Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Breĥt : Interparolado pri Suda Pacifiko
puce Dostojevskij : La ŝerco de l’ diablo
puce Hemingway : Pura, bone iluminata ejo
puce Kunert : Centra stacidomo
puce Le Travailleur Espérantiste : La malbenito
puce Machsangi : Numero 16... Numero 20
puce Mark Twain : Taglibro de Eva
puce Mühsam : Diveno
puce Morgenstern : La venĝo de l’ cifero
puce Ostankowicz : Celstacio
puce Rakontoj de Breĥt kaj Böll
puce Rasch : Venĝo de l’ majskarabo
puce Ret Marut kaj B.Traven
puce Saadi : Gulistan, Libro III, rakonto 23

Rasch : Venĝo de l’ majskarabo

rakontotraduko



Hildegard Rasch
Venĝo de l’ majskarabo

Oni priŝprucis per veneno ĉion je tiu tago : la arbustojn, la florbedojn, la legomĝardenon, ja, eĉ la arbojn. Ĉiuj fi-insektoj estu neniigataj.
Ja ne permeseblis, ke sur la floroj de la valorplenaj rozoj svarmu laŭsoj, ke la vermoj prironĝu ĉiujn foliajn randojn, kaj, ke la majskaraboj damaĝu la foliaron de la kaŝtanarboj.

Sekvatage tio tiel iris plu. Oni ŝprucigis venenon pro ĉiuj eblaj kaj neeblaj malsanoj aŭ certaj plaguloj, tio devis esti ripetita post certa tempo.

Oni ja ne povis riski malsukceson, rikoltoperdon en la legomoĝardeno, pro ĉiuj tiuj kostoj kaj la laborego, kiun estigas tia ĝardeno.

La aero plenigis sin per venenoj de ĉiu speco, sed tio estos suĉita baldaŭ de la tero kaj tiam la ĝardenposedanto estos trankviligita.

La tero kovriĝis per senvivaj skaraboj, papilioj kaj raŭpoj. Nur kelkaj skaraboj forkrablis timigite kaj perdiĝis en la plej proksima herbejo.

Unu el ili atingis post longa tien-ĉi tien-irado aŭtoŝoseon. Tion ĝi ankoraŭ neniam vidis. „Kiaj grandaj bestoj, kiuj tie tiom rapide preterhastis ?!“ ĝi pensis mirigite. Ili postlasis ankaŭ nubon, kiu tute ne plaĉis al la skarabo.

„Mi devas foriĝi de ĉi tie, se nur iu el la bestegoj frakasus min, tio estus la fino. Nur nun li vere rekonsciiĝis : „Mi ja ĉion perdis, mian edzinon, mian manĝokameron, la tutan sukan verdaĵon, ĉiujn miajn kamaradojn, ĉio estas fuŝita.“ Kelkaj ploroj ruliĝis sur la verda vesto malsupren.

Subite li sentis, ke io en ĝi ŝanĝiĝas. Ĉio en ĝi ŝvelis subite kaj etendiĝis kaj li vidis kun hororo, kiel ĉio etiĝis ĉirkaŭ li, kaj li mem iĝis pli granda ol la plej alta arbo. Ĝi ne plu sentis malĝojon, sed teruran koleron, kaj ĝi planis terurajn agojn. Ĝi kreskis pli kaj pli al giganta monstro.

Fine alveninte urboranden, ĝi surtretadis per siaj piedegoj la konstruaĵojn, kiuj disrompiĝis, la homamaso fuĝis en paniko al ĉiuj direktoj, sed ili estis rilate al la monstro sen bonŝanco. La urboj jam post minutoj fariĝis ruinkampoj.

Nia skarabo kontente trotis plu, kaj sentis denove tiun strangan ŝanĝiĝon je si. Ĉio fariĝis nun kiel antaŭe, ĝi estis denove la eta skarabo senhelpa kaj ĝi sentis penton. Kion mi nur faris, ĝi pensis.

Tiam ĝi alvenis aleon de kaŝtanarboj. Sub unu el ili sidis knabeto ripozanta en la ombro de arbo. Li aspektis tiom pacema, sed iom malgaja, tiel, ke nia skarabo trovis la kuraĝon tute proksimĝi al li. Kiam la bubo vidis ĝin, li etendis manon kaj lasis krabli la skarabeton alten sur ĝin. Li rigardis la besteton kun plezuro, kaj tiam kantis la sekvan kanteton :

„Flugu, majskarabo,
la patro soldatas por rabo,
patrino ’stas en Pomerland’,
Pomerland’ forbrulis ĝis rand’.
Flugu, majskarabo !“

Poste ekardis la infanokuloj. Li alblovis la skarabon kaj diris : „Nun ekflugu !“


tradukis Hans-Georg Kaiser

Rimarkoj

Hildegard Raŝ estas konatino el la interreto, el ipernitio, jen rezoluta fajnsenta damo, pli ol okdek jarojn aĝa, vivanta jam de jardekoj en Ĉilio, ŝi elmigris kiel junulino de Germanio al Latin-Ameriko. Ŝi ne estas dekstrema, do ne tiel, kiel oni kutime imagas germanojn ĝuste tie en Ĉilio, sed tute progresiva artistino, kiu verkas germanlingvajn romanojn. Ŝia amo al la patrolando Germanio kaj la germana lingvo ne estas pretervidebla, ankaŭ ne en la teksto, kiun mi tradukis por ŝi. Ŝi tre ŝatas miajn germanajn poemojn, kaj faris spritajn rimarkojn pri ili kaj pri miaj poemtradukoj, ŝi estas ino kun multe da humuro, multaj scioj kaj plena de afabla saĝo. Tial mi tre ŝatas la maljunan damon kaj ankaŭ ŝiajn spritajn tekstojn, kiu estas tiel verkitaj kiel ŝi mem estas.

Ne tro longe daŭros ĝis ankaŭ mi atingos ŝian nunan aĝon, ĉu mi tiam ankoraŭ estos tiel aktiva kiel ŝi, tiel sprita kaj vivjesiga, tiel junuleca ? Mi esperas ke jes :) Hildegard pruvas al mi, ke tia vivo efektive eblas, kvankam mi apartenas al tiu generacio, kiu diris, ke oni ne fidu al iu, kiu estas pli aĝa ol tridek jarojn.

PS : De Hildegard mi jam kelkajn monatojn ne plu legis ion, kaj mi prefere ne demandu, kial...por mi ŝi neniam estos tute morta, en ŝiaj tekstoj ŝi vivos plu, kaj mi dezirus, ke ekzistu pli de ŝia speco, sed tiaj homoj estas raraj kiel multekostaj diamantoj...


Hildegard Rasch
Die Rache des Maikäfers


Man hatte an dem Tag alles mit Gift gespritzt, die Sträucher, die Blumenbeete, den Gemüsegarten, ja sogar die Bäume. Alles lästige Ungeziefer musste vernichtet werden.

Es ging doch nicht an, dass die Knospen der wertvollen Rosen von Läusen wimmelten, die Raupen alle Blattränder anknabberten, dass die Maikäfer das Laub des Kastanienbaumes schädigten.

Am nächsten Tag ging es dann so weiter. Es wurde, vorbeugend gegen alle möglichen und unmöglichen Krankheiten oder bestimmte Plagegeister gespritzt, was in gewissen Zeitabständen natürlich wiederholt werden musste.

Man konnte doch keine Misserfolge riskieren, keinen Ernteausfall im Gemüsegarten, mit all den Kosten und dem Aufwand an Arbeit, den so ein Garten mit sich bringt.

Die Luft war geschwängert von Giften aller Art, aber bald würde das ja vom Boden aufgesaugt und dann wird der Gartenbesitzer beruhigt sein.

Der Boden war mit leblosen Käfern, Schmetterlingen und Raupen besät. Nur ein paar Käfer krabbelten erschrocken davon und verloren sich in der nächstliegenden Wiese.

Einer von diesen gelangte nach langem Hin- und Herirren an die Autobahn. Das hatte er noch nie gesehen. „Was waren denn das für große Tiere, die da so schnell vorbeiflitzen ?" dachte er erstaunt. Auch hinterliessen die eine Wolke, die dem Käfer gar nicht behagte.

Ich muss hier weg, dachte er bei sich, wenn mich nur nicht eins von denen zermalmt, dann, ist’s ganz aus. Erst jetzt kam er so richtig zur Besinnung - Ich habe doch alles verloren, mein Weibchen, meine Speisekammer, all das saftige Grün, all meine Gefährten, alles ist hin. Ein paar Tränen kullerten an seinem grünen Wams herab.

Plötzlich spürte er, dass sich etwas an ihm veränderte. Alles spannte und weitete sich, und sah mit Erstaunen wie alles um ihn sich verkleinerte, und er grösser wurde als der höchste Baum. Er empfand keine Traurigkeit mehr, sondern eine schreckliche Wut, und er plante fürchterliche Dinge. Er wuchs nun immer mehr und mehr zu einem Riesenungeheuer heran.

Als er schliesslich an einen Stadtrand kam, trampelte er blindlings mit seinen Stampfern die Gebäude zu Trümmern, die Menschenmenge stob von Panik ergriffen auseinander, aber sie waren diesem Ungeheuer gegenüber machtlos. Die Stadt war Minuten später ein einziger Trümmerhaufen.

Unser Käfer stapfte zufrieden weiter, und spürte erneut diese seltsame Veränderung an ihm. Dannwar alles wie vorher, er war wieder der kleine hilflose Käfer, und nun empfand er Reue. Was habe ich nur getan, dachte er bei sich.

Dann kam er an eine Allee von Kastanienbäumen, darunter sass ein kleiner Junge der sich dort im Schatten des Baumes ausruhte. Er sah so friedlich aber etwas traurig aus, so dass unser Käfer es wagte ganz in seine Nähe zu gelangen. Als der Kleine ihn sah, streckte er seine Hand aus und liess das Käferchen an seiner Hand hochkrabbeln. Er betrachtete das Tierchen mit Vergnügen, und sang dann dieses kleine Liedchen :

„Maikäfer flieg,
mein Vater ist im Krieg,
meine Mutter ist in Pommerland,
Pommerland ist abgebrannt
Maikäfer fliege.“

Dann glänzten die Kinderaugen. Er blies den Käfer sacht an und sagte : „Nun fliege.“



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio