Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Ret Marut : Ĝentileco de reĝoj
puce B.Traven Kiu estas la mastro de l’ vivo ?
puce B.Traven : Konvertado de indiĝenoj
puce B.Traven : Nokta vizito en la vepro
puce Marut : Interparolado
puce Marut : Trompistoj
puce Ret Marut kaj B.Traven
puce Ret Marut : Aktoro kaj la reĝo
puce Ret Marut : En la nebulo
puce Ret Marut : Fremda soldato
puce Ret Marut : Rakonto pri la neentombigita mortinto

Marut : Trompistoj

rakontotraduko



Ret Marut
Trompistoj

Estis iam patrino.

Ŝi naskis filon kaj honeste edukis lin.

Kaj ŝi tre amis lin.

La knabo volis ludi kun siaj malgrandaj amikoj kaj petoli kiel siaj malgrandaj amikoj. Sed lia patrino, kiu timis pri lia sano kaj vivo, diris al li : „Mia filo, restu ĉe mi. Ne saltadu kaj ne petoladu, ĉar vi povus fali kaj lezi vin. Ne forgesu, ke vi ŝuldas eternan dankemon al via patrino, kiu donis la vivon al vi.“

Kaj la filo obeis ŝian ordonon kaj rigardis el la fenestro al la sovaĝaj ludoj de siaj amikoj.

Li plenkreskiĝis ĝis lia dekoka jaro kaj volis lerni profesion tian, kia ege feliĉigus lin. Sed lia patrino diris : „Filo mia, gajnu monon antaŭ ĉio, por ke vi povu komfortigi kaj riĉigi la vivon de via patrino, kiu donis al vi la vivon, kaj al kiu vi ŝuldas eternan dankemon.“ Kaj ŝia filo elektis profesion, kiu plenigis lin per abomeno, sed tuj enspezigis monon al li.

Dudek ok jarojn aĝa, li renkontis belegan kaj ĉarman inon. Ili ege amis unu la alian, kaj ambaŭ ili sentis ardan sopiron posedi unu la alian. Sed la patrino diris : „Filo mia, vi ja jam havas min, ĉu ne ? Ĉu mi ne sufiĉas al vi, ĉu vi nun forŝovas min pro fremdulino ? Neniam forgesu, ke vi ŝuldas eternan dankemon al via patrino, kiu donis la vivon al vi.“

La junulinon oni trovis morta en arbaro kun apuda pistolo, kaj la filo falis en melankolion. Dek jarojn li profunde malĝojis en sia koro. En lia dekunua profesia jaro liaj kolegoj venis al li kaj proponis sian amikecon, ĝis ili fine prenis lian brakon kaj diris : „Karulo, la nacio bezonas junajn virojn. Ni ne vante staru apude, dum aliaj oferas kaj sian sangon kaj la animon, por protekti la plej karajn havaĵojn de la nacio. Estas fie kaj ne dece por viro ne engrupigi sin ĉe la flago en tumultaj tempoj. Antaŭen, brakon ĉe brako ! La premio estos la libereco kaj la flamo de l’ venko !“

Sed la patrino diris : „Filo mia, rememoru, ke mi estas via plej proksima parenco. Kio estas la nacio al vi ? Kun doloroj mi naskis vin ; se mi ne ekzistus, vi ne estus alveninta en la mondon. Do, al mi, kaj nur al mi vi ŝuldas eternan dankemon.“

Kiam li fariĝis kvindek jarojn, iuj viroj venis al li kaj diris : „Aŭskultu, vi estas unu el la plej kapablaj viroj en la lando. Helpu al ni. Ni alportos veran civilizacion al fremdaj landoj kaj portos bonfartojn al niaj malriĉaj fratoj. Ni gardos ilin kontraŭ neniigaj malsanoj, la hororoj de la milito kaj maldigna sklaveco.“ Tial liaj okuloj ekbrilis, lia korpo rektiĝis kaj lia volo firmigis lin. Sed la patrino diris : „Filo mia, mi oldiĝas. Restadu ĉe mi. Ne permesu, ke mi mortos inter fremdaj homoj. Ne forgesu, ke vi ŝuldas eternan dankemon al via patrino, kiu donis la vivon al vi.“

Lia hararo blankiĝis, li ekiris kliniĝinte kaj liaj paŝoj peziĝis. En gaja horo de feliĉa memforgeso li naskiĝis. Dekok jarojn lia patrino vestis kaj nutris lin kaj memdoneme lin edukis. Ĝi donis al ŝi nemezureblan plezuron rigardi lian kreskadon kaj ĝoji pri li. Rekompencante li oferis al ŝi sesdek jarojn per rezignado kaj abstemo. Sed kiam ŝi jam kuŝiĝis por morti, ŝi prenis lian manon, tiris lin pli proksimen al si. Skuiĝante pro morta hororo, ŝi diris : „Ho, amata filo mia, kial mi ne povas preni vin kun mi, por ke vi eble povu subteni min, se mi stumblos sur tiu morna kaj malfacila vojo ? Kial ne ? Ho ve, kial ne ? Estis mi, kiu suferis doloron kaj donis la vivon al vi, kaj tial vi ŝuldas al mi eternan dankemon. Neniam forgesu tion, filo mia, tiom longe, kiom vi vivos.“

Starante apud ŝia ĉerko, kiam oni entombigis ŝin, li kolapsis, kaj post horo li mortis je koratako. En lia poŝo li portis flakonon kun cianida acido, por la kazo de bezono.

Unu apud la alian oni metis ilin en komunan tombon.

Inter ĉiuj patrinoj, kiuj akompanis ilin ĝis la lasta vojaĝo, kaj ili estis multaj, neniu hezitus prezenti tiun „fidindan“ filon al siaj infanoj kiel nepre sekvindan ekzemplon.

Kiam instruisto eksciis la historion, li surskribis ĝin vorton post vorto kaj lokigis ĝin al elstara loko en legolibron por malaltaj kaj mezaj klasoj.

Patrino, filo, instruisto.

Tri meritaj homoj, el kiuj unu tute certe estis trompisto. Aŭ ĉiuj tri.

Ĉar ili trompis la vivon pri la plej bona, kion ĝi prezentas. Kvankam ĉiu el ili agis perfekte honeste, kaj ĉiu kiel eble plej fidele plenumis sian devon.

Pli fidele ol oni aprobe povus atendi.



tradukis Rob Blow,
prilaboris ans-Georg Kaiser

Ret Marut
Varalice


Bila jednom jedna majka.

Rodila je sina i časno ga obrazovala.

I mnogo ga je voljela.

Dječak se htio igrati sa svojim malim prijateljima i biti nestašan kao svoji mali prijatelji.

Ali njegova majka, koja se plašila za njegovo zdravlje i život, mu je rekla : „Moj sine,ostani kod mene. Ne skači, i ne budi nestašan, jer bi mogao pasti i povrijediti se. Ne zaboravi, da duguješ vječnu zahvalnost svojoj majci, koja ti je darovala život.“

I sin je slušao njeno naređenje i gledao kroz prozor divlje igre svojih prijatelja.

On je rastao do svoje osamnaeste godine, i htio je učiti takav zanat koji bi ga mnogo usrećio. Ali je njegova majka rekla : „Moj sine, zaradi novac prije svega,da bi mogao učiniti udobnim i bogatijim život tvoje majke, koja ti je darovala život, kojoj duguješ vječitu zahvalnost. I njen sin je izabrao zanimanje,koje je prezirao,ali koje mu je donosilo zaradu.“

Sa dvadeset i osam godina sreo je divnu i šarmantnu ženu.Zaljubili su se jedno u drugo,i oboje su osjetili vatrenu žudnju jedno za drugo.

Ali majka je rekla : “Moj sine,ti već imaš mene,zar ne ? Zar ti ja nisam dovoljna, zar ćeš me sada odgurnuti zbog strankinje ?

Nikad ne zaboravi, da duguješ vječnu zahvalnost svojoj majci, koja ti je podarila život.“

Djevojku su našli mrtvu u šumi sa pištoljem pored nje, a sin je pao u melanholiju.

Deset godina bio je duboko u svom srcu tužan.U njegovoj jedanaestoj godini od kako je počeo raditi došle su mu njegove kolege i predložile svoje prijateljstvo,dok ga na kraju nisu uzeli pod ruku i rekli : “Dragi naš, narodu su potrebni mladi muškarci.Nećemo uobraženo stajati sa strane, dok drugi nude i svoju krv i dušu, da bi zaštitili ono što je najdraže narodu. To je odvratno i nije dostojno muškarca ne sakupiti se pod zastavom u ovim teškim vremenima.Naprijed,ruku pod ruku ! Nagrada će biti sloboda i plamen pobjede !“

Ali majka je rekla : “Moj sine, sjeti se, da sam ti ja najbliži rod. Šta ti je narod ? Ja sam te rodila ; da mene nije bilo, ni ti ne bi došao na svijet.Dakle, meni i samo meni duguješ vječnu zahvalnost.“

Kada je napunio pedeset godina,došli su mu neki muškarci i rekli : “Slušaj, ti si jedan od najsposobnijih muškaraca u zemlji. Pomozi nam. Donijećemo pravu civilizaciju stranim zemljama i nositi dobrobit našoj siromašnoj braći. Čuvaćemo ih od uništenja bolestima, ratnih užasa, i nedostojanstvenog ropstva. “ Zato su njihove oči zablistale,njihovo tijelo se uspravilo, a njihova volja ih učvrstila.

Ali majka je rekla : “Moj sine, ja starim. Ne dopusti da umrem među stranim ljudima.Ne zaboravi,da duguješ vječnu zahvalnost tvojoj majci,koja ti je dala život.“Njegova kosa je osijedila,pošao je klimajući se, a njegovi koraci su otežali.U veselom času samozaborava se rodio. Osamnaest godina njegova majka ga je odjevala i hranila i sama lično ga obrazovala.On joj je dao nemjerljivo zadovoljstvo da gleda njegovo odrastanje i raduje mu se. Nadoknađujući joj sve to žrtvovao je svojih šesdeset godina odustajanjem i odricanjem. Ali kada je već ležala na samrti, majka je uzela njegovu ruku,privukla je bliže sebi.Tresući se zbog smrtnog sata,rekla je : “O, moj voljeni sine,zašto te ne mogu uzeti sa sobom, da me možeš podržati ako bih posrnula na tom turobnom i teškom putu ? Zašto ne ? O, zašto ne ? Ja sam bila ona koja je trpjela bol i dala ti život, tako da mi duguješ vječnu zahvalnost.Nikada to ne zaboravi, sine moj, tako dugo sve dok budeš živ.“

Stojeći pored njenog mrtvačkog sanduka,kada su je sahranjivali, kolabirao je i poslije sat vremena umro je od srčanog udara. U svom džepu je nosio cijanid za slučaj potrebe.

Stavili su ih jedno pored drugog u zajednički grob. Među svim majkama koje su ih pratile na poslednje putovanje, a bilo ih je mnogo, nijedna nije oklijevala predstaviti takvog „vjernog“ sina svojoj djeci kao primjer koji bezuslovno treba slijediti.

Kada je jedan nastavnik saznao za ovu priču, prepisao je, riječ po riječ i stavio na istaknuto mjesto u udžbeniku za ljude niže i srednje klase.

Majka, sin, nastavnik.

Troje uglednih ljudi od kojih je jedno zasigurno bila varalica. Ili svo troje. Oni su prevarili život u najboljem što On predstavlja. Premda je svako od njih radio savršeno časno, i svi su što je moguće vjernije ispunili svoj zadatak. Vjernije nego što se moglo očekivati.

prilagodio i preveo na bosanski Vemer

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio