sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Ĉu tro malfrue ?

prozpoemo




Hans-Georg Kaiser
Ĉu tro malfrue ?

Kaj tiam iam venos subite la momento,
kiam ni staros antaŭ ni mem.
Ni rigardos nin por momento sen iluzioj,
sen la kutimaj "etaj" mensogoj,
kiuj laŭdire necesas
por povi vivi.

Kvazaŭ turniĝinte
al la spegulo de l’ vero
ni demandos nin subite :
Kion mi faris por mi ?
Kion mi faris por aliaj ?
Ĉu mi devas honti ?
Ĉu mi estas superflua ?
Ĉu mi estas malica ?
Ĉu mi povas esti
kontenta pri mi ?

Kaj se ni tiam devos respondi,
ke ni nur transvivis,
ke ni nur eluzis aliajn,
ke ni estas ridindaj cinikuloj,
kiuj malamas la homojn,
ke ni ĉiam estis solaj,
kaj ke ni tute ne scias,
por kio ni vivas,
ĉar ni estas
tute sen espero,
jen ni evidente
fuŝis nian vivon,
kiu pro hazardo
kaj kosmaj kaŭzoj
estas donita al ni.

Jen fariĝas tempo
ŝanĝi tion, unue
kaj tre decide
per la ŝanĝo
de la pensdirekto...

Jen ni grimpu do
al la alia flanko
de la barikado.

Tio ne estas afero
de nia aĝo, tute ne.
Dum vi ankoraŭ vivas,
estas neniam tro malfrue
povi fari la ĝustan.

La homoj sur la alia flanko,
tiuj, kiuj ankoraŭ havas la senton,
ke tia ŝanĝo eblas, jam atendas vin.


Sama rubriko :


puce Buntaj teleroj

puce Reichsbahn-bluso

puce Alia ol nun

puce DADA VIVAS

puce Kapricaj koloroj

puce LE DRAME DE MARILYN (el la vualtitaj gazetoj)

puce  Pafbudo por hejme

puce  Babilejaj sirenoj - Spuroj en la sablo - En songo nur ?

puce Mian dankon al la neniofarulo

puce Kial azeno ne povas esti stulta, sed homoj tamen

puce Dekutimigo de la lekado de tranĉiloj

puce Ĉu tro malfrue ?

puce Ordono estas ankoraŭ ordono

puce Tombejaj anĝeloj

::: Ĉiuj :::



Supren