Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Breĥt : Interparolado pri Suda Pacifiko
puce Dostojevskij : La ŝerco de l’ diablo
puce Hemingway : Pura, bone iluminata ejo
puce Kunert : Centra stacidomo
puce Le Travailleur Espérantiste : La malbenito
puce Machsangi : Numero 16... Numero 20
puce Mark Twain : Taglibro de Eva
puce Mühsam : Diveno
puce Morgenstern : La venĝo de l’ cifero
puce Ostankowicz : Celstacio
puce Rakontoj de Breĥt kaj Böll
puce Rasch : Venĝo de l’ majskarabo
puce Ret Marut kaj B.Traven
puce Saadi : Gulistan, Libro III, rakonto 23

Breĥt : Interparolado pri Suda Pacifiko

rakontotraduko





Bertolt Breĥt
Interparolo pri Suda Pacifiko

 
Ĉe mia eldonisto mi renkontis viron, kiu dum dekkvin jaroj vivis en Brazilo.

Li demandis min, kio okazas en Berlino.

Kiam mi jam diris tion al li, li konsilis, ke mi iru al Suda Pacifiko.

Li asertis, ke ne ekzistas io pli bona.

Mi ne kontraŭis tion. Mi demandis, kion mi tiukaze kunprenu.

Li diris : „Kunprenu hundon kun kurta felhararo. Jen la plej bona kunulo de homo.“

Mi pensis kompreneble dum momento, ĉu mi demandu lin, ĉu en la plej malbona kazo povus esti ankaŭ hundo kun longa felhararo. Sed mia sana menso diris al mi, ke sur longharara felo la kokosaj pingloj povus firmkroĉiĝi.

Mi demandis lin nun, kion oni faras tie en Suda Pacifiko dum la tuta tago.

Li respondis : „Tute nenion. Labori vi tute ne devas.“

„Nu do,“, mi diris, „iu laboro ja ne kontentigus min, sed ion, kompreneble, oni devus entrepreni !“

Li diris : „Nu, jen vi havas ja la naturon !“

„Bonege“, mi diris, „sed kion oni faras ekzemple frue je la oka ?“

„Frue je la oka, ĉu ? Tiam vi ankoraŭ dormos.“

„Kaj tagmeze, je la dektria, ĉu ?“

„Je la dektria estas tro varmege por fari ion.“

Sed tiumomente mi iom ekmalicis. Mi rigardis lin malamike kaj diris : „Kaj posttagmeze, ĉu ?“

„Nu, unu horon ĉiutage vi ja povos plenumi ion.“

Tiam li ŝajne ekkomprenis, ke mi ne apartenas al tiu speco, kiu kapablas okupiĝi pri si mem, kaj pli tolereme li daŭrigis : „Kunprenu dutuban fusilon kaj ĉasu.“

Sed tiam mi jam iom ekkoleris kaj diris koncize : „La ĉasado ne amuzas min.“

„Ja, cetere, per kio vi volus vivteni tie ?“ li demandis min ridete.

Mi fihumuris pli kaj pli. „Tio estas ja afero via“, mi diris. „Estas ja vi, kiu devus proponi ion al mi, estas ja ne mi, sed vi, kiu estas eksperto pri Suda Pacifiko.“

„Ĉu vi volus fiŝkapti ?“ li proponas.

„Pro mi“, mi diris grumble.

„En ordo, kunportu ŝtalmuŝan fiŝhokon riceveblan en ĉiu butiko, kaj post kvin minutoj vi havos du fiŝojn je la hoko. Tiukaze do manĝu fiŝojn, se vi ne volas ĉasi.“

„Ĉu nefrititajn ?“ mi demandis.

„Nu, fajrilon vi ja certe havos ĉe vi.“

„Fiŝo kun fajrilo, tio ja ankoraŭ ne estus kompleta manĝo, ĉu ?“ mi diris, vere naŭzite de tia manko pri sperto. „Ĉu oni almenaŭ povus foti ?“

„Nu, jen ideo“, li konsentis, evidente tre malŝarĝite. „En tiu kazo vi havos ja la tutan naturon je dispono. Tiom multe vi povus foti nenie aliloke.“

Nun li kompreneble sentis sin supera. Nun li simple intencis lasi foti min dum la tuta tago. Tiel mi estus okupata, kaj li denove havus sian pacon.

Sed mi povas diri al vi : La Suda Pacifiko dum jaroj ne plu trovos mian plaĉon. Kaj viron tian mi volus revidi neniam.


tradukis Hans-Georg Kaiser
lingve kontrolis Vladimir Türk


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio