sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Ríos : El malproksime

prozpoemo




Ríos
El malproksime

(prozpoemo)

Mi ne havas bluajn okulojn...
neĝan haŭton...
sed brunan haŭton
kaj samkolorajn okulojn...
sed ne gravas ; kara mia,
ne gravas miaj okuloj ;
ili estu kaf-koloraj
ili eble devas esti tiel,
ĉar ili ĉiam trarigardis
la brunajn montojn
serĉante vin...
do ; ne gravu por vi...

la koloro de miaj okuloj...

sed gravu por vi tio kion ili vidas :
Vin... kara mia...

Mi ne havas neĝan haŭton,
mi estas brunhaŭta,
sed vidu la koloron de mia animo,
ĝi ne estas tiel bruna...

Eble...

mi ne havas kristalan rideton...

sed...

mi ridetos pro kaj por vi...
Ni kuniĝos feliĉaj,
blanka kaj bruna haŭtoj,
bluaj kaj kafkoloraj okuloj,
nia kuna rideto forigos la solecon.

El pado dum nokto...
amato ; mi alvenos en revoj,
mi amos vin, mi restos ĉe vi.
karulo el mia koro ;
amato suno ; mi revas...
plenumi tiun sonĝon,
pri tio atingi vin...
baldaŭ, en sonĝo,
dezirema kaj sopira...

Suprenrigardante,
kuŝante sur mia lito mi ridetas...
kaj imagas belan revon...
mense mi vidas viajn bluajn okulojn,
vian belan rideton,
vian blankan haŭton...


Aŭtorino : Martha Carmona Ríos.
Por Suno 15/12/2012.


Sama rubriko :


puce 5241 : Por unueco !

puce Matkowski : Al niaj malamikoj !

puce Miĥalski : La espero

puce Izgur : Mi estas

puce Asensi : Andaluzia Ciganino

puce H. Dresen : Ne cedu

puce Rìos : Tiu ĉi nokto...

puce Ríos : El malproksime

puce Doumegnon : Tamtamo

puce Ternavski : Al kiu vi povas prezenti pretendon ?

puce Pluvpoemoj

puce Kretinsky : Kiel ekspliki ?

puce Valano : Havena nokto

puce Auld : Koŝmaro

::: Ĉiuj :::



Supren