En la lazareton E.L. 14, kiu estis tiom proksima al la fronto, ke seninterrompe oni povis aŭdi la obtuzan grumbladon de la kanonoj, venis nur tiuj vunditoj, kiuj tute ne eltenus transporton. Kompreneble tie la laboro de la flegistinoj estis neimageble fortoraba. Kaj nur la plej bona personaro je kuracistoj, sanitaristoj kaj flegistinoj estis uzata tie, ĉar utiligeblis nur la plej bona personaro.
Kvankam la kuracistoj estis por la vunditaj soldatoj necesaj kaj helpemaj, la flegistinoj estis la pli ŝatataj kaj pli amataj kunhomoj. Ofte la soldatoj dum monatoj ne vidis inon, kaj se tamen iu iam tute neatendite kaj neesperite kuris en ilian vojon, tiukaze estis olda, ŝrumpigita kaj ĉiam kota inaĉo, kiu similis al ina estaĵo imagata de la soldatoj tiel, kiel onisko al kolorĝoja papilio. Ju pli longe la soldatoj estis en la milito, ju pli malproksimaj ili estis de sia patrio aŭ de sia kutima kulturo, des pli iliaj edzinoj, fratinoj, fianĉinoj kaj amikinoj aperis al ili kiel flore blankaj lumfiguroj. Kaj se ili tiam venis vunditaj en lazareton kaj retrovis sin ĉirkaŭataj de la sonĝataj, hele vestataj ĉiam afablaj inaj figuroj, ili fariĝis kiel infanoj.
La komenca timema respekto, kun kiu ili rigardis la flegistinojn ĉe la rekonsciiĝo transiris iom post iom en tian senfinan kortuŝan konfidon, kian apenaŭ povus prezenti iu alia homa rilato.
Iuvespere oni transdonis en E.L. 14 soldaton, pri kiu la ekzamenanta kuracisto konstatis du polmopafojn, ventropafon kaj komplikan rompiĝon de femurosto, ĉiukaze pro pafo de grenado.
Estis tre grava kazo. Kaj la viro kuŝis sen konscienco.
Homoj, kiuj estis tie dum semajnoj ekstere en la milito, ne plu distingeblis unu de la alia. Survizaĝe, je la manoj kaj je la vestaĵo ili ĉiuj aspektis egalaj. Ĉiuj egale sovaĝiĝintaj. Kaj ankaŭ ilia lingvo estis plej ofte tute simila. Kruda, abrupta kaj dishakita, sen tiuj fajnaj diferencoj, per kiuj distinĝiĝas la erudicia homo de malpli klera homo. Kaj nur post tagoj, se ili estis plurfoje lavitaj, banitaj, razitaj kaj provizitaj per puraj vestoj, revenis iom post iom la tavoloj de civitana estinteco kreskinta dum jaroj aŭ eĉ dum generacioj.
Pri la soldato, kiu nun estis transdonita en la lazareton, oni sciis eĉ ne iometon. Oni havis neniujn indikojn. La viro, sekve de la turmenta doloro, preskaŭ tute estis malvestinta sin, kaj dum tio perdiĝis la rekoniga marko. Armilojn, je kiuj oni povus legi pro la numero signon por apogi opinion, la sanitaristoj ne kunprenis, kaj en la vestoj, ĉar ili eble estis interŝanĝitaj, ne legeblis enkudrita nomo.
Tiel li kuŝis kelkajn tagojn. Kun fermitaj okuloj. Ke li ankoraŭ vivis, palpeblis nur je la frapado de la koro, kaj dum longaj intervaloj li laŭte ekĝemis. La femurosto estis splintita. Kaj la ventropafvundon kaj tiun en la polmo oni lasis provizore netuŝitaj.Transportebla li estis neniukaze, pro la ventropafo.
La ĉefkuracisto ordonis, ke oni ne donu al li iun rimedon, nek por maldolorigo, nek por veki lin, oni nur nutris lin laŭ preskribita artifika maniero.
La grupon, al kiu li apartenis, prizorgis la flegistino Malve. Ŝi estis la plej bela ino en E.L. 14, kaj anstataŭ vuali ĝin, la simpla vestaĵo ankoraŭ pligrandigis ŝian ĉarmon. Ŝi estis juna. Krome ŝi venis el tre nobla familio, ŝi restadis en francaj kaj anglaj penzionoj kaj sciis multon. Ŝia patro estis staboficiro je unu el la du plej gravaj frontoj. Sed ŝi estis la plej fervora, plej atentema kaj plej nelacigebla el ĉiuj flegistinoj, kiuj ĉi tie laboris. Kaj ŝi ĝuste staris iumatene ĉe la lito de la fremda soldato kaj mankaresis lin delikate sur la frunto, kiam li vekiĝis. Li rigardis ŝin mirigite per grandaj okuloj, kies brilo ŝajne venis el longe pasinta tempo. Tiam li fermis la okulojn kaj denove malfermis ilin. Kaj li faris tion plena de nedirebla senfidemo.
Post iom da tempo li remetis lante la kapon, tiel, ke la mano ripozanta sur lia frunto devis gliti karesante trans lian vizaĝon. Jen sentis la flegistino Malve, kion li sopiris, kaj ŝi karesis lian vizaĝon kaj la manojn kiel al infano.
Ŝi volis foriri por doni al li trinkaĵon. Sed li ne volis kompreni tion. Liaj okuloj plenigis sin per horora timo. Flegistino Malve haltis. Jen li prenis heziteme ŝian manon, firme tenis ĝin kaj diris tre mallaŭte : „Ĉu vi estas flegistino ?!“
„Jes“, ŝi diris.
„Vi nomiĝas Malve, flegistino Malve !“
„Kial vi scias tion ?“
„Mi ĉiam aŭdis ĝin, dum jaroj, multajn multajn jarojn. En lando, tre tre fore de ĉi tie, kien mi iros denove, de kie iu vokas min. Ĉu vi ne aŭdis ĝin ?“
„Ne, mi aŭdis nenion.“
„Sed vian nomon mi aŭdis. Malve ! Malve !“ Lia voĉo fariĝis pli kaj pli mallaŭta. „Malve estas mirinda nomo. Mola kaj bela kaj kantanta kaj jubilanta tia, kia estas vi, Malve.“
Jen ŝi ekhavis la ideon, ke li devas esti aŭdinta la nomon en sia senkonscieco de kuracistoj kaj kamaradoj. Ŝi mankaresis denove lian vizaĝon, sendecide, ĉu ŝi voku la kuraciston aŭ, ĉu ŝi prefere atendu ĝis la malsanulo denove trankviliĝos.
„Vi estas bela, Malve. Mirinde bela. Tiel mi ankoraŭ vidis neniun inon, tiom bela vi estas.“
„Ĉu vi ne havas fianĉinon ? Aŭ gepatrojn ? Aŭ belan karan edzinon, al kiu mi rajtas skribi kelkajn vortojn de vi ?“
„Malve, ne estu tiom severa al mi, mi devas diri al vi, kiom bela vi estas. Mi amas vin, ĉar vi havas tian kantantan kaj jubilantan nomon kaj plu, ĉar vi estas tiom bela.“
„Ne tiom eskcitiĝu, alie vi ankoraŭ ekhavos febron. Ne parolu tiom multe.“
„Jes, se vi volas tion, flegistino Malve.“
Li metis sian manon al ŝia vango kaj nestigis sian kapon sur ĝi.
Tiam li komencis denove, pli mallaŭte ol antaŭe, preskaŭ nur flustrante : „Mi neniam havos edzinon, Malve.“
„Tamen, tamen, ni tute sanigos vin.“
„Ne, mi scias tion. Mi volus havi fianĉinon. Flegistino Malve, estu mia fianĉino. Mi amas vin, ĉu vi ne scias ?“
„Jes, mi fidas al vi !“
„Estu mia fianĉino, Malve. Unufoje. Mi estos tuj morta kaj neniam havos edzinon. Diru tion rapide, diru ke jes, antaŭ ol mi devos iri tre malproksimen. Ĉu vi volas esti mia fianĉino ?“
Malve fariĝis ruĝa vizaĝe kaj diris mallaŭte, kliniĝante malsupren al li : „Jes, kompatinda amiko mia !“
„Ĉu vi amas min, Malve ?“
La okuloj de flegistino Malve plenigis sin per larmoj : „Jes. Mi amas vin, mia kompatinda kara amiko.“
Kaj li, kun la grandaj okuloj kun la brilo de pasinta mondo, plena de doloriga timo kaj plena de tremiga espero, diris flustre : „Malve, kara mia , kara Malve, kisu min.“
Ŝi premis siajn lipojn sur lian brulantan buŝon. Li levis la brakojn ĉirkaŭ ŝian kolon kaj diris proksime al ŝia orelo : „Mia plej kara edzino Malve.“
Tiam ŝi sentis, kiel malfortiĝis liaj brakoj. Ŝi liberigis sin softe.
Sed li estis jam morta.
En tiu momento alvenis la liton la ĉefkuracisto kun la aliaj kuracistoj por fari la kutiman matenan ekzamenadon. Li vidis la soldaton, levis la palpebrojn kaj diris al lia helpkuracisto : „Domaĝe, hieraŭ mi ankoraŭ supozis, ke mi povus savi lin. Kaj neniu scias, kiu li estas, kio li estas, de kie li venis, kiu trupoparto, ĉu simpla soldato aŭ oficiro, laboristo aŭ sciencisto aŭ artisto. Serĉato do, kiun eble iu atendos dum duono de jarcento.“
Tiam li iris al la sekva lito.
Flegistino Malve staris apogite al muro kaj larmis.