1 : El la statuto pri la funkcio de la ĜK
“La Ĝ.K.-aro helpas al P.K. per siaj informoj kaj konsiloj. Ĝi plie observas kaj kontrolas la agadon de la P.K. – Se la Ĝ.K.-aro rimarkas, ke tiu agado ne estas honesta kaj laŭstatuta, ĝi rajtas konigi siajn konstatojn al la tuta membraro per la presorgano. La Ĝ.K.-aro prezentas raporton antaŭ ĉiu Kongreso. Ĝi rajtas demandi al la P.K. pri ĉiuj aferoj kaj postuli respondon.”
2 : Membroj de la ĜK
Membroj de ĜK de la kategorio A (membroj por geografiaj sektoroj elektitaj per referendumo por la periodo 2018-2021)
– CHOI Man-Won (Dekmil) (Gŭangĵu)
– Amparado CISNERO ROVIRA (Ciego de Ávila)
– Nikolao GUDSKOV (Moskvo)
– Gary MICKLE (Berlino)
– MIYAZAWA Naoto (Sapporo, por SAT-rondo en Hokkajdo)
Membroj de ĜK de kategorio B (membroj de la Konfliktkomisiono elektitaj de Kongreso)
– Gary MICKLE (Berlino, sekretario)
– Paŭlino GABORIT (Anĝevo)
– José María SALGUERO, alinome Kani (Don Benito)
Membroj de ĜK de kategorio C (reprezentantoj de membraro el la urbo sidejo de la PK)
– vakas
Membroj de ĜK de kategorio Ĉ (reprezentantoj de LEA-oj konvencie ligitaj al SAT, proponitaj de la koncerna LEA)
Karlo BOURLOT (Torino, por ILEA)
Gary MICKLE (Berlino, por LEA/G)
Inga JOHANSON (Gotenburgo, por SLEA)
José María SALGUERO, alinome Kani (Don Benito, por SATeH)
vakas por SATEB
vakas por SAT-Amikaro
vakas por SATeJ
Membroj de ĜK de kategorio D (membroj de fakoj funkciantaj ekster la sideja urbo)
vakas por Eldona Fako Kooperativa
vakas por Poresperanta Fako
3 : Aktiveco de la ĜK dum la periodo
La ĜK-anoj regule ricevis la protokolojn de la kunsidoj de la PK. Diversaj ĜK-anoj komentis punktojn el la diskutoj de la PK, donante sian opinion aŭ proponante aldonajn informojn. Temis interalie pri proponita okazigo de SAT-kongresoj en Moskvo kaj Osako, kaj pri la sekvoj, kiujn la pandemio havas por la planata kongreso en Bjalistoko. La komentoj el tiuj ĜK-diskutoj estis komunikitaj al la PK, kies protokoloj notis ilin.
4 : Konfliktkomisiono
Neniu plendo alvenis al la KK kaj neniu konflikto estis traktenda.
Gary Mickle
Sekretario de la Ĝenerala Konsilantaro de SAT
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.