|
serĉado :
|
Kristiano Matenstelo
La venĝo de l‘ cifero
Kuracada gasto en montarsomera regiono, ĉiam klinita je tio fuĝi de homaj svarmoj kaj viziti solecajn ejojn, malkovras delikate kaŝitan benkon inter diversspecaj arbustoj kaj arboj, sed li havas multajn kaŭzojn pri la timo, ke ankaŭ tie oni ĝenos kaj forpelos lin. Li desegnas tial, konsiderante la kutiman antaŭjuĝon, saĝe kaj rapide grandan 13 sur ties apogilon, ne malmulte certa pri tio, ke li tiel firmigas sian bonŝancon.
Dum tagoj li ĝuas tiel, kvankam ne tute gaje laŭ konscio, la frukton de sia prudento – ĝis li trovos iutage la benkon okupita. Juna aktorino sidiĝis sur ĝin, ravita pri la cifero kaj ankaŭ pri tio retrovi ĝin je tia tiom rava loko en tia rava regiono, kiu markas ŝian naskiĝtagon, ŝian unuan amrendevuon, ŝian unuan labortagon, ŝian unuan sukceson – do koncize verkite, ĉiun de ŝiaj feliĉtagoj, kaj kiun ŝi tial kvazaŭ adoras kiel idolon. Surprizite la malfeliĉa ludinto volas retiriĝi, sed la ĉarma damo invitas lin restadi, ŝi logas dum mallonga tempo lian sekreton el li kaj fariĝas ankoraŭ je la sama tago – la malfeliĉo de lia vivo.
Sama rubriko :
Rakontoj de Breĥt kaj Böll
Saadi : Gulistan, Libro III, rakonto 23
Ĵivkoviĉ : Infera biblioteko
Mark Twain : Taglibro de Eva
Le Travailleur Espérantiste : La malbenito
Dostojevskij : La ŝerco de l’ diablo
Ret Marut kaj B.Traven
Morgenstern : La venĝo de l’ cifero
Mühsam : Diveno
Breĥt : Interparolado pri Suda Pacifiko
Hemingway : Pura, bone iluminata ejo
Kunert : Centra stacidomo
Machsangi : Numero 16... Numero 20
Rasch : Venĝo de l’ majskarabo