sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Tombejaj anĝeloj

prozpoemo




Hans-Georg Kaiser
Tombejaj anĝeloj

Ŝtona anĝeloparo
sur la urba tombejo en Altenburg.
Unu vango de la dekstra anĝelo,
preskaŭ la tuta mentono kaj nazduono
estas misformitaj ĝis nerekonebleco.

Ĉar duono de lia buŝo ankoraŭ
ridetas kaj la bele formitaj okuloj
estas nedetruitaj, li rigardas tiel,
kvazaŭ li volus diri al ni :
Ili disŝiris vangon de mi,
sed la bonecon en mi, la anĝelon en mi,
tiun ili ne povis disŝiri !

Tiu vetere detruata anĝelo, kiu aspektas,
kvazaŭ trafis lin grenado,
ĉirkaŭbrakas kun siaj fortaj brakoj
gardante la alian anĝelon.
Li premas disŝiritan vangon je ties kolo
kaj afable rigardas min dum tio
kun preskaŭ nekomprenebla optimismo,
kvazaŭ li volus diri : Rigardu do al mi,
vi, mortotima homo, ankoraŭ en mia disfalo
mi defendas lin, tiun anĝelon, kiu estas mia frato !

La alia, la ĉirkaŭbrakata anĝelo,
tenas sian plumpiĝintan dekstran manon
antaŭ la ventro kaj rigardas kun optimismaj okuloj en la sunon.


el la jaro 1987


Sama rubriko :


puce Buntaj teleroj

puce Reichsbahn-bluso

puce Alia ol nun

puce DADA VIVAS

puce Kapricaj koloroj

puce LE DRAME DE MARILYN (el la vualtitaj gazetoj)

puce  Pafbudo por hejme

puce  Babilejaj sirenoj - Spuroj en la sablo - En songo nur ?

puce Mian dankon al la neniofarulo

puce Kial azeno ne povas esti stulta, sed homoj tamen

puce Dekutimigo de la lekado de tranĉiloj

puce Ĉu tro malfrue ?

puce Ordono estas ankoraŭ ordono

puce Tombejaj anĝeloj

::: Ĉiuj :::



Supren