„Kie do ? Mi celas diri, je kiu loko ?“
„Nu, ĉirkaŭ dek paŝojn distance de la salikaj arbustoj, kiuj staras ĉe la Kojten-rivereto.
„Tio kompreneble estas stulta afero“, respondis la komunumestro. „Se vi estus kolektinta lin dekkvin paŝojn pli supre, li apartenus al tiuj el Ŝmikel-vilaĝo. Jes, tio estas stulta afero. La ŝtipkapulo vere povintus sterni sin iom pli alte. Al ni tio denove kostos atentindan sumeton, kaj tio, kvankam ni jam sen tio ne havas ion en la komunuma kaso kaj kvankam ni sendu eĉ du virojn koste de la komunumo al la konferenco pri epidemioj. Tiukaze niaj elspezoj por tio estos treege limigitaj. Malantaŭagro, tion mi jam nun povas diri al vi. Kaj krome la malagrablaĵoj pro la registaro, tiom da skribado. Kaj lastfine ili eble eĉ trumpetos ĝin en la tutan mondon, ke ni lasis frostmorti kaj malsatmorti la homon. En ĉiuj gazetoj estos skribitaj, ke io tia okazas en vilaĝo nia, kie la riĉaj kamparanoj kunsidas tiel dense kiel la formikoj sur la surŝutitaj pasteroj de kuko. Jes, vi kulpos tion, Malantaŭagro, sole vi, se la hienoj de la gazetoj skribaĉos, ke Kokinbosko devus havi la nomon ’Avar-bosko’, ĉar oni tie lasas malsatmorti la povrajn kunhomojn sur la kampovojo. Kvankam ili sidas en sia grasiga korto, kaj tie ekstere en la vintra frido mortas tia kompatinda povrulo pro malsato.“
„Ha, kial kulpu ĝuste mi tion ?“ ekkriis Malantaŭagro kolerigite. „Kial koncernu via mortinto min ? Ni ja decidis en nia komunuma kunsido, ke ĉiu travojaĝanto ricevu okdek pfenigojn, ĉu ne ? Ĉu vi donis al li la okdek pfenigojn ? - Ne. Nu, do ! Jen lasu min en paco.“
„Li ja tute ne estis ĉi tie. Ĉu mi eble eĉ elportu la monon sur la straton kaj rekonte al li ? Tiukaze serĉu do alian komunumestron al vi, tiukaze mi demisios. Nu, vi ja vidos, en kiun embarason vi puŝis nin.“
„Sed kial mi kaj ĉiam nur mi ?“ kriegis Malantaŭagro plena de kolero.
„Kiu al vi ordonis porti lin ĉi tien ?“
„Vi estas ja kristano bona“ respondis Malantaŭagro malice.
„Ĉu kristano ĉu ne kristano, sed se vi estus trovinta lin pli supre, ’trovinta’ mi diras, jen tiuj el Ŝmikel-vilaĝo havus lin je la nuko, kaj tie li havus pli bonan lokon, ĉar ili tie ĉiuj estas protestantoj.
„Sed li kuŝis ja sur nia tereno.“
„Ve, Malantaŭagro, pardonu al mi, sed vi estas azeno. Sur nia tereno oni simple ne trovu mortan vagabondon, tiel prudenta vi povus esti, ĉu ne ? Sufiĉe olda por tio vi ja estas.“
„Sed tiel danĝera tio ja tamen ne estas. Ankoraŭ nun oni povus trovi lin sur la tereno de Ŝmikel-vilaĝo, se vere devos esti tiel.“
Pri tio la pastro diris, ke tio ne estas bona ekzemplo, kion ili prezentas ĉi tie per la kverelo, ke li estas laca aŭskulti ankoraŭ plu tian kvereladon, kiu tute ne atestas pri kristana spirito, kaj ke li volas iri al la botisto Franĉjo, kiu jam delonge estas malsana, kaj kiun li volas konsoli per diversaj vortoj.
Kiam la pastro forestis, la komunumestro kun Malantaŭagro levis la mortinton denove sur la ĉaron, ili kovris lin per pajlo, kaj kiam fariĝis malhele, ili ekveturis kun li kaj pli avantaĝe demetis lin.
Horon poste kelkaj loĝantoj de Ŝmikel-vilaĝo, reveninte kun siaj ĉaroj de foiro, krucis la Kokinboskan kamparvojon, kaj hundo, kiu kuris apude, pribojis la mortan metiisto-junulon. Ĉar li nun kuŝis sur ilia tereno, pri kio ili detale konvinkiĝis, ili kunprenis lin kaj veturis kun li al sia komunumestro. Tiu jam kuŝis en la lito. Ili per pugnoj porde eltamburis lin, kaj kiam li estis lumiginta la vizaĝon de la mortinto kaj konvinkiĝis, ke li estas povra kiel muso en preĝejo, li ordonis la homojn en sian loĝoĉambron. Ekstere estis terure fride. Sekve de tiu fakto ili ĉiuj ege ĝojis pri tio, kiam la komunumestro diris al ili, ke lia edzino pretigos varmegan grogon por ĉiuj.
Tiam ili sidis ĉirkaŭ la tablo kaj trinkis la grogon. Kiam ili jam sufiĉe parolis pri la vetero kaj la grandaj malavantaĝoj de la nutraĵdonado en stalo, la gastiganto parolis paroladon, el kiu klariĝis, ke Ŝmikel-vilaĝo estas eta, je homosango povra protestanta insulo en katolika maro, kio trafis la veron, kaj ke aldone en la komunuma kaso estas preskaŭ nenio, kaj ke tio fine ne ĵetus tre bonan lumon sur la protestantan vilaĝon, se protestanta homo mizere frostmortis kaj malsatmortis en ilia tereno, eĉ se estas nur vagabondo, tre proksime de la vilaĝo, kaj, ke li tute ne volas paroli pri la problemoj kaj la skribadado kun la instancoj. Sed, ke en la katolika Kokinvilaĝo sidas la dikaj grasaj kamparanoj kaj havas tiom da mono en sia komunuma kaso, ke ili nun volas eĉ pavumi la vilaĝstratojn kaj povas sendi du delegitojn al la konferenco pri epidemioj. Kaj li aldonis, ke la komunumo, kie oni trovis la mortinton, devas pagi la ĉerkon kaj ĉiujn aliajn kostojn, kaj ke la loĝantoj de Kokinbosko lin povus ja alporti enĉerkita, ke loketon sur ĉi-tiea komunuma tombejo oni tiukaze volonte disponigus al li por rabatita kotizo. Ke tio ĉio nun tiel kaj ankaŭ alie estus en la plej bela ordo, se la viro do estus trovita sur la tereno de Kokinbosko. Sed ke tial, ĉar li ne estas trovita sur la tereno de Kokinbosko... kaj tiel plu. Kaj fine daŭris ne longan tempon ĝis la viro denove survojis kaj poste tre baldaŭ kuŝis proksimume je la loko tie, kie lia vivsprito forlasis lin.
Tie li de tiam kuŝis ĝis la sekva mateno.
Je tiu tempo trovis lin Petro Veprohak, kamparano el Kokinbosko, kiu veturis kun junaj bestoj hejmen. Li surĉarigis la mortinton kaj deŝarĝis lin ĉe la komunumestro, kaj li faris ĉe tio tiom grandan spektaklon pri la terura trovaĵo, ke ĉiu infano de Kokinbosko aŭdis pri tio kaj la komunumestro ne plu havis la eblon trakti sekrete la aferon. Aŭdinte ankoraŭ, kie oni trovis lin, li rimarkis, ke tiuj el Ŝmikel-vilaĝo estas almenaŭ tiom prudentaj kiel li mem.
Li nun ordonis deŝarĝi la mortinton je dua fojo kaj meti lin antaŭ la pumpilan dometon.
La kompatindulo kuŝis nun tie tutan tagon kaj la sekvan nokton, sen tio, ke iu cerbumis pri li. Sed kiam li volis foriĝi nek per nepensado pri li nek per reviviĝo nek per memforkurado, la komunumestro sendis iun transen al Ŝmikel-vilaĝo kaj sciigis, ke oni trovis ĉiloke en la komunumo protestanton, kaj ke oni transprenu lin kontraŭ la akcepto de la transportkostoj kaj la kostoj por la entombigo. Kaj kiam la mortinto ĝuste estis enĉerkigata en malvasta kaj nerabotita kesto, alvenis la komunumestro de Ŝmikel-vilaĝo kun veturilo por akcepti la protestanton. La komunumestro de Kokinbosko volis nun transmanigi la identigilon de la mortinto. Sed kiam li serĉis ĝin vane, venise4n al kapon de la estro de Ŝmikel-vilaĝo, ke li prenis ĝin el poŝo de la mortinto kaj sekve de la abunda grogotrinkado tiam forgesis remeti ĝin. Nun la identigilo kuŝis ĉe li hejme sub multaj aliaj paperoj. Kiam nun la komunumestro el Kokinbosko ne trovis la legitimilon, diris la estro el Ŝmikel-vilaĝo : „Nu, vi ja opiniis, ke li estas protestanto. Kiel vi do scias tion, se vi ne havas identigilon por li ?“
La vilaĝestro el Kokinbosko nun ne bone povis koncedi, ke li jam vidis la identigilon antaŭhieraŭ. Ĉe tio ja montriĝus en la hela taglumo, ke li volis ege nekristane liberiĝi de la mortinto. Kaj al la estro el Ŝmikel-vilaĝo venis en tiu momento la ĝusta penso en la kapon, kial povas esti, ke la komunumestro el Kokinbosko scias, ke la mortinto estas protestanto, kaj kial krome povas esti, ke oni trovis la mortinton sur la tereno de Ŝmikel-vilaĝo anstataŭ, kiel estus multe pli logike pro la vojo, sur tiu de Kokinbosko. Sed pro bonaj kaŭzoj li gardis sin mencii ion pri tio, kaj ŝajnigis sin tute senafliktita. Post longa diskuto li fine diris : „Do, karulo, tiom longe, kiom vi ne pruvas al mi, ke li estas protestanto, li ne venos sur nian tombejon. Ĉe vi li estas trovita, kaj ĉe vi li devos trovi lokon en la tero. Ni volas havi nenion komunan kun tio. Se vi laŭrajte identigos lin kiel protestanton, vi rajtos sendi lin al ni, alikaze ne. Lastfine li eble estas eĉ judo aŭ turko, kaj ion tian ni ja tamen ne volus havi en nia dioplaĉa tombejo. Fartu bone !“
Post kiam la komunumestro de Kokinbosko sufiĉe longe kaj sole pensis pri tio, kio do estu farenda rilate la aferon, li iris al la pastro kaj petis lin, ke li permesu, ke la mortinto restu en la tombejo. Sed tiu diris : „Kial mi faru tion ? Mi konvinkiĝis per miaj propraj okuloj, ke la viro estas protestanto. Kiel mi respondecigu tion konscie entombigi lin en bone katolika tombejo ? Eĉ je la cirkonstanco, ke protestanta tombejo estas atingebla laŭ distanco. Ja, se mi neniam estus vidinta, ke li estas protestanto, tiukaze eble jes, tiukaze mi povus senkulpigi min mem kaj antaŭ mia Dio, ke mi simple ne sciis tion pli bone, kaj oni ne lasu putri homon, kiu ajn estas, en ŝosefosaĵo kiel bonvenigatan manĝon por junaj kampokorvoj. Tio simple ne eblas. Estas almenaŭ eble, ke oni eltrovos tion, kaj ke oni tordos el tio ŝnuregon por mi. Tio kaŭzigus monstran spektaklon. Ne, ne, por tia peko mi ne fordonas min kaj mian oficon.“
„Sed, sinjoro pastro, mi petas vin, kion mi do faru ? Mi nepre devas enterigi la viron.“
„Nu, tiukaze mi bedaŭrinde ne povas helpi al vi. Pri tio vi estu pensinta pli frue. Ĉu vi ne povas havigi la identigilon al vi ?“
„Se mi nur scius, kie ĝi estas. Se mi nun enketos pro ĝi, la tuta afero fariĝos konata, kaj tiam mi estos finita. Tio sekvigus laŭordan proceson. Do, pri tio oni eĉ ne pensu.“
Poste la komunumestro sidiĝis kaj skribis leteron al la distriktestro, kio okazu pri la morta metiisto, kiu estas sen legitimaĵo. Ĉe ĉiu vorto li havis terurajn konsciencriproĉojn, ke ĉio, kion li skribis estas oficiala, kaj ke enviciĝas mensogo apud mensogo.
La mortinto intertempe trankvile kaj gaje kuŝis en sia lignokesteto en la pumpila dometo kaj havis eĉ ne iomete da kompato kun tiuj, kiuj faris al si tiom da zorgoj kaj ĉagrenoj pro li.
Post tri semajnoj venis de la distrikta oficejo la reskripto, ke oni fotografu la mortinton, por ke eble poste ankoraŭ estu identigebla la persono. Sed antaŭ ĉio oni enterigu la viron, se tio ne jam okazis, kaj ja sur la komunuma tombejo.
Sed la entombigo ne okazis. La pastro decide rifuzis lasi resti la mortinton en la tombejo. Kaj la komunumestro venis en grandan dilemon. Li ne havis rimedon por devigi la pastron.
Tuj kiam li intencis argumenti laŭ la oficiala postulo de la distrikta oficejo, la pastro klarigis, ke li prefere sciigus la verajn faktojn al la distrikta oficejo ol koncedi entombigi la protestanton sur katolika tombejo.
Kiu elirvojo por la komunumestro restis ? Fine li havis la ideon, lasi stari la mortinton en la pumpila dometo. Eble li esperis sekrete, ke la dometo iutage forbrulu aŭ ke fine la diablo kunprenu la kadavorn. Sed la instancoj ne lasis deskui sin. Oni postulis pliajn detalajn informojn pri la vestoj de la mortinto, pri la trovloko, pri la eventualaj enhavoj de la poŝoj kaj pri aliaj aferoj. Tiam oni demandis, ĉu la mortinto estas entombigita, je kiu tago, kaj kiu estas la ekzakta nombro de la tombo. La komunumestro sinkis en pli kaj pli hontigan embarason. Plej volonte li estus demisiinta. Sed ankaŭ tio ne tiel simple eblus. Ĉar la posteulo ne estus transpreninta la respondecon. Tial li faris tion, kion oni ĉiam faras en tiaj kaj similaj cirkonstancoj, li tute ne respondis la demandojn, kiuj koncernis la entombigon. Ĉar ĉiam pasis kvarona jaro, antaŭ ol alvenis la sekvanta urĝa demandaro de lia distriktestro kaj intertempe ankaŭ nova distriktestro transprenis la oficon, la komunumestro esperis, ke li tiom longe povus eviti respondon al la distriktoficejo ĝis la morto lin fine liberigus de la mortinto, kiu tage kaj nokte hantis en ĉiuj anguloj kaj ĉeloj de lia cerbo kaj prenis de li ĉiun vivoĝojon.
Kiu konas la eklezian kaj ekstereklezian burokratismon, tiu diros, ke neniu kaŭzo ekzistas dubi pri tio, ke la afero tiel tre bone kaj je ĉies kontenteco estas plenumebla. Oni konas ekzemplojn el la historio, kiam jam multe pli komplikaj aferoj tiamaniere trovis solvon.
Sed en tiu kazo okazis alie ; ĉar ĉe la eksplodo de la milito oni enloĝigis en Kokinbosko kompanion de la anstataŭa bataliono el la plej proksima garnizono. Ĉar tiam la loĝlokoj en la civitanaj gastdomoj ne sufiĉis, oni ekuzis la pumpilan dometon kiel kompaniĉambron kaj gardejon. Ĉe la malplenigado oni trovis inter jarmilojn antikva fatraso ankaŭ delonge polvokovrita kesto, pri kies celo kaj enhavo neniu el la vilaĝanoj povis sciigi ion.
Oni alvokis la komunumestron.
„Kio tie enestas ?“ demandis la kapitano.
La estro turnis sin unue dum certa tempo ĉirkaŭ sin mem kaj tiam diris fine : „Metiisto-junulo“.
„Kio enestas ?“ demandis la kapitano kun pronconcita tono.
„Mortinto, morta metiisto-junulo.“
„Ja kion faras tiu tie ?“
La tuta turmento kaj anima timo, kiujn travivis la suferinta komunumestro en ĉiuj tiuj multaj jaroj pro la mortinto, kaptis lin nun per tia forto, ke per unu fojo ĉio estis egala al li kaj li per pendumoto-humoro respondis : „Kion li faras tie ? Nu, li atendas la Lastan Tagon, sinjoro kapitano.“
„Kaj kial li ne atendas kiel ĉiu honesta homo en laŭorda tombejo ?“
„Ĉar li estas protestanto kaj nia pastro ne volas akcepti lin sur nia tombejo, kaj alian tombejon ni ne havas."
„Suboficiro Vitrovir“, diris post tio la kapitano, „malfermu la keston !“
Kion cent tridek sep funtoj da aktujoj en senfine longa tempo dum jaroj ne kapablis, do enterigi laŭorde mortan homon, tion plenumis intertempe la vermoj, la musoj, la naturo kaj la kara tempo. Kaj ili faris tion senafliktite pri la homaj malvastanimaj kvereloj kaj kun tia granda zorgemo kaj kun tioma devfervoro, ke oni trovis en la kesto nur monteton da rompiĝemaj kote grizaj ostoj, zonobukon kaj tri perditajn pantalonbutonojn el plumbo. Vidalvide al tiuj tre malmultaj restaĵoj la komunumestro povis ne kompreni, kiel eblis, ke li pro tio povis sonĝi iam pri gravaj prizonpunoj, kiuj atendos lin surtere, kaj pri kruelaj inferaj punoj, kiuj atendos lin en la alia mondo.