|
serĉado :
|

Hans-Georg Kaiser
Ordono ankoraŭ estas ordono
(dialogo inter junulo kaj oldulo)
"Vi vivas damne bone, ĉu ?"
"Pravas, MI vivas bone, jes."
"Vi voras manĝon, ĝis vi krevas, ĉu ?"
"Kial ne ?"
"Vi voras vian salajron."
"Bedaŭrinde jes."
"Vi vorus vin mem ?"
"Se foje ne alie eblus."
"Vi ne amas viajn najbarojn."
"Mi ne estas kristano."
"Solidareco estas por vi merdo, ĉu ?"
"Kompreneble !"
"Kaj tiuj, kiuj venos post vi ?"
"Dio mia ! Tion vi MIN demandas ?!"
"Kaj socia justeco ?"
"Kio tio estas, nova truko de la ruĝuloj ?"
"Kaj, ke vi vivas nur unufoje,
kiel homo aŭ kiel bestaĉo ?"
"Tio estas afero mia, notu tion, flavbekulo !"
"Ĉu vi suicidus ?"
"Neniam !"
"Ĉu vi murdus iun ?!!"
"Dependas de la situacio."
"Kiel soldato ?"
"Nun vere leku min, ordono ankoraŭ estas ordono !"
PS : Tiun dialogon mi verkis, kiam mi ankoraŭ ne estis esperantisto, do antaŭ tre longa tempo, kiam mi estis junulo. Sed mi pensas, ke la poemo plu estas aktuala. Homoj, kiuj fidas pri nenio. kaj kiuj akceptas ĉiun krimon sen kontraŭago, ankoraŭ nun estas la granda silenta plimulto. (HGK)
Sama rubriko :
Buntaj teleroj
Reichsbahn-bluso
Alia ol nun
DADA VIVAS
Kapricaj koloroj
LE DRAME DE MARILYN (el la vualtitaj gazetoj)
Pafbudo por hejme
Babilejaj sirenoj - Spuroj en la sablo - En songo nur ?
Mian dankon al la neniofarulo
Kial azeno ne povas esti stulta, sed homoj tamen
Dekutimigo de la lekado de tranĉiloj
Ĉu tro malfrue ?
Ordono estas ankoraŭ ordono
Tombejaj anĝeloj