![]() |
serĉado :
|
Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio [1]
(Daŭrigo)
La nuntempe ekzistantaj laboristoj organizaĵoj estas jenaj :
Socialista Partio, Komunista Partio, Sindikata Organizaĵo kaj
Anarkiista Organizaĵo. Pri kooperativismo kaj Mutualismo, mi
nenion diras, ĉar, krom tio ke ili estas tre malgravaj, ili tute ne
havas laboristan karakteron ; ili estas miksaĵo de ĉiupartianaj
kaj ĉiurangaj individuoj.
La Socialista Partio, fondiĝis la 10an de januaro 1875. Ĝia
anarnombro estas kaj ĉiam estis malgranda, ĉar antaŭ 1910 precipe la respublikanoj allogis la laboristojn, kaj post tiu jaro, la
sindikato estas ties preferata bastiono. Antaŭ kelkaj jaroj, protektate kaj helpate de la Demokratista Partio, kelkaj socialistaj
deputitoj eniris la parlamenton. Tio ankoraŭ pliapartigis la
Socialistan Partion de la proletaj amasoj, ĉar oni konstatis ke
tiuj deputitoj agis ĉiam tiel malbone kiel la burĝoj.
La Komunista Partio stariĝis dum la unuaj monatoj de 1920 ;
ankaŭ ĝi ne sukcesis allogi la laboristaron, kiu tre malkonfidas
politikan agadon kaj estas kontraŭaŭtoritatema, konsekvence,
ankaŭ kontraŭŝtatema. De kelka tempo montriĝis, en la Partio,
du idefluoj pri luktmetodoj, kio okazigis skismon kaj starigon de
nova Komunista Partio. Tiu okazaĵo estis pritraktata de komunista
Internacio, kiu tien-ĉi sendis delegiton por enketi pri la afero.
Pro tio, la partia unueco jam revenis.
La Sindikata Organizaĵo estas la vere popola, tial ĝi meritas
iom plilongan kaj plidetalan priskribon. Ĝi ampleksas, proksimume, 180 sindikatojn, kies anaro nombras 90 000 membrojn [2].
La bazo sur kiu staras la organizmetodo, estas laŭindustria t.e.
la sindikatoj konsistas el laboristoj de iu industrio, eĉ se en tiu
industrio laboras diversaj metianoj. Antaŭ kelkaj jaroj, la organizbazo estis precipe laŭprofesia, sed oni sperte konstatis ke tiu
formo estas malpli bona, ĉar ĝi devigas laboristojn kiuj sin
okupas en sama fabrikejo, kaj, tial, inter kiuj ekzistas ia kunligeco, [al] aniĝo de diversaj sindikatoj, ĉar unu el tiuj laboristoj
laboras sur ligno, alia sur metalo, ktp. La sindikato tiel organizita, (laŭindustrie) estas nomata Unika Sindikato, kaj en ĝi formiĝas tiom da profesiaj sekcioj kiam da profesioj laboras en la
respektiva industrio. Se Ia anoj de iuj el la ampleksataj profesioj
ne sufiĉe nombras por aparta sekcio, oni starigas miksan sekcion,
konsistantan el tiuj anoj.
La sindikato estas la fundamenta unuo kies obloj estas : Lokaj
Laboristsindikataj Unuiĝo, Naciaj Federacioj kaj Ĝenerala Konfederacio de La Laboro, kaj kies onoj estas : Profesiaj Sekcioj,
Fabrikejaj Konsilantaroj kaj Laborejaj Delegitoj.
La Sindikato estas duspeca : Loka Sindikato kaj Nacia Sindikato. La unua konsistas el samindustriaj laboristoj de iu loko,
kaj la dua el samindustriaj laboristoj kiuj sin trovas dise sur la
tuta lando kaj estas dungitaj de sama mastro (ekz. : poŝtistoj,
§tataj instruistoj, ktp.). Tiuj-ĉi lastaj estas ofte disdividitaj je
distriktaj sekcioj, por plifaciligi la interrilatojn inter la membroj
kaj la sindikato.
La Lokaj Laboristsindikataj Unuiĝoj konsistas el delegitoj de
ĉiuj tiulokaj Sindikatoj, kaj ties ĉefrolo estas kunigi la agadon
de ĉiuj aliĝintaj sindikato] kaj zorgi pri la ĝeneralal interesoj de
Ia popolo.
Estas, sendube necese, ke la samindustriaj sindikatoj ekzistantaj en la lando interrilatu konstante por la solvo de korporaciaj
demandoj kaj por la defendo de la respektivaj laboristoj. Tiun rolon
ludas la Naciaj Federacioj, kies federacian konsilantaron konsistigas la delegitaro reprezentanta ĉiujn aliĝintajn sindikatojn.
Fine, la Ĝenerala Konfederacio de l’ Laboro, centra organizaĵo
spegulanta la spiritstaton de la tutlanda proletaro, kunigas ĉiujn
penojn kaj fortojn por kiel eble plej helpi al kreo de interklasa
solidareco kaj al bonsukceso de la laboristaj rivindikoj [3]. Ĝia
ĉefa tasko estas konvene prepari, per ĉiuspecaj edukmetodoj
(kreo de laŭraciaj lernejoj, aranĝo de konferencoj kaj paroladoj,
organizo de bibliotekoj, teknikaj instruadoj, ktp., ktp.), la tutlandan proletaron por la neevitebla kaj nepre necesa transformo
de la sociordo. Bedaŭrinde, la nuntempaj ekonomiaj kondiĉoj
kaj la oportunemo de multaj organizaĵgvidantoj ne permesas la
lauxdevan plenumon de tiu tasko ; depost la milito la laboristoj
preskaux nur havas tempon por postuli plialtigon de salajro, kio
kauxzas la flankenmeton de la solvendaj moralaj demandoj, certe
la plej gravaj, laŭ revolucia vidpunkto.
En Ĝ. K. L. estas rekte reprezentataj : Naciaj Sindikatoj,
Laboristsindikataj Unuiĝoj kaj Naciaj Federacioj, kies delegitoj
konsistigas la Konfederacian konsilantaron.
Pri la onoj, nenio estas direnda. Malgraŭ ties nekontestebla [4]
graveco por la progreso de federaciismo, ili ne ankoraŭ regule
funkcias, do ekzistas nur teorie en la programoj.
La konfederacia presorgano estas la jam priparolita ĉiutaga
jurnalo ’’A Batalha".
La Anarkiista Organizaĵo estas rekomenciĝanta. Jam ĝi estis
forta kaj multana, sed kiam la laŭsindikata organizmetodo ekmalvolviĝis, preskaŭ ĉiuj anarkiistoj iris en la sindikatojn. Lastan
marton okazis "Portugalregiona Anarkiista Konferenco" kiu decidis starigi, por ke ĉies ĝis tiam disa agado estu pli efika kaj
fruktodona, "Portugalregionan Anarkiistan Unuiĝon", celante, tiel,
rekomenci la organizadon sur vere anarkiisma bazo. Kvankam
malrapide, la movado progrese kreskas. Kiel oficialan presorganon,
ĝi havas "A Comuna’n" (La Komunumo), ĉiusemajnan ĵurnalon
aperantan en Porto.
* * *
La ekonomia situacio, en Portugalio, estas terura. Depost la
milito, la popolo estis ekspluatata de granda aro da komercist-akaparistoj, kiuj, per sia finegocado, fariĝis novriĉuloj, laŭ popola
esprimo, kaŭzante la senĉesan plikostiĝon de la vivnecesaĵoj,
kaj, konsekvence, la konstantan plimizerigon de la popolo. La
"demokrataj" registaroj, per sia skandala regado, alpuŝis la portugalian ŝtaton apud la abismon. Kontrastante la promesojn
antaŭajn je 1910a, t. e. dum la propagandtempo, ili forte defendas
la ekspluatistojn kaj reakciistojn. Malgraŭ tio ke leĝo diras ke
la ŝtato estas apartigita de la eklezio, tiu-ĉi kaj la respubliko,
kiuj sin ŝajnigas malamikoj, marŝas kune kiam temas pri kontraŭstaro al la progreso kaj disvastiĝo de liberigaj idealoj.
La malekvilibro en la ekonomia situacio igis la ekspluatatojn
postuli sinsekvajn salajrplialtigojn, sed nur kelkaj laborklasoj,
en kiuj la luktema kaj oferema spirito estas pli malvolviĝinta,
sukcesis konservi pli aŭ malpli ĝustan egalecon inter la nunaj
kaj antaŭmilitaj salajroj (rilatante, kompreneble, la prezdiferencon) ;
la aliaj akre suferas pro la malalteco de siaj salajroj kiuj tute
ne sufiĉas por kontentigi la kapitalistan rabemon. Tio ankoraŭ
foje pruvas ke nur ribelemo, se necese perforta, kaj ne ordemo
aŭ obeemo taŭgas por la sociaj rivindikoj.
Mi ne povas nutri eĉ la plej malgrandan esperon pri reboniĝo
de la ekonomia situacio de nia lando, unu el la venkintoj de la
mondmilitego. Tio dependas de la ekonomia reboniĝo de tuta
Eŭropo, efektivigebla nur per la Liberiga Revolucio. La kapitalista
rabemo, pli ol iam akriĝis kaj trempas siajn ungegojn en la senkarnigitan korpon de la malfeliĉa popolo, kiu devas ĉion silente
suferi, male, la "respublika gvardio" (speciala armeo por defendo
de la respublikaj institucioj) pretas por reestigi la ordon ... burĝan,
kompreneble. Cetere, tiu estas la rolo de ĉiuj gvardioj kaj armeoj.
* * *
En la portugalia leĝaro estas kelke da leĝoj protektantaj laboristojn. Certe la plej grava estas tiu, kiu kreis la 8-horan
labortagon. Laŭ tiu leĝo, nenio povas, ĉiutage, labori pli ol 8
horojn, escepte se urĝa aŭ neprokrastebla afero postulas la
malon ; tiuokaze, la troa tempo devas esti pagata duoble. Krom
tiu, kelkaj aliaj gravaj leĝoj ekzistas, (ekz. ; tiuj, kiuj protektas
virinojn kaj infanojn dum laborado), plejparte kreitaj dum monarkisma reĝimo.
El tiuj leĝoj nur la 8 hora labortago estas pli aŭ malpii plenumata en la lokoj, kie la laboristoj trudas tiun plenumon. La
plejparto el tiuj laboristoj jam estis konkerintaj la rajton labori
nur 8 horojn antaŭ la publikigo de la respektiva leĝo (1919a).
Prl la ceteraj leĝoj neniu parolas, malgraŭ la malnoblega kaj
ruza ekspluatado, kiu viktimigas virinojn kaj infanojn.
Jen alia pruvo ke leĝoj nenion valoras ; nur per revolucia
agado, la proletaro konkeras efektivajn rajtojn.
* * *
Oni eble rimarkis ke malgranda estas la nombro da organizitaj
laboristoj, rilate landon havantan 6 000 000 da enloĝantoj kaj
mezurantan 89 000 kvkm ; 90 000 organizitaj laboristoj estas malgranda parteto el la tutlanda popolo. Fakte, la propagando ne
estas direktata tiel lerte kiel ende, sed, antaŭ ol definitive juĝi,
oni devas konsideri, ke 75 procento el la landanoj estas analfabetoj, (!) (malgraŭ la promesoj de niaj "demokrataj" regantoj,
t. e. estingo de analfabeteco), kaj ke precipe en la norda landparto, kie la analfabeteco estas pli densa, la religio regas la
popolan spiriton. Rimarkinde estas ke la portugala popolo ne
estas tro religiema. Tion pruvas, ekzemple, la fakto ke kiam
provincano iras en urbon, facile li forgesas ĉeesti religiservojn,
dediĉante la tempon al iu alia distriĝo. La norda enloĝantaro
konsistas precipe el terkulturistoj neniam elirintaj sian vilaĝon,
nek lernintaj legarton, la ĉefaj kaŭzoj pro kiuj religio disvastiĝas.
En tiu regiono, la propagando estas malfacila pro la absoluta
manko de necesaj kondiĉoj ; tamen, iom post iom, malgraŭ la
minacoj de pastraĉoj pri postmortaj suferoj en la "infero’`, la
ribelemo eniras ĉiujn angulojn kaj trafas ĉiujn cerbojn...
En la suda regiono, la analfabeteco estas malpli densa, sed,
kompense, drinkemo kaj sportemo forlogas multajn laboristojn
de iliaj organizaĵoj.
La drinkejoj plinombriĝas konstante, kaj, laŭ mia scio, neniu
bankrotas .. .. Samtempe, kelkaj bibliotekoj, eĉ starigitaj de la
laborista organizaĵo, fermiĝas pro manko de vizitantoj ! Doloriga vero !
La junularo, kies manko estas akre sentata en la klasorganizaĵoj,
suferas je ĉiekonata "epidemio" futbalo. La sportkluboj, gvidataj
de burĝuioj kaj subtenataj de proletoj, multobliĝas senĉese. Kiam
okazas ludadoj, la sportkampoj tute pleniĝas el laboristoj, kiuj,
krom elspezo de mono, tie forgesas la hejmajn mizerojn.
La futbalomanio estas tiel disvastiĝinta, ke ofte la stratoj estas
utiligataj kiel sportkampoj. La buboj, senceremonie malatentante
la preterpasantojn kaj la fenestrovitrojn, piedfrapas pilkojn faritajn
el ĉifonoj aŭ paperoj.
Tio-ĉi neniel signifas ke mi estas kontraŭulo de sporto, de
kompleta sporto, praktikala higiene kaj modere kaj ne konsistanta
nur el la brutecaj ludoj futbalo kaj bokso, kiuj, anstataŭ korpplifortikiĝon, ofte alportas nekuraceblajn malsanojn kaj porĉiamajn
kripliĝojn. Ankaŭ en la sporto estas necesa revolucio.
Lisbono dum aŭgusto de 1923a.
Abilio Ribeiro, S. A.T.-ano 1504a.
El Sennacieca Revuo, novembro 1923, p. 7-8
[1] Vidi la oktobran n-on.
[2] La cititaj ciferoj estas proksimumaj, ĉar en Ĝ. K. L., pro
diversaj kaŭzoj, la statistikaj servoj ne estas laŭdeve organizitaj.
Ankaŭ estas tiu la kaŭzo, pro kiu mi ne citas pluajn ciferojn.
[3] Depostuloj (Red.)
[4] Nekontraŭdirebla (Red.)