sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita dimanĉon la 23an de oktobro 2022 . ĝis nun estas 1352 tekstoj










Abilio Ribeiro : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (1/2)


Afiŝo ilustranta la proklamadon de la Respubliko


Oni ne eraras dirante ke la movado pure laborista, en
Portugalio, komenciĝis en 1910. Ĝis tiam, la "Portugala
Respublikana Partio" estis la bastiono kiu sintezis la tujajn
aspirojn de preskaŭ tuta la laboristaro, grandparte al ĝi
aliĝinta. Ties programo, pli radikala ol tiu de kelkaj el la
alilandaj socialdemokrataj Partioj, estis vere antaŭenema,
oni preskaŭ povas diri, revoluciema. En ĝi estis la 8-hora
labortago, protektado al virinoj kaj neplenaĝuloj dum laborado, kaj, precipe, profunda reformo de la eduk- kaj instru-
sistemoj, celante la forigon de la grandampleksa analfabeteco [1], donante tiel, al la popolo, la eblon konatiĝi kun
ĉiuj aferoj ĝin interesantaj.


La paroladistoj, per flamaj paroladoj, promesis ĉion
bonan por la proletaro. Kelkfoje oni kredus ke ne respublikano sed anarkiisto paroladis al la popolamasoj. La
ribeloj, strikoj, revoluciaj agadoj kaj eĉ la detruado per
bomboj estis konsilataj ĉiumomente, ĉu parole ĉu skribe.
La nuna respublika prezidanto, la plej vigla el la tiamaj
propagandistoj, oratoro kies paroladoj kapablis ensorĉigi
la aŭdantajn popolamasojn, diris ke "...monstra strikego
kaj duondekduo da fabrikoj kiuj disflugus aeren, estus efika
rimedo..." kontraŭ la kapitalista ekspluatado, kaj ke "...la
estonta respubliko jam havus palajn reflektojn de anarkio..."
La kapitalista, aŭtoritata kaj religia ekspluatadoj estis tiel
akrege kritikataj, la ŝtataj skandaloj estis tiel klare montrataj al la Popolo, ke ĉi-tiu iluziiĝis kaj firme kredis ke la
respublikanoj estis ĝiaj plej bonaj defendantoj.


Tio malebligis la malvolviĝon de pure proletara movado,
kapablanta senmaskigi ĉiujn friponojn apartenantajn al iu
ajn politika partio. Do, nur post la stariĝo de la respubliko (5. 10. 1910), la laboristaro, konstatinte la suferitan
trompon, seniluziiĝis kaj ekkomprenis ke ĝiaj rajtoj estas
respektataj nur se ĝi trudas tiun respekton.


La luktsistemo kiu pli disvastiĝis estis la laŭsindikata.
En 1908a aperis en la laboristaj malmultaj gazetoj la unuaj
artikoloj pri sindikatismo, kiu estis varme defendata de
agemaj revolucianoj, kiel la plej bona klasbatala organizaĵo.
Tiam, la socialistoj direktis preskaŭ ĉiujn klasasociojn kaj
la "Laboristan Federacion", tiaman centran organizaĵon.


Stariĝis la "Ekzekutiva Komitato Por la Unua Sindikata
Kongreso", kiu efektiviĝis en 1909. Aperis ĉiutaga sindikatista gazeto "A Greve" (La Striko), kiu baldaŭ malaperis. La rolo de centra organizaĵo estis ludata de la
"Ekzekutiva Komitato Por la Dua Sindikata Kongreso" kiu
anstataŭis la "Laboristan Federacion" kaj penis pligrandigi
la sindikatan organizaĵaron, sukcesinte starigi, en Lisbono
kaj en kelkaj aliaj urboj "klasasocian Unuiĝon" ; ankaŭ ĝi
publikigis ĉiusemajnan sindikatistan gazeton "0 Sindicalista"
(La Sindikatisto) kies vivo estis sufiĉe longa kaj tre influis
la proletaron, venigante en la sindikatojn multajn el la de
la respublikanoj seniluziigitajn laboristojn.


En 1911 fondiĝis la "Casa Sindical" (Sindikata Domo),
kie preskaŭ ĉiuj laboristaj sindikatoj havis sian sidejon.
En Januaro 1912 okazis la unua manifestado per kiu
la ribelema spirito de la laboristaro evidentiĝis. Pro konflikto estiĝinta inter la laboristoj kaj distriktestro de E’vora
(suda urbo), okazis solidareca ĝenerala striko en Lisbono
kaj en aliaj centraj kaj sudaj landurboj. Tiu-ĉi impona
demonstrado estas la movado en kiu, ĝis hodiaŭ, la portugala popolo vidigis la plej rimarkindan interkonsenton.
Laboristoj, ĉefe la batalgvidantoj, estis amase arestataj kaj
dum kelkaj monatoj konservataj en militŝipoj ; la organizaĵoj
estis atakataj kaj fermataj.


Dum proksimume unu jaro, la sindikatoj restis kvazaŭ
mortintaj. En 1913, la "Sindikata Domo", restarigita, refoje
proklamis ĝeneralan strikon por evidentigi sian rezistspiriton kaj protesti kontraŭ la antaŭaj persekutoj. Kiel la unua,
ĉi-tiu striko finiĝis per fermo de la "Sindikata Domo", detruado de ĉio ekzistanta en la organizaĵoj kaj amasa arestado
de laboristoj.


Evidentiĝis la anarkiisma ideo, kiel gvidilo de ĉi-tiuj
gravaj ribeloj.


Poste kelkaj monatoj, ekreaperis, dise, en diversaj urblokoj, la sindikatoj detruitaj de la respublikanoj, antaŭaj
defendantoj de la laboristaro. Same okazis rilate la gazeton "La Sindikatisto", kies publikigo estis ĉesigita pro la
persekutoj.


En 1914, la Unua Nacia Laborista Kongreso starigis la
"Nacian Laboristan Unuiĝon" (N.L. U.), kies unuaj gvidantoj
apartenis al la socialista partio, ĉar la sindikatistoj estis la
malplimulto.


Tamen, la sindikatisma ideo konstante ĝajnis adeptojn
(plejparte anarkiistojn, kiuj decidis propagandi en la Sindikatoj), kio ebligis al la sindikatistoj baldaŭ tute preni sur
sin la gvidadon de la Sindikataro. En du sindikataj konferencoj, okazintaj en 1917 (unu en Porto kaj alia en Lisbono, partoprenitaj, respektive, de la nordaj kaj sudaj sindikatoj), oni rezoluciis ke la Laborista Sindikata Organizaĵo
estu vere klasbatala kaj alprenu la luktmetodon de senpera
agado. Tiam, la portugala organizaĵo iris sur la aŭtentikan
revolucian kampon.


La Dua Nacia Laborista Kongreso okazis en 1919 kaj
decidis ŝanĝi la strukturon de la Sindikata organizaĵo. La
„N. L. U." estis anstaŭata per la Ĝenerala Konfederacio de
la Laboro, (Ĝ. K. L.), hodiaŭ la plej potenca proletara
organizaĵo. Ties presorgano estas "A Batalha" (La Batalo),
ĉiutaga gazeto kiu ekaperis en Februaro 1919. Malgraŭ
ĉiuj persekutoj kontraŭ ĝi faritaj kaj farataj, ĝi daŭras alporti ĉien la ribeleman spiriton. Ĉar ĝi laŭte diris la
malnoblajn friponaĵojn, kiujn la "demokrataj" regantoj efektivigas ; ne malofte oni akuzas ties redaktistojn kaj la gvidantojn de la laboristaj organizaĵoj pri kontrakto kun la
monarkianoj por renversi la respublikon ! Tamen, se la
respubliko ankoraŭ regas, tion ĝi ŝuldas al la revoluciuloj,
kiuj ne hezitis, kiam en 1919 la monarkianoj okazigis
revolucion, preni pafilon kaj kontraŭbatali la malantaŭenemulojn. Hodiaŭ ili pentas la uzitan penon, ĉar la rekompenco estas . . . ofta aresto.


En Oktobro 1922, okazis la Tria Nacia Laborista Kongreso. En ĝi regis konfuzo kaj malkonsento, ĉar, interalie,
temis pri aliĝo de la Ĝ. K. L. al iu Internacio. La du idefluoj :
ŝtatista (komunista partio) kaj kontraŭŝtatista (anarki-sindikatista) vigle evidentiĝis tie. Kompreneble, la unua defendis
la aliĝon al Moskva Internacio, kaj la dua al neniu el la
tiam ekzistantaj Internacioj (Amsterdama kaj Moskva), aprobante la principojn defenditajn en konferenco, okazinta en
Berlino por la kreo de nova Internacio akordiĝanta kun la
liberemaj principoj sekvataj de la portugalia organizaĵo.


Ĉar la granda plimulto da kongresanoj konsistis el
anarki-sindikatistoj, oni decidis atendi la fondiĝon de la
nomita nova Internacio kaj poste definitive solvi tiun aferon.


La definitiva rezulto ne ankoraŭ estas konata, sed oni jam
povas diri ke la aliĝo estos al Berlina Internacio. El la
jam voĉdonintaj sindikatoj, ĉirkaŭ 150 voĉdonis por Berlino kaj nur 10 por Moskvo.


Bedaŭrinde, anstataŭ serena kaj lojala diskutado pri tiu
kaj aliaj temoj, kiuj ege influas la proletajn interesojn, oni
nur konstatas, je flanko de kelkiuj, sektemon kaj reciprokan
insultadon. La principoj, kelkfoje, estas metataj flanken,
kaj de kelkaj sin nomantaj revoluciuloj nur estas atentataj
la personaj pasiaĉoj. Tio kompreneble ridigas la kapitalistojn ...


Sendube, tio estas konsekvenco de la nuntempa plej
disvastigita krizo, nome, karaktera krizo. (Daŭrigota)


Lisbono, Aŭgusto 1923


Abilio Ribeiro (1504)


El Sennacieca Revuo, oktobro 1923, p13-14


[1Rilatas al personoj ne scipovantaj nek skribi nek legi.

Sama rubriko :


puce Mesaĝo de Koreaj amaskomunikilaj laboristoj

puce HORI Yasuo : Kontraŭbatalu, japanaj laboristoj (artikolo)

puce Alvoko al internacia solidareco kun la laboristoj de okupitaj fabrikoj en Venezuelo

puce Tahira Masako : Pri la situacio de laboristoj en funebra kompanio en Japanio (artikolo)

puce Abilio Ribeiro : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (1/2)

puce Abilio Ribeiro, S. A.T.-ano 1504a. : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (2/2)

puce EM. J. Nicolaŭ : El Rumanujo. (1913)

puce Interna regularo priskribanta la laborkondiĉojn de la oficejaj dungitoj en Francio en la jajro 1830

puce Jakvo Ŝram : Senlaboreco kaj malriĉeco (artikolo)

puce  Malebligu la fermon de IMPA – fabriko mastrumata de laboristoj

puce La laboro de la pli aĝaj salajruloj (el interreta SAT-diskuto)

puce Marks kaj Engels pri la laboro (citaĵotradukoj)

puce El Usono (1913)

puce Splita SAT-ano : El Jugoslavio (1923)

::: Ĉiuj :::



Supren