Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 2an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2915 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 041a


De prezidant-edzino de Turvelo al vicgrafo de Valmono


Laŭ via sinteno, sinjoro, vi ŝajne nur provas ĉiutage pliigi miajn plendomotivojn kontraŭ vi. Via obstino por senĉese paroladi al mi pri sento, kiun priaŭskulti mi nek povas nek devas, via ekspluatado de mia konfido aŭ de mia senaplombo por transdoni viajn leterojn, precipe la rimedo maldelikata — mi aŭdacas nomi ĝin tia — kiun vi uzis por havigi al mi vian skribon, kun risko de surprizefiko, kiu povus kompromiti min, ĉio pravigus miaparte riproĉojn tiel severajn, kiel justajn. Tamen, anstataŭ rediri tiun plendadon, mi nur prezentu al vi peton, tiel simplan, kiel pravan ; se vi konsentos al ĝi, mi bonvolos ĉion forgesi.


Vi mem diris, sinjoro, ke mi ne havas motivon por timi ian ajn malkonsenton vian [1] : sed laŭ tiu senlogiko propra al vi, tiun frazon mem sekvis tuja rifuzo via. Mi tamen esperas, ke hodiaŭ vi plenumos tiun promeson prezentitan antaŭ apenaŭ kelkaj tagoj.


Mi do deziras, ke vi konsentu foriĝi de mi kaj forlasi tiun kastelon, kie pli longa restado via riskus fari min celo de kritikado far onidiroj de publiko lerta al fiklaĉoj. Pro via kutima sinteno tiaj fidiroj estas ĉiam pretaj por la virinoj, kiuj allasas vin en sian ĉeeston.


Jam delonge avertita de tiu danĝero far geamikoj, mi preteratentis, eĉ kontraŭis ilian opinion tiom longe, kiom via konduto al mi lasis pensi, ke vi ne miksas min kun tiuj multaj virinoj, kiuj prave plendis pri vi. Hodiaŭ, kiam vi traktas min kiel ilin — pri tio estas nenia dubo — mi ŝuldas al la publiko, al miaj geamikoj kaj al mi mem tiun elpaŝon. Mi povus nun plidiri, ke vi nenion gajnus rifuzante, ĉar mi decidis foriri mem, se vi obstinos resti ; sed mi volas konservi al vi mian dankemon okaze de via konsento ; cetere mi ne kaŝu, ke la neceso de mia foriro kontraŭstarus miajn aferojn. Pruvu do, sinjoro, ke laŭ viaj ofte rediritaj vortoj, la virtaj virinoj neniel rajtas plendi pri vi ; almenaŭ pruvu, ke vi kapablas ripari okazan misfaron kontraŭ unu el ili.


Por pravigi tiun mian peton, sufiĉus al mi diri, ke ĝin necesigas via tuta pasinta vivo, kaj ne kulpo mia. Sed mi ĉesu kun eventoj, kiujn mi volas forgesi, kiuj devigus min severe juĝi vin, ĝuste kiam mi donas al vi la okazon meriti mian tutan dankemon.


Adiaŭ, sinjoro ; via sinteno tuj sciigos min, laŭ kiaj sentoj mi konsideru vin por la resto de mia humila vivo.


El... la 25an de Aŭgusto 17**.


[1Vidu leteron 35an (NdA)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio