Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 2an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2915 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Babilejaj sirenoj - Spuroj en la sablo - En songo nur ?
puce  Morta birdo
puce  Pafbudo por hejme
puce  Principo espero
puce Alia ol nun
puce Buntaj teleroj
puce DADA VIVAS
puce Dekutimigo de la lekado de tranĉiloj
puce Donkiĥoto en labirinto
puce Kapricaj koloroj
puce Kial azeno ne povas esti stulta, sed homoj tamen
puce Kial la najtingalo kantas por mi kaj ne por vi ?
puce La sonĝo
puce Lasu danci la derviŝon en vi

LE DRAME DE MARILYN (el la vualtitaj gazetoj)

prozpoemo - artikolo - citaĵoj

Hans-Georg Kaiser
LE DRAME DE MARILYN

(el la vualitaj gazetoj)

La steloj en la ĉielo ne estas gravaj en la stelomilito. La stelo de Betlehemo ne estas orumita filmstelulino. Estas multaj filmstelulinoj, sed estas nur unu Marilyn, diras la negocistoj.

La seksdiino, la granda usona akto 24 ne rajtas morti. Ŝi vivas plu en fotoj kaj leteroj kaj taglibroj kaj registaraj raportoj.

Oni honoras la grandan damon de la filmo kun precipaj poŝtmarkoj. Sao Tome esperas je dolaroj. Mortaj artistoj estas ofte la pli bona negoco.

Kaj tamen ŝi volis, ke ni amu ŝin.

Kiel ŝi estis en vero kaj private, la kultfiguro ? Vi estus surprizita. Banala ŝi estis ja en neniu kazo, aŭ ĉu eble tamen ?

Kaj ĉu vi ankoraŭ scias ? La amaventuro kun la adorata Kennedy. Happy birthday for president Kennedy !

Prezidantoj kaj malhelhaŭtaj brazilanoj preferas blondinojn. Kelkaj ŝatas ĝin varmega. Germana kritikisto trovis la filmon kriige komika...“

Naŭ pliaj poŝtmarkoj el Gambio. Kaj ne hezitu, ĉar tia kolekto je pli malfrua tempo NENIAM PLU riceveblos !

La lasta fototermino kun Bert Stern,
kaj tiam ŝi estis tridekjara fizike morta.
Ĉu pro tro da dormtablojdoj ?

Ĉu pro tro da Holivudo ?
Ĉu tial, ĉar oni tro ĉasis ĝin ?
Ĉu pro tro da Marilyn ?

Kaj ĉu savo estis ebla ?
Ŝi ja ne estus devinta akcepti la damnitan ludon,
sed ĉu ŝi vere komprenis tion ?
Mi pensas, ke jes, ŝi venis de tute sube.
Ŝi laboris antaŭ sia kariero en armilfabriko.

Multaj humiligis ŝin, ne nur la „kara“ prezidanto.
"Ŝi mortis en terura maniero, kiu ne estis suicido“,
skribis la biografo Donald Spoto.“

Oficistoj portis la kadavron de Marilyn Monroe
al jurmedicina instituto en Los-Anĝeleso.

Ĉu steloj estis en la ĉielo, kiam oni forportis ŝin ?

PS : Mi verkis tion longe antaŭ ol la malsupra artikolo aperis !

PSS : Kio min je ŝi mirigas, estas la sekva, unuamomente, se oni rigardas ŝin atenteme, ŝi aspektas efektive kiel kutima iom naiva ino. Sed, se oni rigardas la inojn, kiuj volas kopii ŝin, oni tuj rimarkas, ke ili ĉiuj aspektas kaj kondutas kiel plumpaj aĉaj falsaĵoj de la vera Marilyn. Marilyn ne kopieblas, kaj jam tio pruvas, ke ŝi efektive estis aŭtentika usona originalo. Por mi ŝi estas ino el la popolo, do tiel grandioza kiel la tuta usona popolo mem. Se ŝi ne estus estinta sukcesa en filmoj, ŝi eble estus estinta sukcesa folkpopidolo kun ukulelo. En tiu rolo ŝi ege pli plaĉus al mi ol en la malgajiga rolo kiel naiva filmblondulino. (HGK)


Stefan Stoŝ
Eterne blonda

Stelulino, seksidolo kaj solulino – antaŭ kvindek jaroj mortis Marilyn Monroe

Marilyn Monroe neniam ricevis Oskar-premion. Sed eĉ kvindek jarojn post ŝia morto la holivuda blondino per sia populareco metas multajn prezkronitajn koleginojn en la ombron.

Tre multaj jam provis solvi la enigmojn pri tiu ino. La nombro de la biografioj kaj bildovolumoj estas ne plu superrigardebla. Je preskaŭ ĉiu memortago estas laŭdire malkovrata ankoraŭ neniam antaŭe vidita arkivmaterialo, kiu ĵetu novan lumon sur ĝin. Marilyn Monroe, kiu mortis je la 5-a de aŭgusto antaŭ kvindek jaroj nur 36-jara, okupas nin ankoraŭ nun. Tiu stelulino estis unika en la kvindekaj jaroj en Holivudo – eĉ se „Oskaro“ ne disponeblis por ŝi.


La mallonga vivo de Marilyn Monroe apenaŭ lasas meti sin en unu kadron. Laŭelekte ŝia vivo lasas kompreni sin aŭ kiel vivo de seksidolo aŭ kiel vivo de malgaja, profunde soleca ino. Ekzistas almenaŭ du Monroe-damoj, la privata kaj la publika : La usona elstarulino adorata de tuta Ameriko vivis en malfeliĉaj geedzecoj, kun la profesia basballudisto Joe di Maggio kaj la verkisto Arthur Miller. Ŝia deziro pri infano neniam plenumiĝis, ŝia konsumado de tablojdoj kreskis. Ĝis nun volviĝas legendoj ĉirkaŭ ŝia morto, kiu eble estis nek murdo nek suicido, sed devenis de nedezirata venenigo per medikamentoj.

De ŝia ludo antaŭ la kamerao, de ŝia prezentiĝo en la ĵetita lumo, ĉiuj estis ravitaj. Nur poste ŝia beleco ekaperis, kiun la fotografo Bert Stern priskribis kiel „fuĝema tia, kia la pensado, intensa kiel la lumo.“

En la kinofilmo „My week with Marilyn“, kiu jam en aprilo de tiu ĉi jaro eksonoriligis la kvindekan mortotagon de ŝi, troviĝas interesa sceno : Monroe (ludata de Michelle Wiliams) faras filmon en Britlando kun la teatra stelulo Laurence Olivier – „La princido kaj la dancistino“. Ŝi havas tagon liberan de laboro, kaj ŝi estas, tiom kiom tio ŝajnas ebla, ŝi mem. Tiam aperas aro de adeptoj, kaj ŝi diras kun vigla flankrigardo : „Mi ludos nun foje la Marilynon.“

Tiam ŝi alŝaltas sian internan lumadon, formas la faman kisbuŝon, montras sian ne malpli faman kokssvingadon kaj apogas sin lascive al pordofosto. Ŝi estas tento kaj senkulpo en unu persono, la ino de la najbareco, kaj la filmdiino. Ŝi estas tiu, kiu ŝi estu por la aliaj, kaj ŝajne dum longa tempo mem volis esti nur projekciaĵo.

Tio eble estas la malbeno de Marilyn Monroe. En sia mallonga vivo, ŝi ne povis fuĝi de la bildo, kiun Holivudo kaj ec ŝi mem kreis de si. En filmoj kiel „Blondinoj preferataj“, „Kiel oni kaptas milionulon ?“ La malbenita sepa jaro“, aŭ „Kelkaj deziras ĝin varmege“, ŝi estis la infaneca ino, la naiva blondulino, kiu instigis en ĉiu viro la protektinstinkton. Tia rolo estis kvazaŭ abonita de ŝi. Filmoj kiel ekzemple „Niagara“, en kiuj ŝi estas videbla kiel Femme fatale, estis la granda escepto de la regulo.

La rolon de la eterna blondulino ŝi volis fuĝi kun sia propra filmfirmao kun la nomo : „Marilyn Monroe Productions“ Ŝi celis aliajn rolojn. Ŝi volis pruvi, kiel bona ŝi estis kiel aktorino de karakteraj roloj. Kaj ŝi estis bona. Almenaŭ pri tio ĉiuj havas nun la saman opinion. Tamen Marilyn Monroe ĉiam denove estis prezentita kiel iom stulta ino servpreta. Ŝia ununura elirvojo : Ŝi priservis tiun kliŝon senhonte kaj tiel preskaŭ absurdigis ĝin. Pri si mem ŝi diris : „Sekrete mi ĉiam havis la senton, ke mi ne estas tute aŭtentika, io tia kiel bone farita falsaĵo... En mia kazo tio montras sin tiom forta, ke mi de tempo al tempo pensas, ke mi estas nur artprodukto.“


Jen Monroe, la artprodukto. Kiam Andy Warhole multobligis ŝian vizaĝon kiel serografion, la stelulino por la industria surmerkatigo estis kompleta. La memoraĵa komerco ĝis nun sukcese daŭriĝas. En aprilo oni vendis sepdek jarojn aĝan lernejan ateston en Beverly Hills por 21 25o dolaroj. Por tri rentgenaj bildoj el la jaro 1954 pagis kolektantoj antaŭ kelkaj jaroj en Las Vegas 45 000 dolarojn.

Per ŝia imagado grandioze lasas ludi sin, ankaŭ en la franca kriminalkomedio. „Who killed Marilyn ?“, kiu precize je la ĝusta tago en jaŭdo en niaj kinejoj estis ekprezentata. Ankaŭ ŝia delikate elspire flustrata kanto : „Happy birthday, Mr. President“, iam kantita honore al John F. Kennedy, estas citata en tiu filmo de fromaĝa modelino, kiu pensas esti la postsekvintino de Marilyn. Sed eĉ tiu filmo serĉas la miton, ne la inon post ĝi.

Plej proksimiĝis al ŝi eble viro, kiu kutimis rigardi pli precize ol la aliaj, la aktorinstruisto Lee Strasberg, kiu parolis la paroladon je la tombo de Marilyn Monroe. Li diris tiam : „Ŝi posedis lumforton el sopiro, brilo kaj deziro,kiu faris ŝin tiom precipa kaj samtempe vekis la deziron en ni partopreni je ŝia rekteco kaj naiveco.“

tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser

Monroe-citaĵoj

Mi supozas, ke mia amo, se tio esta la ĝusta vorto, estis antaŭ ĉio la grandioze ebriiga sento esti avidata,amata kaj dorlotata.“ (Post ŝia edzineco kun James Dougherty)

„Kiel sekssimbolo oni devas porti pezan ŝarĝon. Antaŭ ĉio tiukaze,se oni estas laca, vundita kaj seniluziigita.“ (en privata skribo)

„Grandaj mamoj, granda postaĵo, granda cirko.“ (pri la kariero)

„Holivudo estas loko, kie ili donas al vi mil dolarojn por kiso, sed nur kvindek cendojn por via animo. (en intervjuo)

„Sekrete mi ĉiam havis la senton, ke mi ne estas tute aŭtentika, io tia kiel bone farita falsaĵo... En mia kazo tio montras sin tiom forta, ke mi de tempo al tempo pensas, ke mi estas nur artprodukto.“ (en intervjuo)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio