Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Malebligu la fermon de IMPA – fabriko mastrumata de laboristoj
puce Abilio Ribeiro, S. A.T.-ano 1504a. : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (2/2)
puce Abilio Ribeiro : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (1/2)
puce Agnès Maillard : Elektu vian flankon, kamarado
puce Alvoko al internacia solidareco kun la laboristoj de okupitaj fabrikoj en Venezuelo
puce Alvoko al solidareco de laboristoj ĉe Mitsubishi en Venezuelo — Defendu la sindikaton, ne permesu maldungojn !
puce Bob Black : La abolo de la laboro (artikolo)
puce El Usono (1913)
puce EM. J. Nicolaŭ : El Rumanujo. (1913)
puce HORI Yasuo : Kontraŭbatalu, japanaj laboristoj (artikolo)
puce Interna regularo priskribanta la laborkondiĉojn de la oficejaj dungitoj en Francio en la jajro 1830
puce Jakvo Ŝram : Senlaboreco kaj malriĉeco (artikolo)
puce La laboro de la pli aĝaj salajruloj (el interreta SAT-diskuto)
puce Marks kaj Engels pri la laboro (citaĵotradukoj)

Alvoko al internacia solidareco kun la laboristoj de okupitaj fabrikoj en Venezuelo

Freteko (Freteco), 11an de majo 2009



Ni sendas alvokon al la Venezuelanoj, al la internacia laborista klaso kaj al ĉiuj, kiu subtenas la batalon de la laboristoj por ilia emancipo, por ke ili sendu mesaĝojn al prezidento Ĉavo (Chavez) por peti la eksproprietigon de Acerven sub laborista kontrolo, por ne lasi Invevalon en la manoj de la kapitalisma merkato, kaj por fini la burokratan sabotadon, la eksproprietigon ankaŭ de Gotcha, INAF, MDS kaj Vivex, kaj plenan esploradon pri la mortigo de Argeniso Vaskezo (Argenis Vazquez).


Ne al burokrata sabotado kontraŭ Invevalo !


Naciigon de la okupitaj fabrikoj !


Sindikataj respondeculoj ne plu estu murditaj !


Alvoko de la Revolucia Fronto de Okupitaj Fabrikoj (Freteko) al la mondaj laboristoj


Antaŭ kvar jaroj estis naciigita la valvofabriko Invevalo en Venezuelo. De tiam, la laboristoj de Invevalo funkciigas la fabrikon sub laborista kontrolo, montrante la vojon por konstruado de socialismo en Venezuelo. Post la eksproprietigo de la kompanio en 2005, plenumita de prezidento Ĉavo, ili starigis demokrate elektitan, respondecan kaj revokeblan fabrikokonsilion por kunordigi la produktadon, organizis sindikaton por konektiĝi kun la cetero de la laborista movado, kaj plektis ligojn kun la komunuma konsilio de la Miranda ŝtato, kie ili troviĝas. Ili ankaŭ organizis la Revolucian Fronton de Okupitaj Fabrikoj (Freteko) kun laboristoj de aliaj okupitaj aŭ naciigitaj fabrikoj (INAF, Gotcha, MDS, Vivex, SIDOR kaj aliaj).


La laboristoj de Invevalo montris, ke laboristoj povas sukcese mastrumi fabrikon. Dum la kvar pasintaj jaroj ili ebligis la pluvivadon de la kompanio riparante rompitajn valvojn, kaj preparis ĝin por la produktado de novaj valvoj. Tamen, ili ne sukcesis produkti novajn valvojn pro la konstantaj ĉikanoj de ŝtataj funkciuloj, kiuj agadas rekte kontraŭ la decidoj de prezidento Ĉavo. La ŝtata burokrataro ne deziras ke laborista kontrolo en Invevalo estu sukcesa pro tre simpla kialo : ili ne deziras, ke tio iĝu ekzemplo por laboristoj el aliaj kompanioj.


Socialista kompanio devus esti parto de plano demokrate kunordigita kun aliaj ŝtataj kompanioj, kun propra buĝeto por aĉeto de krudaj materialoj, propra financado ktp. Sed la ŝtata burokrataro laboras por ekonomie sufoki Invevalon. Ili rifuzas doni al la fabriko buĝeton por 2009, kaj fakte eĉ la buĝeto por 2008 ne estis transdonita al la fabriko. Tio estis neniel klarigita al la laboristoj. Tio signifas, fakte, ke oni lasas Invevalon bankroti.


Aldone, en 2008, prezidento Ĉavo ordonis eksproprietigi la kompanion Acerven en Tinaquillon, Cojede. Ĝi estas kompanio kiu produktas la pecojn, kiuj povus ebligi Invevalon transiri de simpla riparado de valvoj al produktado de novaj valvoj por la petrolindustrio. Ĝis nun, la ordonoj de Ĉavo ne estis plenumitaj. Dume, la petrolindustrio importas valvojn. Tio estas profitodona negoco por iuj, kiuj premas la ŝtatajn funkciulojn por ke Invevalo ne povu produkti novajn valvojn.


Ĉi tiu situacio de senefikeco kaj eksterleĝa burokrata sabotado kreis teruran streĉon por la laboristoj de Invevalo. Kvar jarojn post la eksproprietigo, funkciuloj de la ŝtata petroltrusto PDVSA kaj de la Ministerio pri Malpeza Industrio (Milco) daŭre blokas la ordonojn de prezidanto Ĉavo, kiuj ebligus al Invevalo plene funkcii.


Gotcha, INAF, MDS, Vivex


Post la eksproprietigoj de Invepal kaj Inveval, la laboristoj de la teksaĵfabriko Gotcha, de la banĉambraj akcesoraĵoj INAF, kaj de la transportkompanio MDS ankaŭ okupis siajn fabrikojn, responde al atakoj de la mastroj, al nepagado de sociaj ŝarĝoj, kaj al neglektado de la produktado.


La laboristoj el tiuj kompanioj ade vokis al eksproprietigo de tiuj kompanioj, sed ĝis nun ili ricevis neniun respondon de la respondeca ministerio, Milco. Proksimume 150 laboristoj bataladas dum la lastaj 3 aŭ 4 jaroj en tre malfacilaj kondiĉoj.


Fine venas la kazo de Vivex, kompanio por produktado de aŭtomobilaj pecoj en la Anzoateguia ŝtato. En Novembro 2008, la laboristoj frontis la rifuzon de la mastro pagi parton el la salajroj. Responde al la voko de prezidanto Ĉavo, kiu diris ke en kompanioj, kie la mastroj perfortas iliajn rajtojn, la laboristoj devus okupi ilin, pli ol 300 laboristoj de Vivex ekkaptis la kontrolon super sia fabriko. Ili okupadis ĝin dum ses monatoj sen ricevi ian ajn salajron, kaj sen ricevi respondon al siaj vokoj al ŝtataj funkciuloj, kiuj traktas ĉiu tiun kazon.


Nun estas urĝe bezonate peti la eksproprietigon de ĉi tiuj kompanioj por garantii la laborpostenojn kaj enspezofontojn por centoj da familioj.


Murdado de sindikata gvidanto ĉe Tojoto


La laboristoj de Tojoto (Toyota), aŭtomobila kompanio en Cumana, en la ŝtato Sucre, batalis por defendi siajn kolektivajn intertrakto-rajtojn kaj por solidari kun la batalo de la Micubiŝi-laboristoj (Mitsubishi) en Anzoategui. Kadre de tiu ĉi batalo, la sesan de marto 2009, ili decidis okupi la instalaĵojn de la kompanio, kaj tion ili sukcesis elteni dum pluraj semajnoj.


Mardon, la 5an de majo, la ĝenerala sekretario de la unuiĝo de Tojotaj laboristoj (Sintratoyota), Argeniso Vaskezo, estis murdita survoje al kunveno. Temas pri plia murdo de sindikata gvidanto en Venezuelo, post la murdo de 3 UNT-sindikataj gvidantoj en Aragua en novembro 2008, kaj la murdado de du laboristoj de Micubiŝio kaj Macusa inter la manoj de la polico en Ansoategio en januaro 2009 (la atako estis direktita kontaŭ Felikso Martinezo, la ĝenerala sektretario de la Micubiŝia sindikato Singetram). Ni petas plenan esploradon pri ĉi tiu murdo, por ke la respondeculoj estu juĝataj.


Por ĉiuj tiuj kialoj ni vokas al la venezuela popolo, al la internacia laborista klaso kaj al ĉiuj, kiuj subtenas la batalon por laborista emancipiĝo, por ke ili sendu mesaĝojn al prezidento Ĉavo kun la jenaj petoj :


Solidareca rezolucio

Konante la problemojn frontitajn de la laboristoj en la okupitaj fabrikoj en Venezuelo, ni petas vin rapide solvi iliajn problemojn laŭ la jena maniero :


1) Eksproprietigo de Acerven sub laborista kontrolo


2) Ne lasu Invevalon sub la influo de la kapitalisma merkato. La kompanio ricevu buĝeton por 2008 kaj 2009, kiel parton de produktoplano kun PDVSA kaj la Ministrejo pri Scienco kaj Teĥnologio.


3) Finiĝu la burokrata sabotado kontraŭ Invevalo - Ŝtataj instancoj plenumu la ordonojn de prezidento Ĉavo.


4) Eksproprietigu la entreprenojn Gotcha, INAF, MDS kaj Vivex - por la defendo de laborpostenoj kaj vivrimedoj de centoj da familioj.


5) Ĉesigu la murdadon de sindikataj aktivuloj - Plene esploru pri la murdo de Argeniso Vaskezo, ĝenerala sekretario de Sintratoyota - por la juĝado de la respondeculoj - tiuj, kiuj plenumis la murdon, same kiel tiuj, kiuj ordonis ĝin.


Solidare via,


..............


Sendu tiun mesaĝon al la Prezidento de la Bolivarana Respubliko de Venezuelo (dggcomunicacional@presidencia.gob.ve) kaj al via venezuela ambasadejo aŭ konsulejo, kun kopio al Freteko (frentecontrolobrero@gmail.com).

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio