Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 2012-07-28/08-04 Grezijono : Alternativa Semajno kun verd-politika seminario de AVE
puce Bicikla Alternativa Rondirado (2008)
puce Raporto de la verdula frakcio dum la Barcelona kongreso (2019)
puce Raporto pri Ekologiisma Frakcio / Verduloj dum SAT-kongreso en Gimpo 2017
puce Raporto pri la ekologiisma frakcia kunveno dum la 92a SAT-kongreso en Kragujevaco 2018.
puce Raporto pri la reta kongreso de 2020.

Ekologiisma frakcio

Raporto pri la reta kongreso de 2020.

Raporto pri la ekologiisma frakcia kunveno.
Far Paŭlino Gaborit, la 28an de julio 2020.

 !!! Ni ricevis anoncon de Neil Bronstein kiu donas mangojn el sia ĝardeno !!!

Paŭlino anoncis sian deziron forlasi la postenon de gvidanto al iu alia kiu havus pli da tempo sed bedaŭrinde neniuj deziris ĝin. Ŝi daŭrigos tion ĝis iu alia proponos sin, provante vigligi la frakcion inter du kongresoj sed promesas nenion. Se iu ajn deziras anonciĝi, ĝi povas kontakti ŝin (paulinegaborit7@gmail.com).

La homoj estis tre interesitaj por interŝanĝi pri ekologiismo kaj 39 homoj partoprenis la kunvenon. Ĉiu jare la temo interesas pli kaj pli da homoj, ligite al la ŝanĝoj de la socio pro bezonego rekonsideri nian ĉiutagan vivon kaj malpliigi la detruojn kaŭzitaj de homoj al la planedo.
Guy Martin parolis pri la dosiero kiun li gvidis en la aprila/maja Sennaciulo pri kolapsologio. Manfred Westermeyer (AVE) helpis en la dosiero kaj la aŭtoro Jared Diamond estis menciita pro sia ege bela analizo de kolapsologio tra la diversaj socioj dum jarcentoj kaj komparado kun nia nuna socio. Li proponas alian temon por venonta Sennaciulo : « Kiun vivon post KOVIM ».
Ni parolis de nove pri la ligo inter SAT-ekologiisma frakcio kaj AVE, tiam Dieter Rooke parolis pri la modelaj agadoj de Manfred en Afriko. Pri tio, Luiz (Alberto de Oliveiro Coelho ?) proponis ke la frakcio rilatu kun AVE inter du kongresoj.
Alex Cesario demandis ĉu rilatas inter vegetara kaj ekologiisma frakcioj pro la fakto ke ofte la vegetara dieto helpas ekologiismon. Ekzemple en Brazilo kie la arbaro estas forigita pro bov-bredado. Fabricio Valle proponas organizi la SAT-kongreson de 2024 en Amazonio kun la temo « ekologiismo » ? Li proponis spekti la filmon « Cowspiracy ».
Sed por Janos Petik, aŭtomobiloj estas la kaŭzoj de niaj ekologiaj problemoj.
Por Iza (Izabela Sikwiewitcz ?), kapitalismo estas granda problemo. Ŝi vidis ŝanĝon de la komunista al la kapitalisma socio en sia lando Pollando. Ankaŭ por Brandon Sowers, kapitalismo estas problem-kerno kaj li citis la ekzemplon de la nafto-tuboj kiuj iras tra ka indiĝena teritorio. Pro kapitalismo, ĉio devas kreski, ia karakteriza eco. Li proponas elektrajn aŭtojn kaj kreditoj pri karbo. Kaj Fabricio ne volas vendi Amazonion al kapitalismo.
Janos proponas bazajn rimedojn por ĉiuj. Neil pliigis parolante pri edukado kiel bazo kaj de la fakto ke la agrikulturaj laboristoj en Usono estas kiel sklavoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio