sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Reichsbahn-bluso

(Antaŭ mia elmigro en la jaro 1988)




Hans-Georg Kaiser
Reichsbahn-bluso


(Antaŭ mia elmigro en la jaro 1988)


He, vi, juna viro
kun la buŝharmoniko
inter la dentoj,
sur la lasta perono,
kun ĉiuj ĉi solecaj homoj
ĉirkaŭ ni,
ludu la Reichsbahn-bluson
de Stefan Diestelmann por mi,
ludu pri la tristaj stacidomoj,
nun, minuton antaŭ noktomezo,
antaŭ ol la eksprestraĵno enveturos 
en la landon de necerta futuro.

Ludu por mi la bluson
pri la transportoj en la gason,
tiam, kiam mia patro
laŭ onidiroj estis skribisto
en koncentrejo.

Ludu por mi la kanton 
pri la „bruttransportoj“ en la gulagon.

Ludu la kanton pri la silentaj homoj,
kiuj tiam silentis, kaj kiuj nun denove
silente sidas kun rigidaj vizaĝoj sur siaj kofroj.

Ludu al mi pri la fantomecaj neonlumoj,
kiuj falas sur la neĝon antaŭ la stacidoma halo.

Ludu por mi la kanton pri la feraj pontoj,
imitu al mi la vaporantajn tamburantajn trajnojn,
kiuj alvenis neniam.

Ludu pri la veturgastoj de la fervojoj,
kiuj silentas kaj atendas kaj rigardas 
eksterensur la preterflugantajn bildojn 
de l’ nokto :sur la mornajn arbojn, 
la grizajn herbojn,
sur la nigron post la vitrotabuloj,
sur gigantajn dragilojn kaj 
kamentubojn,
sur la lumĉenojn de la urboj.

Ludu por mi pri la malmultaj 
rezistemaj lumoj,
kiuj eklumas dum sekundoj 
en la tenebro.

He, vi, juna viro,
kun la buŝharmoniko inter la dentoj,
ludu por mi la Reichsbahn-bluson,
antaŭ ol komenciĝos mia veturo 
de la oriento al la okcidento 
de Germanio.

Ludu al mi la Reichsbahn-bluson,
por ke mi ne restadu plu sola
kun mia malgajo, post 
kvarjara atendotempo
pri la elmigrada permeso.


Rimarkoj
Reichsbahn = regnofervojo
’Reichsbahn’, pri tiu absurda nomo jam sub Hitler uzata kaj poste plu en GDR, mi ĉiam miris, kial la nomo en GDR plu estis uzata, kvankam ĝi laŭnome estis demokrata respubliko.

Stefan Diestelmann – elstara blusmuzikisto de GDR



Sama rubriko :


puce Buntaj teleroj

puce Reichsbahn-bluso

puce Alia ol nun

puce DADA VIVAS

puce Kapricaj koloroj

puce LE DRAME DE MARILYN (el la vualtitaj gazetoj)

puce  Pafbudo por hejme

puce  Babilejaj sirenoj - Spuroj en la sablo - En songo nur ?

puce Mian dankon al la neniofarulo

puce Kial azeno ne povas esti stulta, sed homoj tamen

puce Dekutimigo de la lekado de tranĉiloj

puce Ĉu tro malfrue ?

puce Ordono estas ankoraŭ ordono

puce Tombejaj anĝeloj

::: Ĉiuj :::



Supren