Hejmpaĝo > Ŝlosilvortoj > Artikloj > Unua pagxo
Unua pagxo
Artikoloj
-
La 97a SAT-kongreso okazos en Oporto, Portugalio
28a januaro, de Vinko
SAT-Kongreso estas kongreso organizata ĉiujare de Sennacieca Asocio Tutmonda. Ĝi taŭgas kiel renkontiĝo de la anaro kaj la simpatiantoj de la organizo. Ĝi kutime enhavas ankaŭ socipolitikajn debatojn, kulturajn erojn, turismajn vojaĝojn kaj distrajn aktivadojn.
La 97a SAT-Kongreso okazos en Oporto, Portugalio inter la 5a kaj la 11a de aŭgusto 2024. Eblas aliĝi en la kongresa retejo.
-
La Fiŝkaptisto
30a marto, de Vito
Traduko de la kanzono de Georgo Brasenso (originala titolo : Le Pêcheur) okaze de la centjariĝo de lia naskiĝo.
Publikigita okaze de la Tutmonda Tago por Fino de Fiŝado 2024 (30/03).
-
La 95a SAT-kongreso okazis denove rete pro milito
16a majo 2022, de Vinko
La 95-a SAT-Kongreso estis planita por Moskvo, de antaŭ kelkaj jaroj. Pro la milita invado de Rusio en Ukrainion, la Organiza Kongres-Komitato kaj la Plenum-Komitato de SAT komune decidis ke la ĉi-jara kongreso devos, bedaŭrinde, okazi denove en virtuala formato. Vi povas legi la deklaron sube. Entute 76 kongresanoj aliĝis. La partoprenantoj interkonsentis pri deklaracio kaj gvidrezolucio. La plej multaj programeroj estis registritaj kaj povas esti spektitaj en la jutuba kanalo de SAT.
-
Venonta kunveno de teknika komisiono pri reta komunikado (2023-05-13)
25a marto 2023, de Vinko
Por pritaksi la retejon de SAT kaj aliajn rimedojn de interreta komunikado celante ilian plibonigon laŭ la gvidrezolucio de la 95a SAT-kongreso, teknika komisiono rete kunvenos la 13an de majo per Jitsi Meet je 12:30 (UTC+0) - 13:30 en Parizo, 21:30 en Seulo, 07:30 en Novjorko.
SAT-anoj kiuj emas kunlabori kaj partopreni bonvole sendu mesaĝon al kontakto ĉe satesperanto.org por ĝustatempe ricevi la ligilon. Eblas ankaŭ legi la protokolon kaj prezenton de la unua kunveno ĉi-tie
-
La 96a SAT-kongreso okazis ĉeeste en Greziljono, Francio
22a aprilo 2023, de Vinko
Post tri jaroj da trudita reta kongresado, eblis denove renkontiĝi ĉeeste en unu el la kulturdomoj mastrumataj de francaj esperantistoj : la kastelo Greziljono. La kongreso okazis inter mardo la 18a de julio kaj mardo la 25a de julio 2023. La kongreso akceptis la jenajn deklaracion kaj gvidrezolucion.