Ret Marut
Nebulo
De tempo al tempo, kiam li pensis pri nenio, suboficiro Karl Veek rememoris pri sonĝo, kiun li iam havis. Li povis nur pene rememori la detalojn de la rava sonĝo, en kiu li estis inĝeniero por surtera domkonstruado, kiu vivas plej komfortan vivon kaj loĝas en propra lukse ekipita vilao, kiu estas la edzo de linda kaj eleganta ino, kiu havas ĉarman filineton kaj vivekzistas kiel diligenta, pacema kaj eksterordinare bonfarta viro.
Estis sonĝo. Tiel rava eble tial, ĉar ĝi estis tiel neatingeble fora, ĉar Karl Veek estis kvzaŭ tiom longe, kiom li povas pensi, soldato, almenaŭ ekde sia tria vivjaro. Li ne povis rememori, ĉu li iam faris ion alian krom atendi la malamikon en la tranĉejo kun fusilo ĉemane. De tempo al tempo, obeante la ordonojn, kiujn oni ne kritikas, sturmi kontraŭ la malamiko kun bajoneto kaj kun cerbo tute plenumita per la penso, ke ĉiu homo renkontata de mi kaj vestata alie ol mi, kiu volas mortigi min, min nur tiukaze ne povas mortigi, se mi mem mortigos lin antaŭe, kaj ke ĉiu sono aŭ bruo, kiun mi aŭdas, ĉu tondro, knalo, ĉu sablogrincado, foliara susurado aŭ retenita spirado kun la plej granda probableco signifas mian morton !
Kun la fusilo sur la tranĉeorando antaŭ si li palpis por serĉi sian dorsopakaĵon. Li eltiris foton kaj leteron, kaj pensis, ke ĝi estas efektive stranga, ke la foto iomete similas la inon, pri kiu li iam sonĝis, ke ŝi estas lia edzino. Kaj la ŝajne tiel nepersone skribitaj vortoj en la letero, kiuj por si mem estis tute sen vivo, vekis en lia animo eĥon, kiu memoris lin pri la ruĝaj lipoj de la bela ino el la sonĝo. Sed la sonĝo estis tiel malproksima, kvazaŭ sonus mirindaj arĝentaj sonoriloj mallaŭte el la profundo de la tero.
„Suboficiro Veek !!“
„Ĉi tie !“
‚Sonĝoj preteriras, nenion diras, sensencaĵo‛, pensis Veek. Kiel mi nur povas elpensi tian stultaĵojn ?
„Tuj iru al la majoro por raporto, suboficiro Veek. Soldato Ehmig transprenos vian postenon.“
„Laŭ via ordono, sinjoro leŭtenanto !“
La soldato anstataŭis lin. Li pendigis la fusilon sur la ŝultron, marŝkuris al la subtera ŝirmejo de la majoro por raporti.
„Suboficiro Veek, mi havas malfacilan taskon, kiu postulas inteligentecon, multe da ĝi. Alian viron mi ne havas, kiun mi povus sendi, pri iu el miaj oficiroj mi ne povus rezigni. Do, komprenu, kiel grava estas la afero laŭ mi. De la alia flanko ili ne pafas jam dum du tagoj. Oni observis eĉ ne iun ajn movadon. Tri ebloj estas konsiderindaj : aŭ la pozicio estas forlasita, aŭ tio estas kaptilo, aŭ ili intencas fari ion specialan. Ni devas eltrovi, pri kio temas. Elserĉu du virojn je via subteno. Ne kunprenu fusilojn. Nur tranĉilojn kaj revolverojn. Mi ne volas, ke iu el la alia flanko eksciu, ke ni elsendis patrolon. Manĝu iom, kaj poste retiriĝu. Revenu, kiam eknoktiĝos. Ĉu vi komprenas ?"
„Jes ja, sinjoro majoro !“
Estis ankoraŭ hela frua posttagmezo.
Sed kiam Veek jam du horojn forestis, lante sinkis densa, peza nebulo larĝe sur la terenon.
Tiam la nebulo tiom densiĝis kiel blanka kalkmuro.
Nun, Veek jam eĉ ne plu povis ekvidi tion, kio estas pli for de li ol du paŝojn. Li postlasis la du aliajn kaj markis la returnvojon al ili per la kalkanumoj de siaj botoj .
Li rektiĝis kaj nun iris kvazaŭ palpante per etaj hezitemaj paŝoj la vojon tra la densa blanka muro, kiu paŝon antaŭ li servoprete malfermiĝis por tralasi lin kaj senpere malantaŭ li sin same tiel firme refermiĝis, kiel ĝi antaŭe ŝajne estis masonita. Por ne perdi la orientadon li elprenis sian kompason kaj komparis ĝin kun la malgranda maposkizo.
Relevinte la kapon, li vidis, en distanco de eĉ ne du paŝoj antaŭ si francan oficiron, kiu perceptis lian rigardon kaj tuj haltis. Nek ili sentis teruriĝon, nek estis timo rigardeblaj je iliaj okuloj, sed profunda mirego. Ambaŭ rigardis la alian, kvazaŭ ili vivis ĝis tiu momento solaj sur la planedo Tero kaj vidus nun subite antaŭ si la unuan homon. Ambaŭ pensis samtempe ekvidante la uniformon de la alia, ke ili nun devus plenumi certan difinitan agon, tute kutiman, ĉiutagan, certon, kiu regas ilin kvazaŭ devige, kiun ili ne povas eskapi kaj kiun ili ne rajtas eskapi. Sed ambaŭ ne sciis, kio estas tio, kion postulas tiu devigo de ili. Ŝajnis al ili kvazaŭ krias interna voĉo en ili : „Agu ! Vi scias, kiel !“
Sed tiom proksime kaj tiom trankvile kaj tiom neatendite kaj tiom solecaj sur senhoma insulo ili ja ambaŭ dum jaroj neniam renkontis alivestiton.
Ĉiu el ili sentis la spiradon de la alia kaj ĉiu el ili vidis eĉ la plej delikatan linion sur la vizaĝo de la alia.
Kaj tiumomente ili tre ekmiris kaj subite ili ne plu komprenis la okazaĵojn de l’ mondo.
Kaj ambaŭ levis samtempe malrapide la salutmanon al la ĉapo, rigardis sin reciproke kaj faris aluditan, sed konscie ne misinterpreteblan riverencon al la alia.
Iliaj vizaĝoj estis ekstreme severaj.
Sed en iliaj okuloj troviĝis mejlojn profunda mallonga demando, ,kiun homoj komprenas ĉiam.
Lante ili mallevis siajn manojn.
Ili intencis foriri.
Jen de la eterneco alsaltis la plej eta parto de sekundo, senuniformigis ilin ; kaj intuicie ili etendis, obeante al la sama pli granda volo, samtempe brakon antaŭen por preni la salutmanon de la alia, poste ili brakumis sin reciproke, kiel faras tion amikoj, kiuj devas adiaŭi sin dum eterneco. Same rapide ili finis la salutan manprenon kaj poste ambaŭ iris sur la propra vojo reen.
Ja kion alian ĉiu el ili estu farinta, post kiam li ekkonis, ke antaŭ li staras homo ?
Sed ili estis ambaŭ frapitaj per blindeco kaj ne plu vidis la malamikon.
El la angla tradukis Rob Blow
Lingve kontrolis Vladimir Türk, Frank Vohla, Dorothea & Hans-Georg Kaiser laŭ B.Traven :„La Frua verko“