sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Mian dankon al la neniofarulo

prozpoemo




Hans-Georg Kaiser
Mian dankon al la neniofarulo

Dankon, neniofarulo !
Dankon pro tio, ke vi faras nenion por ni.

Dankon, ke vi ĉiam nur prenas kaj neniam redonas ion. Precipe pro tiu grandioza instruo mian specialan dankon.

Kiu faras nenion por aliaj, tiu ankaŭ neniam povas erari pri io.

Ne erari, tio validas kiel saĝa, sekve vi pli saĝas ol mi.

Ĉar vi neniam redonas ion, vi ofendas neniun kaj agas saĝe. Dankon por tiu grandioza instruo, neniofarulo.

Tiel vi povas certi, ke ĉiuj aliaj neniofaruloj aplaŭdas al vi. Ja eĉ tiuj, kiuj mem multe laboras, aplaŭdas al vi, por havi tiel sian pacon pri vi. Neimageble, ĉu ?

Dankon do al vi, neniofarulo, ke vi faras nenion por ni. Pardonu, ke mi por ni ion faras. Tio estas stulta, mi ja scias.

Tial mi ankaŭ ne povas esti tiel perfekta kiel vi.

Tion mi ankoraŭ devos lerni : fari nenion plu por la aliaj kaj nur preni, preni, kaj ankoraŭfoje preni, aplaŭdate de la neniofaruloj. Tio estas ege ruza de vi.

Mi ja scias, nur se mi faros nenion plu por ni, tiel kiel vi –ruzulo kaj neniofarulo – mi finfine trovos la aplaŭdon de ĉiuj tiuj, kiuj faras nenion por ni.

Ĉu mi iam atingos tiun saĝon ? Ĉu mi atingos tiun celon ? Ĉu mi iam estos tiel senerara kiel vi ?

Mi ne scias... Ankoraŭ mi dubas. Ankoraŭ mi hezitas...

Plej bone estos, se mi komencos per tio, ke mi faros nenion plu por vi, ke mi de nun fajfos pri vi, ke mi ignoros vin tiel, kiel mi ignoras la ŝildojn en la reklamŝildarbaro de la impertinentuloj.



Sama rubriko :


puce Buntaj teleroj

puce Reichsbahn-bluso

puce Alia ol nun

puce DADA VIVAS

puce Kapricaj koloroj

puce LE DRAME DE MARILYN (el la vualtitaj gazetoj)

puce  Pafbudo por hejme

puce  Babilejaj sirenoj - Spuroj en la sablo - En songo nur ?

puce Mian dankon al la neniofarulo

puce Kial azeno ne povas esti stulta, sed homoj tamen

puce Dekutimigo de la lekado de tranĉiloj

puce Ĉu tro malfrue ?

puce Ordono estas ankoraŭ ordono

puce Tombejaj anĝeloj

::: Ĉiuj :::



Supren