Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 02an de aŭgusto
puce La 04an de aŭgusto
puce La 05an de aŭgusto
puce La 10an de aŭgusto
puce La 12an de aŭgusto
puce La 15an de aŭgusto
puce La 16an de aŭgusto
puce La 17an de aŭgusto
puce La 21an de aŭgusto
puce La 26an de aŭgusto
puce Viajn mesaĝojn al lernantoj

La 17an de aŭgusto

Hodiaŭ estas la lasta tago por mi kaj mia edzino tranokti en tiu ĉi domo. Ni venis ĉi tien en 1975, do mi vivis en tiu ĉi domo 36 jaroj. Feliĉe mia najbaro aĉetis kaj uzos ĝin. Tiu familio konsistas el gepatroj iom pli maljunaj ol ni, iliaj filo kaj bofilino kaj iliaj du nepinoj. Ilia domo ne estas tiel granda, tial tiuj gepatroj eble uzos tiun ĉi domon. Ili volas uzi ankaŭ kelkajn meblojn, kaj tio ĝojigas min, ĉar ni ne bezonas forĵeti tiujn kiel rubaĵojn. Posttagmeze mi purigis tiujn meblojn kun granda zorgo, alparolante al ili : “Koran dankon pro via longjara servo al ni. Mi volas, ke vi plu servu por mia najbaro”. Mi eĉ iom larmis.

Du plantoj fariĝis ŝatataj

Post la katastrofo oni ekhavis intereson pri du plantoj. Unu estas momerdiko (en la japana, nigauri, maldolĉa kukumo), kiun vi vidas supre en la foto.
La granda cunamo detruis nukleajn centralojn (ne nur tiujn en Fukuŝima, sed damaĝetis ankaŭ aliajn), tial mankas elektro. La registaro instrukciis al la industria mondo, ke ĉiuj kompanioj ŝparu elektron je 15%. Se kompanioj ne povas plenumi tiun postulon, ili devas pagi punmonon. Ordinaraj familioj ne devas obei tiun instrukcion, sed ĉiuj havas konscion pri elektro-ŝparado.
Japana somero estas netolereble varma. Kiamaniere oni povas vivi en tia somero, ne uzante aŭ malmulte uzante klimatizilon ? Tiam helpas tiu planto. Vidu, ĝi kovras la fenestron kiel verda kurteno. Samtempe ĝi donas al ni kukumojn. Tiamaniere sen klimatizilo, oni povas malvarmigi ĉambrojn. Ankaŭ tiu najbaro vartas momerdikojn, kaj antaŭhieraŭ la edzino donis al ni kelkajn kukumojn. Eble en la venonta jaro la fenestroj de tiu ĉi domo estos kovritaj per tiuj volvotiĝaj plantoj.

La alia estas sunfloro. Kian efikon ĝi havas ? Ĉu ili malvarmigas la klimaton ? Tute ne. Ĉu ili kuraĝigas nin ? Eble jes, sed ne temas pri tio. Ili ensuĉas radioaktivaĵojn. La ĵurnalo Mainiĉi jene raportis la 8an de aŭgusto :

En marto 10 junaj komercistoj en la urbo Fukuŝima iniciatis projekton “Nutrogepatroj de sunfloroj de Fukuŝima”. Ili sendas semojn de sunfloroj al nutrogepatroj en la tuta Japanio, kiuj plantas kaj rikoltos semojn, kaj en la venonta jaro tiujn oni semos en Fukuŝima. Ili sendis anoncon pri tiu projekto al ĵurnaloj, kaj tuj venis multaj kandidatoj pri nutrogepatroj.
Ekspedlaboron ili petis de la laborejo de handikapuloj, tial tiuj havis laboron kaj monon pro tio. Kiam oni rikoltos semojn de sunfloroj, oni povos sendi tiujn per poŝto al Fukuŝima, sed la prizorgantoj volas, ke ili venu al Fukuŝima, kunportante la semojn, por interamikiĝi kun lokaj homoj. Semoj jam vojaĝis al 13000 nutrogepatroj kaj bele floras sunfloroj.
Beligisto s-ro Onĵooĵi, 46-jara, en la gubernio Kanagaŭa, petis de siaj 50 klientoj la semadon. Li diras : “Kiam mi pripensis, kion mi povos fari por la suferantoj, Mi sciis tiun projekton. Mi tuj kandidatiĝis. Ĉiun tagon mi vidas sunflorojn kreski, pensante pri fukuŝima-anoj, kaj tio kuraĝigas min”.
La prizorganto planas fari grandegan labirinton per tiuj sunfloroj kaj volas, ke geknaboj de Fukuŝima, kiuj nun ne povas ludi ekstere, ĝuu ĝin. Vi povas vidi la projekton en http://www.sunflower-fukushima.com.

Tamen la problemo okazos poste. Ja, sunfloroj ensuĉas radioaktivaĵojn, sed radioaktiveco neniam malaperos. Kien oni forĵetos la velkintajn sunflorojn plenajn de radioaktiveco ? La ĵurnalo ne raportis tion.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio