sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Pluvpoemoj

tradukoj kaj originaloj (Zamenhof, Kurzens, Hille, Kaiser)



L. L. Zamenhof

Pluvo

Pluvas kaj pluvas kaj pluvas
Senĉese, senfine, senhalte,
El ĉiel’ al la ter’, el ĉiel’ al la ter’
Are gutoj frapiĝas resalte.

Tra la sonoj de l’ pluvo al mia orelo
Murmurado penetras mistera,
Mi revante aŭskultas, mi volus kompreni,
Kion diras la voĉo aera.

Kvazaŭ ia sopir’ en la voĉo kaŝiĝas
Kaj aŭdiĝas en ĝi rememoro...
Kaj per sento plej stranga, malĝoja kaj ĝoja,
En mi batas konfuze la koro.

Ĉu la nuboj pasintaj, jam ofte viditaj,
Rememore en mi reviviĝis,
Aŭ mi revas pri l’ sun’, kiu baldaŭ aperos
Kvankam ĝi en la nuboj kaŝiĝis ?
 

Mi ne volas esplori la senton misteran,
Mi nur revas, mi ĝuas, mi spiras ;
Ion freŝan mi sentas, la freŝo min logas,
Al la freŝo la koro min tiras.



Nikolao Kurzens
(1910-1958)

Aŭtuna elegio

Hieraŭ pluvis, kaj hodiaŭ pluvas
kaj morgaŭ same, lace glitos gutoj ;
kaj same, lace iros la minutoj
de mia viv’, sencela kaj enua.

Ja ĉiu tag’ forlavas rabe ion !
Ja ĉiu nokto portas ion for !
Kaj de l’ pasinto restas nur memor’ !
Ja por l’ estonto havas mi nenion !
Ne fendas plu ĉielon fulma glavo,
ne tremas tondre plu la firmamento :

Ĉe la anguloj ploras ftiza vento,
kaj pluvas, pluvas, pluvas – tag’ post tago. 
Kaj ĉiu tag’ forlavas rabe ion,
kaj ĉiu nokto portas ion for ;
kaj de l’ pasinto restas nur memor’
kaj por l’ estonto havas mi nenion...

                           (1934)


Peter Hille
Pluvogutoj

Varma granda pluvgutar’
Solvas sin el noktmalklar’,
Varma granda pluvgutar’.

En la nokt’ ekhelas bril’,
Dummomenta fulmjubil’,
Fantomeca maltrankvil’.

Jen, el fulmo iĝis lum’,
Nokta bril’ dum okulum’,
Jen, el fulmo iĝis lum’.

Kante helas la sufer’,
Brilas kiel kolier’.
Lumas en la kant’ sufer’.

Jen en nokto brilas ĝi,
Kun spirita energi’,
En silento jen por ni.

Varma granda kantgutar’
Solvas sin nun de amar’.
Varma granda kantgutar’.


tradukis Hans-Georg Kaiser



Hans-Georg Kaiser
PLUVOMBRELO ESPERANTO

E
S
P
E
R
A
N
T
O
ESPO
ESPERO
ESPERANTO
*ESPERANTO*
**ESPERANTO**
**ESPERANTO**
**ESPERANTO**
**ESPERANTO**
**ESPERANTO**
**ESPERANTO**
**ESPERANTO**
**ESPERANTO**
**ESPERANTO**
**ESPERANTO**
**ESPERANTO**
**ESPERANTO**
**ESPERANTO**
**ESPERANTO**
*ESPERANTO*
*ESPERO*
*ESPO*
*EO*
*E*

*


Hans-Georg Kaiser

Ĉu pluvos ?

 ?
 ?
 ?
 ???
 ?????
 ? ??????
 ??????????
 ??? ????????
 ????????????
 ???????????
 ?????????
 ???????
 ?????
 ????
 ???
 ?



Charles Bukowski
Palmfolioj en pluvo


Ĝuste noktomeze,
en Silvestro de la jaro
1973 en Los Anĝeleso
komencis pluvi sur la
palmfoliojn antaŭ
mia fenestro, ekhurlis la
hupado, la knalado de la
piroteknikaĵoj,
estis infera bruego.

Mi enlitiĝis jam
je la naŭa vespere,
forŝaltis la lumon
kaj tiris la litkovrilon
super min...
Ilia petolado, ilia
gajeco, ilia kriado,
iliaj paperĉapeloj,
iliaj aŭtoj, iliaj inoj,
iliaj amatoraj
drinkorgioj...

En la silvestra nokto
kaptas min ĉiam
horora sento. La vivo,
mi pensas, ja ne estas
deŝirkalendaro.

Nun ĉesis
la hupado.
Neniuj
artfajraĵoj plu,
neniu tondrado. Post kvin
minutoj ĉio finiĝis.
Ĉio, kion mi aŭdas,
estas la pluvo sur la
palmfoliojn, kaj mi diras
al mi : Mi neniam komprenis
la homojn, sed mi sukcesas
vivi kun ili.

tradukis Hans-Georg Kaiser


Kaiser
Pluvokanto

Jen pluvas kaj pluvas
sur ĉion de l’ val’.
Ni sidas tre seke
gasteje en hal’.

Ja pluvas kaj pluvas,
malsekas la voj’.
Ni sidas fenestre
kaj ridas pro ĝoj’.

Plu pluvas, plu pluvas,
pluvegas eĉ sen fin’.
Kaj se ĝi ne finiĝos,
ni plu ripozos nin.



Kaiser
Pluvpoemo


Pluvas kaj pluvas kaj pluvas, 
sed mi iras kaj iras kaj iras
kaj ignoras kaj ignoras kaj ignoras,
ke pluvas kaj pluvas kaj pluvas.
 

 



Sama rubriko :


puce 5241 : Por unueco !

puce Matkowski : Al niaj malamikoj !

puce Miĥalski : La espero

puce Izgur : Mi estas

puce Asensi : Andaluzia Ciganino

puce H. Dresen : Ne cedu

puce Rìos : Tiu ĉi nokto...

puce Ríos : El malproksime

puce Doumegnon : Tamtamo

puce Ternavski : Al kiu vi povas prezenti pretendon ?

puce Pluvpoemoj

puce Kretinsky : Kiel ekspliki ?

puce Valano : Havena nokto

puce Auld : Koŝmaro

::: Ĉiuj :::



Supren