Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 256 aliĝintoj por la 93a SAT-kongreso en la reto !
puce Agadraporto de la Plenum-Komitato por la periodo de Junio 2019 ĝis Majo 2020
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj
puce Deklaracio
puce Financa raporto 2020
puce Gvidrezolucio
puce Oni elturniĝis kun la neĉeesta formato
puce Pri pasintaj kongresoj
puce Raporto de la ĜK-aro kaj KK 2019-2020

Agadraporto de la Plenum-Komitato por la periodo de Junio 2019 ĝis Majo 2020

Plenum-Komitato

La PK kunvenis per komputila tujmesaĝado la 1an de junio, la 29an de junio, la 7an de septembro, la 12an de oktobro, la 16an de novembro kaj la 14an de decembro 2019, la 11an de januaro, la 8an de februaro, la 7an de marto, la 4an de aprilo kaj la 2an de majo 2020. La traktado de la temo pri la 93a kongreso okazis ofte en ĉeesto de Pŝemek Wierzbowski, el la OKK. En ĉiuj kunvenoj estas komence pridiskutitaj la unuopaj komentoj, kiujn Ĝeneralaj Konsilantoj sendas reage al la kunvenprotokoloj. Inter du kunvenoj, urĝaj opiniinterŝanĝoj laŭbezone okazas pere de retmesaĝoj.

Administrado

La membrosliparo estas mastrumata de Bruno Henry, lige kun la kasista laboro. Ĉiuj informoj pri adresŝanĝoj do estu prefere senditaj al financoj@satesperanto.org. Guy Cavalier traktas la paperajn leterojn alvenantajn en Parizo, la reekspedon de Sennaciulo kaj la ĉekosubskribadon el Francio. Diana Riŝar kribras la mesaĝojn alvenantajn ĉe la oficiala retadreso de SAT (kontakto@satesperanto.org). Pedro Sanz traktas la mesaĝojn senditajn al la redaktejo de Sennaciulo. Bruno Henry kaj Vinko Markovo kunlabore pretigas la adresliston por la presisto, surbaze de la membrosliparo. Tereza Sabatier, eksa PK-anino, plu helpis en rilatoj kun la poŝta banko.

Sidejo

La sidejo de SAT utilas kiel stokejo por nuntempe vendataj libroj kaj freŝdataj gazetaj kromekzempleroj. Ĝi samtempe estas konsultejo pri administraj dokumentoj, malnovaj eldonoj kaj historiaj dokumentoj. En novembro 2019, ĝi suferis gravan akvolikon pro inundo ĉe supra najbaro. La liko okazis en loko, sub kiu neniu dokumento estas stokita, sed ĝi okazigis difekton de la elektrosistemo. La bezonataj riparoj estis prokrastitaj unue pro komplikaj proceduroj kun la asekuro de la najbaro, kaj poste pro la malhelpo organizi rendevuojn dum la kronvirusa krizo.

Adresaro

La enpaĝigo de la papera adresaro estis transprenita de Veronik Girard, dum Vito Markovo plu zorgas pri sistema transskribo de urbonomoj.

Rilatoj kun LEA-oj kaj SAT-rondoj

Aperas regule en Sennaciulo informoj pri aktivaĵoj de SAT-anoj el Hispanio, Japanio kaj Koreio. SATeH okazigis sian jarkunvenon dum la SAT-kongreso en Barcelono, kaj prizorgis la tiean libroservon, disponigante ankaŭ materialon provizitan de la libroservo de SAT-Amikaro. Reprezentantoj de la PK en la LEA-Komitato estas Paz kaj Dieter Rooke.

Membraro

Je la unua de majo 2020 la membraro de SAT konsistis el 400 membroj, el kiuj 291 repagis sian kotizon por 2020, kaj 109 pliaj pagis minimume por 2019. Dum la jaro mortis 5 kamaradoj kaj aliĝis 32 novuloj (de 36140 ĝis 36172). La novuloj ricevas, aldone al la numeroj de Sennaciulo de la kuranta jaro kaj adresaro, 8-paĝan bonvenig-tekston, kiu klarigas la diversajn aspektojn de la vivo de SAT, por helpi ilin trovi rapide sian lokon en SAT.

Dissendolistoj de SAT kaj sociaj retejoj

En SAT-diskuto, la ĉefa interna interŝangejo de SAT, estas registritaj 149 retadresoj. Ekde januaro 2020, la senditaj mesaĝoj ne plu estas konservataj en la serviloj de Jahuo. Mastrumas la liston Bruno Henry, Ĝemil Kessous kaj Vinko Markovo. La Iperrondo de SAT, publika diskutejo malfermita al ne-SAT-anoj, estas daŭre mastrumata de Petro Levi kaj Dieter Rooke. En ĝi membras 42 homoj. 8 malsamaj temoj estis enkondukitaj aŭ pludiskutitaj dum la jaro. Ekde septembro 2017, SAT havas ankaŭ paĝon ĉe Fejsbuko, kiun prizorgas Maksimiliano Gverino, Bruno Henry kaj Paz. Ĝi havas 633 ŝatantojn kaj 670 sekvantojn, t.e. ambaŭkaze preskaŭ duoble pli ol pasintjare. La paĝaro estas plurfoje monate ĝisdatigita. Ekde 2016 ekzistas ankaŭ la grupo “SATanoj” en Telegramo, malfermita al simpatiantoj, kun 37 membroj. Ĝin mastrumas Rikardo Biurrun. Unuopaj SAT-anoj ankaŭ interrilatas kaj diskonigas informojn pri agado de SAT ĉe Tvitero. Laste, ekde marto 2020 ekzistas jutuba kanalo de SAT, kie aperas registraĵoj de la retkunvenoj kontraŭ izoliĝo, kiuj okazas ĉiusemajne ekde tiam. Inter 11 kaj 107 personoj spektis tiujn registraĵojn. La kanalo havas 25 abonantojn.

Retejo

La retejo de SAT enhavis 2630 artikolojn je la 10-a de majo. La meza vizitantonombro estas 321 tage, do 50% pli ol pasintjare. Nur du novaj artikoloj estis enretigitaj en la SAT-Kulturpaĝoj. Kelkaj pliaj artikoloj, ekpreparitaj dum kongresaj trejno-sesioj aŭ aliokaze, restis en nefinita stato poste. Plie, la publikan parton de la retejo nutris Gary Mickle, Vito Markovo, Paz kaj Pŝemek Wierzbowski (diverslingvaj tradukoj de kongresartikoloj), Dominiko Simeone (paĝoj de liberpensula frakcio), Pedro Sanz (ĝisdatigo de administraj informoj, temaro de Sennaciulo) kaj Vinko Markovo (kongresinformoj, temaro de Sennaciulo). En la interna spaco de la retejo, 1551 artikoloj, plejparte nedefinitivaj versioj el artikoloj aperintaj en Sennaciulo, daŭre atendas finpoluradon kaj publikigon. La interna spaco de la SAT-retejo daŭre uziĝas por la redaktado de Sennaciulo. Kvankam entute 49 aktivaj SAT-anoj havas personan konton, kaj granda parto de ili ricevis iaman trejnadon pri ĝia uzado, nur 34 el ili iam kreis artikolon, kaj nur 24 entute kreis almenaŭ 3 artikolojn. Pli grave : ĝis nun, neniu havanta sufiĉajn teĥnikajn konojn sin proponis por helpi certigi la longperspektivan bonordan prizorgadon de la plej kernaj mastrum-taskoj (intervenoj rekte ĉe la retejgastiganto, ĝisdatigo de stilfolioj...).

Perantoj

SAT havas perantojn en 27 lokoj, kaj plie havas izolitajn membrojn en 25 landoj senperantaj. Dum la jaroj ŝanĝiĝis la perantoj en Hungario kaj Portugalio.

Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo

La enpaĝigon de Sennaciulo prizorgas Nicolas Raymond. La redaktoskipan laboron kunordigas Vinko Markovo kaj Pedro Sanz. La ceteraj redaktantoj estas Gary Mickle, Rob Moerbeek, Grazina Opulskiene, Kani, Marcelo Redulez, Rikardo Schneller, Serĝo Sir’, Tahira Masako kaj Franciska Toubale.
Sennaciulo havas 19 abonantojn, el kiuj unu ricevas nur la perretan version, same kiel okazas por 56 SAT-anoj. Ĝi estas sisteme rete sendita al ĉiuj SAT-anoj, kies retadreso troviĝas en la membrosliparo. Ankoraŭ unufoje dum la jaro, la presisto erare uzis malĝustan version de la sendolisto. La konstato de gravaj kvalito-problemoj dum la presado de kelkaj numeroj, konstatitaj ankaŭ de aliaj klientoj, devigis lin renovigi sian teknikan ekipaĵon. La ŝanĝo rimarkeblas ekde la numero 11-12/2019.
Sennacieca Revuo 2019 aperis suplemente al la novembra-decembra numero de Sennaciulo, enpaĝigita de Serĝo Sir’.

Eldona Fako Kooperativa

Leĝaj respondeculoj de la kooperativo estas Veronik Girard, Flora Markov kaj Vinko Markovo. Jam en 2018, Serĝo Sir’ proponis sin por transpreni de Flora Markov la prizorgadon de la kas-laboro, sed tio daŭre ne estas reguligita el administra vidpunkto. Guy Martin plu pretas helpi en la ordigo de la kontad-dokumentoj kaj la preparo de la financa bilanco. La dissendolisto “SAT-EFK”, kiu uziĝas por diskuti eldonprojektojn, enhavas 38 membrojn.
Finpreparata estas reeldono de Vojaĝo al Kazohinio, kunlabore kun Bjalistoka Esperanto-Societo. Plu prilaborata estas la viv-atesto Hispana somero de la norvego Nordalh Grieg, partopreninto en la hispana enlanda milito. Rifuzita estis propono eldoni la frukristanan verkon La Paŝtisto de Hermas, en traduko de Gerrit Beverling.
Aliaj pendantaj projektoj estas la eldono de La silento de l’armiloj, tradukita romano de Bernard Clavel, de Ĝenerala amnestio, novelo de Chantal Le Guillou, kaj de Veganismo, eseo de Valéry Giroux kaj Renan Larue.

Poresperanta Fako

La dissendolisto de la poresperanta fako havas 37 membrojn. Ĝi ĉefe utilas por kunordigi la klopodojn pri traduko de nacilingvaj kongresdokumentoj. La Deklaracio de la 92-a SAT-Kongreso estis tradukita al la angla, franca, germana, hispana, kataluna kaj pola lingvoj. Plie, la kongresa gazetartikolo estis tradukita al la angla, franca, germana kaj hispana lingvoj.

Plena Ilustrita Vortaro

Bertilo Wennergren akceptis transpreni la redaktadon de la postvenonta PIV, kaj tiucele prizorgis la enretigon de la teksta enhavo de PIV2020, finpreparita de Klaŭdo Roux surbaze de la materialo redaktita ekde 2005 kun Michel Duc Goninaz. La manuskripto estas lastfoje finkontrolata antaŭ la sendo presejen, post solvo de problemoj rilataj al la bildokvalito.

Venontaj kongresoj

La necertaĵoj ligitaj al la kronvirusa krizo malebligas okazigon de SAT-kongreso en Bjalistoko en 2020. La 93a SAT-kongreso estos do plene reta, kvankam plu kun aktiva kunlaboro kun la bjalistoka OKK. La bjalistoka OKK pretas okazigi tie la 94an SAT-kongreson en 2021. Pliaj proponoj atingis la PK-on por okazigi la kongreson dum postaj jaroj en Moskvo kaj Osako.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio