sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita dimanĉon la 23an de oktobro 2022 . ĝis nun estas 1352 tekstoj










EM. J. Nicolaŭ : El Rumanujo. (1913)



Laborista agitado.


Dum la hungara kaj belga
laboristaro kaj socialistaro plej energie bataladas por akiri
universalan voĉrajton, la rumana laboristaro, organizita en
sindikatoj kaj socialista partio, troviĝas nuntempe en granda
agitado. Post la energia kaj inda batalado kontraŭ la milita
kurento, kiu lasta feliĉe nun malpliiĝis, la rumanaj laboristoj estas
envojigitaj militi por la plibonigo de sia sorto, por akiri la
vivrajton kaj la liberecĝuadon.


Pasis unu jaro, post kiam la konservativa partio, akirinte
la regadopovon, por allogi la amasojn laboristajn, anoncis
ke leĝo por protektado de la laboristoj estos farata. Sed,
(kiel ĉiuj leĝoj faritaj sen aŭskulti la voĉon de tiuj, kiuj devas
ĝui ilin), anstataŭ esti bonfara por la laboristoj, ĝi nur celis,
enkatenigon kiel eble multe kaj senigon je ĉia libereco.


Oni nomas ĝin : „leĝo por organizado kaj asekurado de
laboristoj kontraŭ akcidentoj, invalideco kaj maljuneco". Jam
kiam la leĝoprojekto estis publike diskonigita, oni multe kaj
energie batalis por forigi la unuan ĉapitron, rilatantan „la
organizadon", kaj por la ŝanĝo de kelkaj artikoloj en la dua
ĉapitro pri „la asekurado’’. Sed la voĉo de l’ suferantoj ne
estis aŭskultata. La reakcio triumfis. Oni nur sukcesis forigi
kelkajn artikolojn el la leĝo, ekzemple tiun per kiu oni volis
devigi la laboristojn porti signon de ilia metio.


Unu jaron tiu leĝo funkcias kaj ĉiuj laboristoj plene
konvinkiĝis, ke ĝi estas nur farita kontraŭ ili.


Se oni ĝin studas, tiam evidentiĝas, ke nesupozebla reakcia spirito ĝin ellaboris. Per la unua ĉapitro oni nur
kompletigas la verkon de la pasinta liberala (!) registaro,
kiu per leĝo de 1909 malpermesis al la ŝtataj laboristoj
organizi sin.


Oni enkondukis la plej abomenajn kondiĉojn, tiel ke la
laboristo je ĉiu paŝo falu en kaptilo.


Oni detruis ĉiujn helpkasojn, kiuj ekzistis ĉe fabrikejoj aŭ
industriejoj, kaj nun la leĝo estas nur nova kaj peza jugo,
kiun devas porti la laboristoj.


Ne malpli malbona estas la dua ĉapitro por „asekurado".
Per ĝi oni limigas la aĝon, kiam oni povas postuli pension,
je 65 jaroj. Oni devas pagi 50 kaj eĉ pli da jaroj, de kiam
la malforta junulo venas en laborejo, por ricevi je aĝo, kiun
nur tre malmultaj atingas, mizeran sumon da kelkdekoj da
spesmiloj jare. La kotizon devas pagi la laboristoj, la mastro
kaj la ŝtato.


La konsciaj laboristoj montris la malbonajn principojn de la
leĝo kaj postulis forigon de la unua ĉapitro kaj modifon de
la dua. Sed oni respondis, ke la leĝo devas esti bone aplikata !


Lasttempe la kontraŭstaro de la laboristoj fariĝis pli energia
kaj la ĝenerala sindikata komisio dissendis ĉie protestojn kaj
ellaboris memoron prezentotan al ministro por industrio kaj
al la parlamento. Ĝi estis subskribata, malgraŭ ĉiuj persekutoj
kaj malhelpaĵoj, de 30.025 laboristoj. Post grandaj publikaj
kunvenoj en la tuta lando kaj en Bukureŝti, ĝi estis prezentata,
sed la reakc !uloj ne volas atenti ĝin. Tial la agitado daŭros
ĝis kiam la regantoj aŭskultos la voĉon de la laborista klaso,
kiu nur produktas.


Striko en la petrolo-regionoj.


En la sama tempo, neatendite, la laboristoj el la petrolregionoj komencis
moviĝi, kvankam la vorto organizado ne estis ankoraŭ penetrinta inter ili. Ekzistas en Rumanujo riĉegaj petrolregionoj,
de kie internacia bando da kapitalistoj eltiras milionojn da
Sm. Sed ju pli tiuj riĉaĵoj plimultiĝas, despli la mizero pligrandiĝas. Pro la malbonaj kondiĉoj en kiuj la petroleksploatadon oni faras, dekoj kaj eĉ centoj da laboristoj pereas en flamoj, sen ke la malsata kapitalismo kaj la registaro
prenu iajn protektadmezurojn. Ĉar sia sufero transpaŝis la
limon, ili vekiĝis kaj tiel je unu mateno, post fajrego eksplodigita pro la abomenaj laborkondiĉoj, kaj kiu pereigis
ankoraŭ kvin laboristojn, ili ne plu volis eniri la laborejojn ;
la striko estis deklarata kaj rapidege ĝi etendiĝis ĉie. Pli ol
6000 de laboristoj rifuzis plu labori.


Ekzistas ja leĝo pri la minejoj, sed ĝi tute ne estas respektata, kvankam ties oficistoj enkasigas sen labori gravajn
salajrojn. Laŭ tiu leĝo la entreprenistoj okaze de morto pro
akcidento, devas pagi al la familianoj de l’ pereinta laboristo
miloble la tagan salajron. Nu, per „la nova leĝo" oni donas
nur . . . 40 Sm.


Sed, krom tio, la tuta stato estas tiel malbona, ke oni ne
povas ĝin priskribi en kelkaj linioj.


Post kelktaga striko, ili reprenis la laboron, kondiĉe ke
kiel eble plej baldaŭ oni modifu la leĝon ; se ne, tiam la
striko rekomenciĝos.


EM. J. NICOLAU.


El Internacia Socia Revuo, majo 1913, p131-132

Sama rubriko :


puce Mesaĝo de Koreaj amaskomunikilaj laboristoj

puce HORI Yasuo : Kontraŭbatalu, japanaj laboristoj (artikolo)

puce Alvoko al internacia solidareco kun la laboristoj de okupitaj fabrikoj en Venezuelo

puce Tahira Masako : Pri la situacio de laboristoj en funebra kompanio en Japanio (artikolo)

puce Abilio Ribeiro : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (1/2)

puce Abilio Ribeiro, S. A.T.-ano 1504a. : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (2/2)

puce EM. J. Nicolaŭ : El Rumanujo. (1913)

puce Interna regularo priskribanta la laborkondiĉojn de la oficejaj dungitoj en Francio en la jajro 1830

puce Jakvo Ŝram : Senlaboreco kaj malriĉeco (artikolo)

puce  Malebligu la fermon de IMPA – fabriko mastrumata de laboristoj

puce La laboro de la pli aĝaj salajruloj (el interreta SAT-diskuto)

puce Marks kaj Engels pri la laboro (citaĵotradukoj)

puce El Usono (1913)

puce Splita SAT-ano : El Jugoslavio (1923)

::: Ĉiuj :::



Supren