kion, mil diabloj vi efektive volas ? Se vi serĉas porkopaŝtiston, jen ĉirkaŭrigardu ie aliloke. Mi ne ŝatas porkojn.“

Mi brue elkraĉis la vortojn, sed pli pro tio, por ke mi regajnu mian sekurecsenton kaj por ke mi forigu tiun frostotremon, ol pro tio dolorigi la viron .

Li fikse rigardis min per vaste malfermitaj okuloj kaj kun vizaĝesprimo, kvazaŭ li unue devus memgardeme serĉi la sencon de miaj vortoj antaŭ ol li povus respondi.

Tiam li diris :“Ankaŭ mi timas porkojn. Ili estas tiom teruraj ! Ho, tiom teruregaj !“

Bruske mi klarigis : “Tio ne koncernas min. Mortbatu la bestojn kaj elkuiru la grason, se ili estas maloportunaj al vi. Sed lasu min finfine en paco pri tio.“

Mi rigardis al lia vizaĝo. Liaj okuloj rigardis tiel malgajaj, ke mi sekrete havis fortan kompaton.

„Ĉu vi vidas, tie, ho, sinjoro !“ Li mansignis al unu el siaj suroj. Ĝi aspektis terure ! Kelkajn colojn super la maleolo troviĝis terura vundo.

„Tion faris la porkoj. En lia voĉo nun sonis tono, kiu faris ĝin malfacile al mi ne komenci plori. Mia tro lacigita cerbo komencis venĝi sin.

„Ho ve, terure ! Ho ve, terurige ! Kaj scii samtempe, ke oni estas tute senhelpa, tiel, ke oni eĉ povas gardi sin kontraŭ tiaj bestaĉoj. Petegu ĉiujn sortopotencojn, ke ne okazu simila sorto al vi. Ne longe daŭros ĝis tiuj teruraj bestoj ronĝos mian koron, kaj ili manĝaĉos miajn okulojn ĝis venos tiu tago de hororo, kiam ili ŝmace sorbos mian cerbon. Ho, sinjoro kaj amiko, ĉe ĉio, kio estas sankta al vi, helpu min. Savu min el mia senekzempla torturo. Mi suferas pli ol homo povas elteni. Kion mi diru plu por konvinki vin pri miaj doloroj ?!“

Nun mi finfine sciis, kio estis la celo de lia vizito. La viro pensis, ke mi estas la doktoro. Estis ĝenerale konate, ke la doktoro ne praktikis ; sed ĉar la plej proksima kuracisto loĝis ĉirkaŭ okdek kvin mejlojn for, dr-o Wilshed je deziro en tre gravaj kazoj servis per unua helpo. Evidente la viro havis terurajn dolorojn.

Post longa serĉado mi trovis en kesto la medikamentojn. Mi elprenis pansobendon, kotonan lanon kaj ungventon.

Kiam mi nun proksimiĝis al la viro por bandaĝi lin, li retroiris du paŝojn kaj diris : „Tio estas sensenca. Estas la porkoj, kiujn mi timas kaj kiuj turmentas min, ne la vundo, kiun mi apenaŭ atentas. Tiu vundo estas por mi nur la signo pri tio, kio ankoraŭ sekvos.

Ne atentante lian rifuzon, mi kaptis energie lian kruron. Sed mi kaptis nur aeron. Iom konfuzigite mi rigardis supren, kaj mi perceptis, ke la viro retroiris ankoraŭ pluan paŝon. Ridinde, kiel facile oni trompas sin mem, mi povus ĵuri, ke mia kaptanta mano estis je la sama loko, kie staris lia gambo.

Mi rezignis pri mia kuracista helpo kaj iris al al tablo, kie mi haltis kaj observis lin.

„Tio estas tute mirindaj ornamaĵoj, kiujn vi portas“, mi diris. „Kie vi ricevis ilin ?“

„Mia nevo sur min pendigis ilin, kiam mi devis forlasi lin.“

„Ili ŝajne estas tre malnovaj, antikva laboro.“

„Ili estas tre malnovaj“, li konfirmis. „Ili apartenas al la trezoro de mia reĝa familio.“

Mi ne povis eviti rideti, kion li ŝajne ne rimarkis. Aŭ li estis tro ĝentila por vidi tion. Jen gajigaj uloj... tiuj indiĝenoj en ĉifonoj, loĝantaj en mizeraj herbokabanoj, malofte en la posedo de kelkaj necesaj moneroj por aĉeti krudan ledon por sandaloj al si... sed tamen ili havas diamantajn ringojn sur la fingroj.

Ree mi komencis konfuze miksi la sobran realecon kaj la enhavon de la libroj, kiuj rabadis la spiron al mi.

„Mia nevo donis ilin al mi.“ Sed tio estis ja kutimo ĉe la aztekoj, ĉe la panukesoj, ĉe multaj aliaj indiĝenaj popoloj, kie ne la filo, sed la frato aŭ la nevo estis la heredinto de la trono. Tiel tio ne funkcius plu. Mi devis iri inter homojn ; la soleco de la tropika vepro malbonfartigis min, speciale tiukaze, se mi faris nenion alian krom legi tiujn librojn.

„Nun mi devas foriri !“ Li interrompis miajn migrajn pensojn. Ne forgesu, ke estas la porkoj, sinjoro mia. Kelkaj grandaj pezaj ŝtonoj sufiĉos. Estas tiel dure devi peti pri helpo, sed mi ne povas defendi min, mi estas ja tiom senhelpa.“

El liaj malgajaj okuloj ruliĝis ploroj lante malsupren de lia vizaĝo, kvankam li penis reteni ilin.

Tiam li levis manon, kondukis ĝin al siaj lipoj, levis ĝin alte super sian kapon kaj tenis la internan manplaton dum iom da tempo turnite al mi. Kaj mi rekonis, ke lia mano estis de nobla formo, kiun mi vidis ie. Sed kie, mi ne povis memori. Je la unua fojo mi rimarkis, ke li havas barbon, kiu ja sufiĉe kovras la mentonon kaj la vangojn, sed tamen aspektas tre maldensa. Sed kvankam mi ne memoris, ke mi iam vidis tian barbon, li tamen vekis ion en mi, kio estis ligita kun strange parolitaj frazoj, pri kiuj mi komencis cerbumi sen povi trovi ĝin.

Mi deŝiris min de tiu konfuziga pensoĉeno por demandi la viron pri lia loĝejo, kion scii subite ŝajnis al mi tute senkaŭze ege grava.

Sed li jam foriris.

Mi saltis al la pordo.

„Efektive ! Li paŝas kiel reĝo !“ mi diris al mi mem, kiam mi rigardis kiel li iras sur la pado antaŭen.

Kiel mirinde bela estis la nokto ! Ĝi estis vestita en la magian arĝentan brileton de Plenluno, kiu staris krute super mia hardislimo. La ensorĉiga suno de la tropika nokto. La aĵoj videblis en tiu lumo kun tia horora akreco, kvazaŭ tuj devus okazi io nekredebla. Estis atendado en tiu lumo, kvazaŭ tiuj akre iluminataj kaj terure vivante aperantaj fantomaĵoj per la sekva spirtiro elpuŝus ŝrikan krion por vigligi el dormo la ombron, kiu peze kaj nigre kaj potence ŝarĝis ties piedojn. Kaj la krio pendanta en la aero falis sur mian koron kaj haltis ĝin kiam la indiĝeno ekstaris, sin turnis kaj montris al mi sian vizaĝon, sur kiu mi povis vidi ĉiun linion, kaj eĉ ĉiun poron, kvankam li preskaŭ estis tricent paŝojn malproksima.

Nun li levis la brakon kaj mansignis al tiu monteto, kien fuĝis la tri porkoj, post kiam mi forpelis ilin per ŝtonoj.

Tiam li forlasis la padon kaj iris renkonte al la monteto. La arbustaĵo estis tiom alta, kiom liaj ŝultroj. Lante li supreniris sur la monteton ĝis li atingis la alton, kie la densa arbustaĵo estis tiom alta, ke ĝi estis multe pli alta ol lia kapo kaj ĝi faris la impreson al mi, kvazaŭ glutis lin la arbustaĵo ; ĉar mi ne plu vidis lin.

Malkovro

Tuj kiam Suno leviĝis je la sekva mateno, mi prenis mian maĉeton kaj trahakis padon al tiu monteto. Kiel ajn zorgeme mi esploris la arbustaĵon, mi tamen ne povis trovi la vojon, kiun la indiĝeno iris dum la pasinta nokto. Nenio estis terentretita, neniu branĉo derompita. Estis dura tasko sekvi lin sur lia vojo. Mi intencis viziti lin en lia kabano. Eble mi povus ŝanĝi unu el liaj unikaj ornamaĵoj kontraŭ paro da botoj aŭ ĉemizo aŭ selaĵoj.

Atinginte fine la monteton, mi faris strangan malkovron : La monteto ne estis natura amaso da tero aŭ rokobloko kiel mi supozis, sed ĝi estis artifike konstruita el prilaboritaj ŝtonoj kaj mortero. Laŭ la aspekto, ĝi estis kelkajn jarcentojn malnova. La dorna densa arbustaĵo tute kovris ĝin kaj radikiĝis en la muroj kaj perforte enkreskis la murojn. Tiu neatendita malkovro tute forgesigis min postkuri la indiĝenon.

Mi batis la arbustojn teren kaj malkovris pluan trovon. Ŝtonaj ŝtupoj kondukis en orienta direkto sur supraĵon de la monteto. La monteto mem estis iom pli alta ol tri metroj. Supre ĝi havis kvarangulan ebenan areon, kiu larĝis tri metrojn sur ĉiu flanko.

Unu flanko de la monteto estis trafosita, kaj ĉar tie la arbustaĵo estis tretita teren, tiu trafosado ŝajne okazis antaŭ mallonga tempo. Neniu dubo eblas, la porkoj kaŭzis tion denove, kiam ili tie pigre vagadis. Kiam mi postkuris la spurojn de tiu trafosado, mi trovis, ke la porkoj fosis sin tra la muro, kiu ĉe tiu loko komencis disfali kaj staris nudigita.

Se ie, jen tie kaŝiĝis la sekreto, kiu okupis min. Tie troveblis la klarigo por ĉio, kio okazis en la lastaj tagoj.

Mi rapidis hejmen kaj alportis pioĉon kaj ŝovelilon.

Ŝtonon post ŝtono, bulon post bulo mi elrompis ĝis la truo estis sufiĉe granda por trapremi mian supran korpoparton. Mi ekbruligis alumeton.

Sed apenaŭ ĝi ekflamiĝis, mi lasis fali ĝin per neartikulaciita krio kaj elpremiĝis tiom rapide, ke miaj ŝultroj, la brusto kaj la dorso kovriĝis per sangantaj skrapvundoj. Tiam, en la hela sunlumo, sidante antaŭ la truo kaj retrovante mian spiron, mi pensis, ke okuloj povas esti sufiĉe malfidindaj.

Origine mi havis la intencon lasi la monteton netuŝita en tiu formo, en kiu mi trovis ĝin. Sed nun ne restis alia elekto al mi. Mi havis la taskon malfermrompi la pinton de la monteto, por ke la blindiga taglumo fluu en ĝin kaj tiel rabu al la interno de la kaverno la nelelteneblan fantomecon.

Pli banalaj aĵoj ol tio, kio kaŝiĝis en tiu kaverno, povas kaŭzi pli profundan hororon en la ĝangalo aŭ la vepro. Dudek centimetrojn granda nigra skorpio per haroj kovrita, kiu enŝteliĝis en la tendon aŭ en la kabanon, plenigas onin sufiĉe ofte per pli granda hororo ol la renkontiĝo kun jaguaro, se oni havas nenion plu en la mano krom bastono. Mi decidis tuj eklabori. La nedifinita apero en mia soleco kaj speciale nokte eble pli povus ŝarĝi miajn nervojn ol la klara, firme ĉirkaŭlimigita scio, eĉ se ĝi montriĝus kiel ajn timiga.

La panukeso estas morta

Ĉirkaŭ tagmezo spite la ardon mi jam tiom multe fosis, ke la enhavo de la kaverno kuŝis malferma en la hela lumo de la tago.

Estas tute certe la vero. Mi estis nek mense handikapita nek mi revis. Se mi dubus, la blazoj je miaj manoj kaj la laceco de mia korpo konvinkus min pli bone.

Jen en tiu kaverno, kies masonaĵo estis tiel dense kunigita, kvazaŭ ĝi estus la plej bona betonaĵo, troviĝis mia vizitinto, tiu indiĝeno, kiu dufoje nokte interparolis kun mi en mia domo. Li sidis sur la tero en la kaverno en kaŭranta situo. La kubutojn apogis la genuoj. Lia kliniĝinta vizaĝo estis kovrita per liaj manoj.

Li estis morta. Morta jam dum kvarcent aŭ kvincent jaroj, eble eĉ multe pli longe. Kaj li estis entombigita kun apenaŭ priskribebla zorgemo, el kiu parolis amo kaj respekto samtempe. La kaverno estis sufiĉe hermetika ĝis antaŭ malmultaj tagoj, kiam la porkoj komencis fosadi tie. Lia aspekto ne estis simila al egipta mumio. Li multe pli aspektis tiel, kvazaŭ li mortis nur antaŭ tri tagoj.

La ĉifonoj, per kiuj li estis vestita, aspektis en la hela taglumo eĉ multe pli multekostaj kaj pli valoraj, pro ilia origina deveno, ol en la nokto. La ornamaĵoj, kiujn li portis, estis majstroverkoj de alte evoluita oraĵista arto, kaj mi neniam antaŭe kie ajn estis vidinta laborojn de tia perfekteco.

Subite mi rimarkis, ke unu el liaj suroj estis prironĝita kaj ĝuste je tiu loko, kiun li montris al mi en la pasinta nokto. Neniu sango videblis, spite al tio, ke la porkoj jam atingis la oston. La karno de lia brusto, de lia vizaĝo kaj de liaj suroj estis dura kaj dum pripalpado sentiĝis kiel ligno. Mi ne povis klarigi al mi, kiun altirforton al porkoj povus havi tiu ligneca karno, kiu evidente entenis eĉ ne la plej etan nutraĵvaloron. Sed estis ja almenaŭ eble, ke porkoj rilate al tio, kio gustas bone, havas alian opinion ol ni supozas kutime. La kaŭzo, kial la korpo sin tiel bone konserviĝis, estis facile klarigebla : La kaverno estis tute hermetika kaj la tero ĉirkaŭe entenis kemiajn substancojn, kiuj efikis konservige al la korpo, post kiam ili en formo de fajnaj eretoj trapenetris la masonaĵon. Verŝajne ankaŭ la konservigilo, kiu estis uzata ĉe la mumiigo de la korpo estis de alia konsisto kaj efiko ol tiu, kiun uzis la egiptoj.

Denove kaj denove mi rigardis mian trovaĵon. Li kaŭris tie tiel vivofreŝa, ke mi atendis ĉiumomente, ke li levos la kapon, ke li ekstaros kaj komencos paroli kun mi.

El tero vi estas farita

Senkompate Suno katapultis siajn fajrajn ondojn malsupren, kaj mi ekpensis, ke tiu arda varmego povus damaĝi al mia tre valora trovaĵo, se la korpo estus tro longe elmetita al la akra sunlumo.

Mi alportis el la domo grandan keston por meti la korpon en ĝin kaj por poste ensekurigi tiun. Honeste dirite, estis ne tute klare al mi, kial mi faris ĉion tion, kial mi ne volis lasi la korpon tie, kie ĝi ripozis jam dum multaj jarcentoj. Sed la malsano, kiu jam kaŭzis tiom da malfeliĉo, kiu tiom da senanimeco portis en nian kulturon, tiu muzeopasio kaptis min. Mi vidis mian nomon presitan en sciencaj gazetoj, mi vidis stari min ĉe la prelegopulto, ĉeflanke blankan tolaĵon, vidis pluvadi sur min la leterojn de redaktejoj de grandaj gazetoj sur min, kiuj petegis min pri artikoloj, kaj kiuj lasis la liberon al mi, decidi la alton de la honorario, mi vidis la muzeajn direktorojn kun fabelecaj sumoj batali pri mia trovaĵo kaj mi vidis stari dolarmilionulojn modeste antaŭ mia pordo kaj oferti al mi blankajn ĉekojn por tio, ke ili povu vidi siajn privatajn kolektojn sur la unuaj paĝoj de la novjorkaj gazetoj kaj ĵurnaloj.

Kaj tamen ĉiuj tiuj materiaj perspektivoj lasis min tute frida, kaj ili tiom rapide forlasis mian spiriton, kiom ili, apenaŭ postlasinte spuron, estis venintaj. Ankoraŭ nun mi scias tute precize, ke mia agado, sen havi certan penson pri la kialo, sin tiel mekanike disvolviĝis, kvazaŭ tute ne eblus alie. Tamen mi sciis, ke mi agis sub neniu sugesto, de kia ajn maniero kaj deveno ĝi eble estis.

Kun zorgemo mi ekagis. Ĉar la kaverno ne estis sufiĉe malproksima, por meti la keston apud la korpon en la kavaĵon, mi saltis malsupren por levi la korpon sur la randon de la kaverno.

Sed apenaŭ mi komencis kapti la korpon, miaj manoj kunklakis, kvazaŭ ili ĉirkaŭbrakis aeron, ĉar inter miaj manoj la korpo ŝanĝiĝis en polvon. Postrestis nenio alia de ĝi krom malgranda, tute eta amaseto da polvo, kiu, se mi kunskrapus ĝin, ne estus pli granda ol pugno.

Ne pasis pli ol dudek minutoj, de kiam mi trovis kaj pripalpis la korpon, kiam ĝi ankoraŭ estis dura kaj sentiĝis kiel ligno. Ĉio, eĉ la multekostaj teksaĵoj, la nigra hararo de la kapo kaj de la barbo, la fingraj ungoj, tiel surprize ŝanĝiĝis en fajnan flugcindron, kvazaŭ giganta fajro kun la rapideco kaj koncentriĝo de fulmo forbrulus pajlotigon.

Mi gapis sur la etan amaseton da cindro, kiu fariĝis pli kaj pli simila al la tero falinta planken dum la elfosado de la kaverno, dum mia rigardo al la sabla tero. Kun certeco mi jam ne povus diri, kio estas sablo kaj kio cindro.

Estis sensence stari tie ankoraŭ pli longe en la tagmeza paŭzo. Sonĝo mistifikis min ; mi komencis vekiĝi kaj mi penis klare kaj trankvile elpensi rimedon, kiu povus liberigi min de tiuj paranojaj imagoj, kiuj hantis min. Mi sentis klare, ke mi ekmalsaniĝis. La vepro staris horore minace ĉirkaŭ mi, same tiel minace staris super mi la ardanta Suno, simila al senkompata malamiko, kiu vorante kaj ronĝante boras sin en mian cerbon. La homoj jam antaŭ cent jaroj forlasis Teron, min ili forgesis voki kaj kunpreni, ĉar mi estis tro profunde en la vepro, ĉar ili pensis min morta.

Sed...

Ho, Suno, Luno kaj ĉiuj steloj, liberigu min el miaj turmentoj ! Kio, pro ĉiuj vivantoj kaj mortantoj, estas vero ? Tie, antaŭ miaj piedoj ĝi trembrilas kaj scintilas tiel gaja en la sunlumo, tiel promesplena kaj tiel trankviliga ! La ornamaĵoj de la indiĝeno. Ili ne disfalis en cindron, kaj se ili ĉeestas ― kaj ili vere kaj efektive ĉeestas, ĉar mi sentas ilin en miaj manoj ― , tiukaze ankaŭ la indiĝeno ĉeestis kaj mi estas ja sufiĉe sana kaj scias, kion mi faras. Mi rapidas al la domo. Kun la ĝojo pri la denove donacita vivo enkore mi rigardis kaj studis la malgrandajn artverkojn. Tiu studado plenigis min kun devoteco kaj respekto pri la artistoj, kiuj povis krei tiajn mirindaĵojn, kaj kiuj ne postlasis siajn nomojn.

Fine mi volvis la aĵojn en paperon, faris malgrandan pakedon, kiun mi fermŝnuris kaj metis ĝin en malplenan ladskatolon, kiun mi supre metis sur la librobretaron.

Antaŭ sunsubiro mi iris ankoraŭfoje al la kaverno kaj fermis ĝin per tero kaj ŝtonoj. Mi faris tion por malhelpi, ke enĵetiĝos ĉirkaŭvagantaj ĉevaloj kaj muloj, kiuj rompos al si la membrojn kaj poste sen helpo restos kuŝanta en ĝi.

La tutan vesperon mi pasigis per tio revoki ĉiujn okazaĵojn de la lastaj tagoj kaj precipe de la aktuala tago, kaj ordigi ilin, por ke ne sukcesu al ili konfuzigi min. Pro tio, ke mi havis neniun, kun kiu mi povus paroli, sur kiun mi povus ŝarĝi parton de mia ekscitiĝo, mi estis devigita obĵeti ĉiujn kontraŭdirojn, klarigojn kaj supozojn nur al mi mem, por eki interparolon.

Meznokto delonge pasis, kiam mi iris liten, ekscitite kiel infano je la kristnaska vespero. Elĉerpite kaj lacigite, sekve de la streĉa taglaboro kaj la animaj ekscitoj de la lastaj dudek horoj, mi tuj ekdormis.

Sonĝoj

Mia dormo estis ia ajn, nur ne softa kaj trankviliga. El peza kaj kaosa sonĝo oni ĉasis min en alian tian. Neniu el miaj sonĝoj estis dolĉa, ja eĉ ne enuiga aŭ ĉiutaga. Sed ĉiu havis sian kulminon, kaj se tiu kulmino estis atingita, mi eksaltis supren, nur por ree endormiĝi, kun neniu alia senco krom tiu tuj denove esti ĉasata en sonĝo ĝis la fino. Estis tute laŭnature, ke ĉiu sonĝo troviĝis en proksima rilato al la aferoj, kiuj okupis min tiom ekstreme en la lastaj tagoj.

Mi vidis migri min tra la viglaj foiroj de la malnovaj indiĝenaj urboj, sed ne eblis al mi trovi tion, kion mi devis havi tiom nepre necese. Kaj ĉiam, kiam mi supozis, ke mi trovis ĝin, mi malkovris, ke mi forgesis, kio ĝi estis. Nun mia menso komencis streĉe labori por tio, kion mi bezonis, revoki en mian memoron. Poste mi iris al vendostando kaj aĉetis ion. Sed, se mi havis ĝin enmane, mi konsciiĝis, ke mi volis aĉeti ion tute alian. Mi metis la objekton, kiun mi subite tute ne konis en poŝon, sed mi trovis, ke mi ne posedas poŝon je miaj vestoj. Nun oni volis, ke mi pagu, kaj kiom ajn mi serĉis, mi ne povis trovi la semojn de la kakaoarbo, kiuj estis la mono, per kiu mi devus pagi. Ja kion ajn mi prenis enmanen, estis pipraj grajnoj aŭ formikoj aŭ fingraj ungoj. Kaj poste ĉasis min preskaŭ tute nudaj foirplacaj policistoj kaj persekutis min kiel foirtrompinton. Mi rapidegis kiel simio tra la ĝangalo, kie la volvoplantoj kaj kaktostaŭdoj provis firmteni min, kie mia haŭto estas ŝirita de ni en grandaj pecoj de la korpo pro la dornoj kaj pikiloj, kiuj ĉiuj trudiĝis en mian vojon. Kaj kien ajn mi paŝis, estis serpentoj, grandegaj araneoj, gigantaj skorpioj, grandaj lacertoj, kies buŝo estis duone tiom malferma, kiom ilia korpo estis longa, dume post mi hurlis la nudaj policistoj kiel lupoj kaj kriegis kaj metis policajn tigrojn en mian spuron. Nun mi devis grimpi altan rokon, kaj kiam mi estis supre kaj grego da pumoj kaj vulturoj ĝuste volis kapti min, mi falis en profundan ravinon. La falado daŭris multajn horojn, kaj dum la falo mi vidis kiel la policanoj vestitaj per papagaj plumoj alfajfis la oposumojn, kiuj servis al ili kiel polichundoj kaj tiam kun muziko marŝis hejmen, kie ili arestis la komerciston, al kiu mi ŝuldis tri kaj duonon de kakaofaboj, kaj vendis lin ĉe la apuda stando kiel sklavon. Intertempe mi atingis la grundon de la ravino. Mi surbatiĝis tiom forte, ke mi vekiĝis kaj vidis la ravinon tute hele lumigata. Sed estis Luno, kiu troviĝis en mia ĉambro, kaj trankviligite pri tio, mi tuj ree endormiĝis.

Nun mi batalis flanke de la hispanaj konkeruloj kaj la aztekoj arestis min. Oni kondukis min en la tempon por oferi min. Pastroj metis min sur la oferŝtonon kaj tenis min firme. La ĉefpastro venis al mi por ŝiri la koron el mia brusto kaj por ĵeti ĝin al la terure aspektanta dio antaŭ la orajn piedojn. Mi vidis kiel la dio rikanis al mi kaj okulumis per la okuloj, kvankam li estis el ŝtono. Tiam la ĉefpastro kuspis la manikon de sia vesto, kaptis min brutale per la maldekstra mano je la mentono kaj ŝiris mian kapon malantaŭen, dum li puŝis per la dekstra mano la tranĉilon el obsidiano en mian bruston, dum mi vekiĝis.

Sed tuj mi ree endormiĝis kaj batalis nun flanke de la tabaskanoj. Mi retroviĝis en la kaptiteco de la hispanoj, oni kondukis min antaŭ ilian milittribunalon kaj oni verdiktis min je la perdo de ambaŭ manoj, kiujn oni detranĉis per malakra poŝtranĉilo. La brakoj sentiĝis poste tute obtuzaj, mi vekiĝis kaj en miaj manoj, kiuj flanke pendis el la lito, mi sentis kvazaŭ formikojn.

Kaj tiam mi posedis atelieron por artmetio en Tenochtitlan, kaj mi ricevis la ordonon tajlori kronadan mantelon por la novelektita monarko el la plej belaj plumoj de tropikaj birdoj. Sed ĉiuj plumoj forflugis de mi, kaj mi devis postkuregi ĉiun plumon unuope por rekapti ilin, dum mankis jam nur malpli ol kvarono de horo, ĝis komencu la kronado. Ĉiuj princoj kaj senditoj jam kolektiĝis. La popolamaso zumadis antaŭ la kronada palaco kaj en la stratoj kondukantaj al la templo. Tutaj aroj de servistoj kaj altaj oficistoj kuregis al mi por transpreni la mantelon ; sed, se mi alkudris plumon kaj fiksis la sekvan apude, la antaŭe alkudrita jam forflugis denove. Mi aŭdis fanfari la trumpetojn kaj tondri la grandajn timbalojn, mi aŭdis soni la gigantajn bronzoplatojn de la temploj kaj la pastraron komenci sian akre sonantan kantadon, dum mia domo estis ĉirkaŭbarata de miloj de koleraj servistoj kaj kortegaj marŝaloj, kiuj kriis : „La kronadan mantelon ! La plummantelon ! Ni ĉiuj devos morti ! Mortkondamnite ! Flugigate morten !“ Pro mia hasta strebado tamen ankoraŭ pretigi la mantelon, ĝi glitis el miaj fingroj kaj ĉiuj plumoj, kiujn mi alkudris dum kelkaj semajnoj da peniga laboro, elflugis trilante tra la fenestro. Mi vekiĝis kaj aŭdis ĉirpi la milionojn de griloj kaj herboĉevaletoj en la ĝangalo.

Kaj denove tuj poste mi ree endormiĝis kun la sekura kaj trankviliga sento, ke mi kuŝas en la lito, kaj al mi la kronado de la imperiestro de Anahuac povas esti tute indiferenta, eĉ pli lia mantelo. Jen malfermiĝis la pordo al mia ĉambro. Mi miris pri tio kiel tio okazis, ĉar mi sciis tre bone, ke antaŭ la enlitiĝo mi zorgeme ŝovis la transversan pezan trabon kiel riglon al la pordo. Sed la pordo malfermiĝis tamen kaj envenis mia indiĝena vizitanto, la sama, kiu, kiel mi sciis tute certe, disfalis tagon antaŭe en polvon. La ĉambro estis heligata per strange pala kaj inundanta lumo, kies fonton mi ne povis trovi. Ĝi estis nek de Suno, nek de Luno, estis multe pli simila al blanka fosforeskanta nebulo, kiu tamen ne estis sufiĉe densa por povi kaŝi ion aŭ eĉ nur vuali ĝin.

La indiĝeno tre proksimiĝis al mia lito. Tie li staris trankvile kaj rigardis min dum longa tempo. Mi estis malferminta miajn okulojn vaste, sed ne povis moviĝi. Pli bone dirate, instigis min de ie la volo moviĝi, kaj mi sentis, ke mi ne povus moviĝi, se mi ne retrovus ie la volon, kiu fuĝis de mi. Sed mi neniel timemis. Male estis en mi bonfartiga sento de frateca amo aŭ de amikeco. Mia vizitanto kun trankvilaj movoj levis la moskitovualon kaj faldis la vualon je sia flanko supren trans la stangokondukilon. Poste li salutis min laŭ sia solena maniero. Ree li rigardis min dum certa tempo kun profunda seriozo kaj poste li komencis paroli. Li parolis tre lante, emfazante ĉiun unuopan vorton de la esprimata opinio : „Mi demandas vin, amiko mia, kiel sentus vi, se oni prirabus vin en stato de tuta senhelpeco de tiuj malgrandaj donoj, kiujn oni kundonis al vi kiel akompanaĵojn al tiu longa vojaĝo tra la lando de la ombroj ? Kiu donis ilin al mi, tiujn malgrandajn donacetojn ? Donis ilin al mi tiuj, kiuj amis min kaj kiujn amis mi, de tiuj, kiuj eligis varmegajn plorojn, kiam mi forlasis ilin. Nenio alia krom tiuj valore negravaj donaĵoj estas tio, kio lumigas mian vojon tra la noko. Pro amo sole estas, ke homoj estas naskitaj, kaj nur pro la amo ili vivas. Kion ajn oni eble akiris je rangoj, honoroj, meritoj, famo kaj riĉoj, kompare al la amo ili valoras nenion. Antaŭ la granda pordego, tra kiu ĉiuj devos iri, eĉ la plej intimaj preĝoj senditaj ĉielen, estas rigardataj nur kiel ŝmirmono, ne pli valora ol kupra monereto. Vidalvide kun la eterneco validas nur la amo, kiun ni donis, la amo, kiun ni ricevis, kaj rekompencon ni ricevos nur en tiu grado, en kiu ni amis. Tial, amiko, redonu al mi tion, kion vi forprenis de mi, por ke tiam, kiam mi staros fine de mia longa migrado antaŭ la pordego kaj oni demandos min, kie estas miaj atestoj, mi povos respondi : „Jen, ho mia Kreinto, en miaj manoj mi tenas miajn atestaĵojn. Malgrandaj estas la donoj, kaj valore negravaj, sed ke mi rajtis porti ilin dum mia migrado, estas la signo, ke ankaŭ mi estis iam amata. Kaj sekve mi do ne estas tute sen valoro.“

La voĉo de la indiĝeno kun elspiro silentiĝis.

Ne estis lia ondanta elokvento, estis multe pli lia silento, per fera praforto pleniganta la ĉambron, senvorte ordonanta aĵojn, vortojn kaj agojn, kio determinis mian agadon. Mi ekstaris, vestis min iomete, tiris la botojn trans la piedojn kaj rapidis al la librobretaro. Mi malfermis la pakedeton, pendigis la oran ĉenon ĉirkaŭ la kolon de la indiĝeno, mi ŝovis la pezan ringon sur lian fingron kaj fine surgenuiĝis antaŭ li por meti la ringojn ĉirkaŭ la maleoloj de la piedoj. Kiam mi ree surpiediĝis, li jam forlasis la ĉambron. La pordo estis fermita kaj la tranversa trabo riglis la pordon.Mi reiris al mia lito kaj tuj falis en dormon, kiu estis tiel profunda, tiel saniga kaj tiel libera de sonĝoj, kiun mi ne havis jam dum semajnoj. Ĝi estis kiel la unua refreŝiga bonfartiga dormo post grava malsano.

Vekiĝo

Malfrue je la sekva mateno mi vekiĝis, mi mirakle bone ripozis, kaj mi sentis min tiel fortika kiel jam delonge ne plu.

Sidante sur la litrando, kaj leĝere vestante min, mi memoris pri la lasta sonĝo kaj mi devis koncedi al mi, ke mi ne povis memori pri sonĝo, kiu tiel klare kaj tiel logike deruliĝis kiel tiu. Mi rigardis kaptonte al miaj botoj, kaj mi trovis ĝin tre strange, ke ili ne staris sur la seĝo kaj ne estis ŝtopitaj per papero. Pro sperto ruziĝinte, mi kutimiĝis al tio, se mi matene devis haste vesti min vivanta en la vepro aŭ en la ĝangalo, vespere demeti la botojn, plenŝtopi kaj starigi ilin sur altan lokon por malhelpi, ke skorpioj povu kaŝi sin en ili.

Sed la botoj ne staris sur la seĝo, sed sub la lito, kaj kiam mi rimarkis tion, mi ekhavis la ideon, ke mi lasis fali ilin tien, kiam mi ree enlitiĝis, post kiam la indiĝeno foiris, kaj mi sentis min tiam tiom laca, ke mi ne plu havis la forton plenŝtopi la botojn, antaŭl ol mi, jam preskaŭ ree dormante, ruligis min en la liton.

Nun mi tuj saltis al al librobretaro. La ladoskatolo ne plu staris tie, mi retrorigardis kaj trovis, ke ĝi staras sur la tablo, malplena. La papero en kiun la ornamaĵoj estis volvitaj, kuŝis disŝirite sur la planko. Ne estis signo rimarkebla, kie la aĵoj povus esti kaj kiel ili eble malaperis. La pordo ankoraŭ estis firme fermita, de interne kun la peza trabo antaŭ ĝi, same tiel, kiel mi sekurigis la pordon hieraŭ vespere kaj en ĉiuj vesperoj antaŭe.

Mi kuris kiel vento transen al la monteto. Hektike rapide mi malplenigis la fermŝutitan kavernon, sed mi trovis tute senŝance voli malkovri ion en tio, per kio mi plenigis hieraŭ posttagmeze la kavernon, ion ajn, kio povus konduki min al la spuro de miaj perditaj trezoroj.

Kien, je ĉiuj miaj stultaj sonĝoj, mi nur forportis tiujn aĵojn en mia dormebrio ?

Vane, mi torturis mian cerbon kaj rompis al mi la kapon pri mia memoro. En mian kapon venis eĉ ne unu ideo, kiun sekvi indus la penon. Ĉu eble la porkoj kulpis tion ? Estis ja ridinde konsideri tion, sed mi ja povus provi tion. Mi ja ne devis rakonti ion pri tia superstiĉo al iu alia. Sed la porkojn mi revidis neniam denove.

La doktoro revenas

Dek tagojn poste la doktoro revenis.

Mia unua demando estis : „Diru, doktoro, ĉu vi iam ajn vidis tri hogs, tri porkojn proksime de la bangalo aŭ en la najbareco ? Du nigrajn kaj flavan ?“

„Ĉu hogs ?“, li demandis, min observante ĉe tio severe rigardante.

„Ĉu hogs ?“li ripetis post certa tempo pluan fojon, kaj mi havis la senton, kvazaŭ li metus novajn nuancojn al sia voĉo kaj al sia rigardo fiksanta min. Tute bone eblis, ke tio estis nefrapanta ekzamenado de mia spirita stato. „Ĉu hogs ? Ne ! Vi certe celas dogs, hundojn, vi nur eraras pri la vortoj. Mi ĉi tie efektive vidis jam plurajn fojojn tri vagadantajn hundojn, du nigrajn kaj flavan, kiuj kondutis iomete strange. Mi enketis pro ili, sed neniu konis la hundojn. Finfine, kial mi okupiĝu pri vagadantaj indiĝenaj hundoj ?“

Nun mi rakontis miajn travivaĵojn al li. Mi supozis, ke li ekstaziĝos.

„Mortan indiĝenon, vi diris, ĉu ? Unu, kiu vizitis vin, en du noktoj, ĉu ?“ Li dissolvis mian longan detalan kaj entuziasme prezentitan rakonton en tiajn sekajn vortojn, li kunpremis miajn esprimojn de ravo en tiajn etajn kaj ĝisoste sekajn demandosignojn, ke mi bedaŭris, ke mi entute parolis al tiu cinika skeptikulo pri miaj travivaĵoj.

Kvazaŭ kiel per sondilo en vundo li boradis per siaj okuloj en mia vizaĝo kaj diris : „Ĉu ornamaĵoj ? Ĉu antikvaj aztekaj laboraĵoj, tenitaj eĉ enmane ? Ĉu perditaj ? Kaj vi ne scias kie kaj kiam, ĉu ?“ Lia ironio ribeligis min, kaj mi diris tial pli laŭte kaj pli rapide ol necesis : „Se vi ne akceptas tion, mi povas ja montri al vi la monteton, kun la kaverno, kaj ankaŭ kun la ŝtupoj, kiujn mi fosis.“

Ankoraŭ nun fiksante la okulojn al mi, kvazaŭ li aŭskultus malsanulan raporton, poste sulkigante la frunton, li fine trankvile prenis sian pipon elpoŝe, rikanis impertinente al mi kaj diris seke kiel osto : „Ankaŭ mi povas montri al vi kavernon, kiun mi fosis en la ĝangalo, antaŭ dudek ok jaroj. Tio nun jam ne plu okazas al mi. Mi lasas trankvile dormi la mortajn indiĝenojn kaj iliajn reĝojn en ties tomboj.

Li donis al mi grandan pakaĵeton da tabako trans la tablon : „Tion mi envojaĝe kunprenis por vi.“

Tiam li suĉis dufoje je lia pipeto.

Li elblovigis la fumon per longa spiro kaj pinta buŝo. Li faris tion tre filozofe kaj pripenseme.

Kiam la fumo malperis en la aero, li rigardis sian tabakpipon de ĉiuj flankoj kaj dum li denove ensuĉis la fumon, li fiksis siajn okulojn al mi kaj ne plu delasis mian vizaĝon.

Li klinis la kapon iom flanken, rigardis min de malsupre, rikanis tute kanajle, elpuŝadis plian fojon fajfante la fumon kaj diris nun, konservante la impertinentan rikanadon, kaj kunpinĉinte parte la okulojn : Nu jes, kion mi volus konsili al vi, estas:prenu al vi afablan, ne tro kotŝmiritan indiĝenan knabinon en vian pajlokabanon kiel kuiristinon. Tiukaze ne plu aperos mortaj indiĝenoj al vi.“

F I N O

tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser & Frank Vohla en klubovesperoj el la B.Traven-rakontaro „La vepro“ (Der Busch), unua eldono Librogildo Gutenberg, Berlino el la jaro 1930 (Büchergilde Gutenberg, Berlin 1930)

Lingve kontrolis Vladimir Türk
 



v>

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio