![]() |
serĉado :
|
El SAT-diskuto pere de interreto
Rikardo : Pri la problemo de la pli aĝaj salajruloj (55-64-jaraj)
okazas reformoj en pluraj landoj. Mi aŭdis diskuton en franca radio,
kiun mi sekve resumas. Estas konata fakto ke la kategorio de la pli aĝaj
personoj kreskas kaj la nombro de la profesie aktivaj salajruloj
kotizantaj al la pensia asekuro malkreskas. La sinsekvaj registaroj dum
la jardekoj 1980 kaj 1990 kredis ke la forigo de la pli aĝaj salajruloj
estas rimedo kontraŭ la senlaboreco. En 1982 sub Mitterrand oni
malaltigis la aĝon de pensiiĝo en la privata sektoro de 65 al 60 jaroj
kun la ideo ke ekestos laborlokoj por junuloj. La entreprenoj profitis
de ŝtata monhelpo por maldungi salajrulojn pli aĝajn, do ĝenerale pli
kostajn, financigante pere de la kolektivo sennombrajn antaŭpensiiĝojn.
Tamen la atendita rezulto pri novaj laborlokoj por junuloj estis kvazaŭ
nula. La sekvo de ĉi tiu politiko estis ke oni senigis sin de
laborfortoj nepre necesaj laŭ la vidpunkto de la demografia evoluo kaj
ke la sistemo por financi la pensiojn riskas implodi.
Alia politika decido celanta protekti la pli aĝajn salajrulojn estis
monpuno aplikata al entreprenoj maldungantaj pli aĝajn salajrulojn. La
efiko de ĉi tiu rimedo estis mala : la entreprenistoj ne plu volis dungi
salajrulojn pli aĝajn ol 50-jarajn timante eventualan monpunon. Sekvis
ke kvindekjarulo perdinta sian postenon havas preskaŭ nenian ŝancon
retrovi fiksan laboron.
Alia hipokriteco montriĝis kiam oni denove malfruigis la pensiiĝan aĝon
al 65 jaroj - malfermante la rajton al plena pensio - sen okupiĝi pri la
fakto ke la labormerkato estas fermita al la pli aĝaj salajruloj.
Lastatempe oni tamen konsciiĝis ke la scioj kaj spertoj de la pliaĝuloj
povas esti utilaj al entreprenoj. Ekzistas firmaoj subtenantaj la
instruiĝon de junuloj fare de pliaĝuloj kaj inverse junuloj povas
instrui al pliaĝuloj siajn ĵus akiritajn sciojn pri la plej novaj teknikoj.
Fine komparo de la procentoj de laborantaj pliaĝuloj en kelkaj eŭropaj
landoj estas interesa : Francio 36%, Svedio 68%, Danio 60%, Britio 55%.
Detaloj pri la pensiiĝa sistemo
Tereza : La aĝo de emerito estas en Francio 65 jaroj, sed ĝi iĝis
plurfoje ŝanĝita al 60 jaroj. Ĉiufoje per kontrakto, la kromaj
emeritkasoj konsentis saman aĝon. - Fakte plie estis ŝtataj kontraktoj
kiuj ebligis pagi sumon por ke la homoj emeritiĝu eĉ je 57 jaroj (eĉ la
unua se mi bone rememoras je 55). Nun, oni ne plu instigas homojn
emeritiĝi pli frue. Ankaŭ estas ebleco foriri pli frue por homoj kies
laboro estis tre peniga, se ili jam sumas la nombron da jaroj.
Kiam mi emeritiĝis en 1995 je 60 jaroj, mi sumis 44 jarojn da laboro kaj
tiam eĉ ne bezonis 40 jarojn ĉar la plialtigo de la nombro da jaroj
laboritaj okazis iom post iom. Sed mi ne havis permeson foriri antaŭ ol
mi estis 60-jaraĝa.
Certe la kalkuloj rilate pensiojn estas malfacilaj. Ĝenerale, se ni
konsideras la pension kiun oni ricevas de sociala asekuro, estas
difinita kalkulsistemo. Dum longa tempo la salajra bazo por kalkuli la
emeritpension estis kalkulita sur la 10 plej bonaj jaroj. Nun estas sur
la plej bonaj 25 (kaj ankaŭ por iri de 10 al 25 estis pligrandigo jaron
post jaro). La 25 jaroj estos atingitaj la 1an de januaro 2008. El tio
rezultas malaltigo de la pensio.
Por la kromaj asekuroj, ne estas nombro da jaroj. La kotizoj de la
entrepreno plus tiuj de la salajrulo estas adiciitaj. Iu parto estas
deduktita por kompensi la administracion de la kaso. El la resto oni
kalkulas la valoron de salajro kiu ebligas atribui 1 poenton al la
salajrulo. La poentoj adiciiĝas de jaro al jaro. Ĉiujare estas anoncita
la valoro de la poento. La nombro de poentoj obligita per la valoro de
la poento donas la jaran pension.
Ĉu nur la laboristoj pagas la kotizon ?
Petro : La « mastra » kotizo ĉiuokaze estas fikcio, ĉar ĝi estas
kalkulata kiel elemento de la « prezo de la laborforto » kaj do elemento
de la kostoprezo. Ĝin reale pagas kolektive la klientoj, kies plimulto
estas laboristoj. Eĉ, lastanalize, nur la laboristoj kolektive pagas
ĝin. Kaj tie ĝuste estas la problemo : ĉiuj « solvoj », kiuj ignoras tiun
fakton (ke nur la laboristoj pagas !) pligravigas la problemon anstataŭ
redukti ĝin.
Tereza : Mi miras ke oni diras ke ne la entreprenisto mem pagas, sed ke
estas en la kosto de la produkto. Tio estas normala. La entreprenisto
ĝenerale plendas ĉe televido ke la salajrulo ne konas la ekzaktan prezon
de la laboro malneta plus estraj kotizoj. Kompreneble la
salajrulo konscias ĉefe pri la mono kiun li ricevas. La estro pli ŝatus
ke la laboristoj zorgu mem pri siaj kotizoj, sed laŭ mi estus risko por
la laboristoj por ilia helpo okaze de akcidentoj, emeritiĝoj.
Estas necese scii kiom da procentoj ebligas havigi al si
pension.Tutcerte la prezo de la salajro estas la rekta salajro : la
malneta tiu, kiu estas donita al la laboristo (minus liajn personajn
kotizojn), kaj la malrekta : tio estas la estraj kotizoj. La
entreprenisto devas do pagi al la kasoj la kotizojn de la salajrulo,
kiujn li deprenis por pagi nur la netan salajron plus siajn proprajn
ankaŭ kalkulitajn sur la malneta aŭ plafonigita malneto laŭ la kotizoj.
Tiu depreno kaj pago fare de la entreprenisto estas bona laŭ mi ĉar tio
ebligas ke la kotizoj estas certe pagataj (krom kompreneble por certaj
malfidindaj entreprenoj). La salajrulo povus ricevi la malnetan salajron
plus la estrajn kotizojn kaj fari pere de ili kion li volas. Sed la
politikistoj kaj sindikatistoj, kiuj siatempe decidis tiun manieron,
volis eviti ke homoj pensu nenecesaj tiujn kotizojn kaj estu en granda
malfacilaĵo okaze de problemo. Certe estas trudo en la libereco de la
homoj, sed ĉiu ne kapablas ĉion regi kaj tio ankaŭ ebligas solidarecon.
Ĉu ne ? Ke tio estas pagita de la kliento normalas, laŭ mi. Ĉio estas
pagita de la klientoj : la valoro de la produktoj (varoj, laboroj,
profitoj). La problemo kuŝas nur en la procento de la profitoj kaj la
proporcio inter la salajroj de la laboristoj, tiuj de la entreprenistoj,
la interezoj al la kapitalistoj provizantaj la kapitalon.
La sistemo en Rusio
Nikolao : En Rusio la sistemo estas jena : la entreprenisto pagas
« socian imposton » de la « salajra fonduso » (antaŭe estis kelkaj
apartaj impostoj, pensia, medicina kaj soci-asekura, nun oni ĝin
unuigis). Tio signifas nur, ke la salajrulo kvazaŭ ne vidas tiun
imposton - sed reale estas nur aldona imposto al lia salajro ! Kaj,
fakte, ĝi eĉ ne estas kolektiva - ja ĝi estas proporcia al ĉies
aparta salajro ! Tamen, la mastro simple alkalkulas al la ĝenerala
salajra linio en la buĝeto necesan imposton, kiu eniras kiel parto
al la produktokostoj. Kaj oni kalkulas individuajn pensiajn
monrimedojn akumulitajn laŭ tiuj impostoj, kiujn devige pagas ne la
salajruloj mem, sed iliaj labordonantoj. Do, kvankam pagas la
mastroj, tio estas imposto de la laboruloj nur. Situacio pri
salajruloj, kiuj atingis 60 jarojn estas jena : ili rajtas labori,
kaj iliaj individuaj pensiaj fondusoj samtempe kreskas pro tiu
pensia imposto, sed ricevi laboron por pli aĝaj personoj estas
malfacile : oni pli volonte dungas junulojn, kaj al homo pli aĝa ol
45-50 jaroj kutime pagas pro la sama laboro malpli ol por junulo.
Kaj pro malfacileco ricevi laboron ĝenerale, la maljunuloj ja
konsentas al tiaj malfavoraj laborkontraktoj.
Politikistoj, sindikatoj kaj SAT
Jakvo : Mi pensas ke ni vidas ĉi tie bonan ekzemplon kiel nun (aŭ eble
ĉiam) laboras politiko (partipolitiko). Ekaperas problemo kaj oni (la
politikistoj) devas solvi la problemon dum la periodo de la mandato por
havi iom da espero esti reelektita. Montriĝis iu momento ke troas
laboristoj kaj por la entreprenoj ke la salajra ŝarĝo de la maljunuloj
tro altas kaj oni prenis decidon forigi el la laborista vicaro la
oldulojn de pli ol 50 jaroj. Evidente ludis en ĝi ankaŭ gravan rolon la
avantaĝoj de malaltaj salajroj en Orient-Eŭropo kie iom post iom
malaperis la Stalinisma sistemo (mi ne faras nun diskuto ĉu
bone/malbone) kaj certe la bagatelaj salajroj sen kondiĉoj en la tria
mondo kie multaj avantaĝoj prezentiĝis. Plia paŝo same erara, kiun la
politikistoj kun la fermita penso faris kaj faras, estas malpermesi
enmigradon, ĉar la lando estas plena, ĉu ne ? Nun iuj ilumiĝintaj
politikistoj komencas kompreni ke ĝuste la enmigrantoj estos la garantio
por la sociala sistemo de Belgio, sistemo kiu certe ne estas malbona sed
kiun oni nun, kun ĉiuj fortoj, klopodas subfosi, malkonstrui. Sen la
enmigrantoj Belgio eĉ ne plu havos socialan sistemon kiu restas pagebla
post 2020.
Por plimalaltigi la ciferojn pri senlaboreco, la politikistoj en Eŭropo
komencis krei trukojn kiuj malpliigis la ciferojn. Oni komencis doni
novajn nomojn al maljunaj senlaboruloj. Oni nomis ilin fru-emeritoj, aŭ
kiel en Belgio « salajro-pensiuloj » aŭ « ponto-salajruloj ». La rezulto
ĉiam estas la sama : oni maldungas homojn tro kostajn.
Por malhavi la maljunajn laboristojn oni devigis la entreprenojn pagi
malgrandan rekompencon kiu plialtigas la senlabormonon, sed fine pere de
trukoj en librotenado la ŝtato pagas la plenan fakturon kaj la avantaĝo
estas plene por la entreprenoj kiuj facile povis forigi la tro kostan
maljunulon, aŭ kiel faris siatempe Renault (aŭtoindustrio) translokigi
tutan fabrikon kaj pagigi al la ŝtato (ni, do) la fakturon.
Nun montriĝas ke la malaperigo de maljunaj laborfortoj ne estas decido
tiel elstara, sed ne gravas ĉar la politikistoj de hodiaŭ volonte
montrofingras al la antaŭa politika kliko kiu nur eraris kaj zorgas ke
la nunaj spertuloj (ili, do) devas purigi la rubon.
Sindikatoj, ege bedaŭrinde ne ludis saĝan rolon en la tuto. Pro la fakto
ke sindikatoj protektas nur propran tribon ili eĉ ne faras la penon
pensi ekster la limigo de la propra konstruo. Ili, kaj mi timas en tuta
Okcidenta Eŭropo, tro facile akeptis fruemeritiĝon en ĉiuj formoj kun la
ideo ke estas pli bone havi duonan ovon ol malplenan ovoŝelon ! Neniu
sindikato havas la kuraĝon postuli la tutan ovon kaj ĉiuj kontentas kun
parteto de ĝi, ege bedaŭrinde. Evidente por fari tion la sindikatoj
devas havi la subtenon de la laboristoj, kaj eble (laŭ mia ideo plene)
tie troviĝas la problemo. Se laboristo ne mem rekte estas atakita en
propra monujo li ege malfacile montras solidarecon. Jes flirtigi flagon
de la preferata koloro dum manifestacio ne estas problemo por ke oni
povu diri poste : mi estis sur televido, oni filmis min dum manifestacio,
jes la granda kun 200 000 manifestaciantoj. (En ekzemple lando kiel
Belgio giganta nombro laŭ organizantoj sed procente en komparo kun la
kvanto da salajruloj vera bagatelo evidente.) Solidareco estas pli ol
manifestacii. Solidareco signifas diskutojn por ke oni konsciu pri la
veraj problemoj kaj preni decidojn kiuj vere helpas al la suferantoj.
Nun dum la jam tro longe daŭra diskuto ĉu SAT devas maldungi sian
dungiton, mi denove konfrontiĝis kun la manko de solidareco kun nia
kamarado. Oni sendas al mi leterojn por ke mi apliku la kapitalisman
trukon tiel malŝarĝi SAT de la salajro de nia kamarado. Kiam mi diras ke
laŭ laboretiko ĉiu persono devas havi la rajton labori tiel longe kiel
li mem preferas, kelkaj vere akre reagis. Ŝajne la individuan rajton
multaj ne konsideras parton de homa rajto. Nek la ŝtato, nek sindikato,
nek entrepreno decidu pri la rajto al laboro sed la laboristo mem.
Evidente oni povas fari interkonsentojn, sed interkonsentoj en kiuj ĉiuj
partoprenantoj sentas sin komfortaj. Ĉu mi estas revulo ? Absolute ne,
tio, kion mi diras, estas laŭ mi ne nur klasbatalo sed ankaŭ batalo por
homaj rajtoj. Egalaj rajtoj por ĉiuj nepre necesas.
Partoprenis la diskuton : Nikolao Gudskov, Petro Levi, Tereza Sabatier,
Rikardo Schneller, Jakvo Schram.
El Sennaciulo, februaro 2007