Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Liberpensula frakcio

Liberpenso de la departemento Lot


Liberpenso de la departemento Lot

La Liberpenso de la departemento Lot estas loka emanaĵo el asocio aganta por la liberiĝo je ĉiuspeca dogmo, precipe je religiaj dogmoj. Ĉar interesas nin ĝiaj intervenoj pri la sekulareco lastan aŭtunon, ni renkontis je Dominique Simeone, liberpensulo de tiu departemento.

La CuLOTte [“Kulote” : nomo de tiu loka grupo] : Ĉu vi povas klarigi al ni kio estas la Liberpenso ?

La Liberpenso estas internacia organizo kiu naskiĝis en la XIXa jarcento, el diversaj apartaj societoj, kies ĉefa celo estis liberigi la civitanojn de la dogmoj kaj premoj de ĉiuj kredoj helpe de racia penso. Ĝia unua internacia kongreso okazis en 1880.
Ĝi enskribiĝas en la movado de sekulariĝo de la socio, ĝi akompanas ĉiujn socialajn emancipadojn, inter kiuj tiujn de la virinoj, kaj ĝi defendas interalie ĉiujn ajn seksajn liberojn. Ĝi apogas sin sur sciencaj metodoj kaj ĝiaj intervenoj ĉiam celas la emancipon de la civitano kiaj ajn estas la kampoj.
Ni trovas denove la liberpensulojn en la diversaj emancipantaj etapoj de niaj socioj, kun la movado de la Klereco, la barono d’Holbach, Victor Hugo aŭ Aristide Briand.

La CuLOTte : Ĉu vi povas prezenti al ni la Liberpenson de la departemento Lot ?

Mi trovis en la departementaj arĥivoj de Souillac spurojn de Liberpenso en la urbo en 1882, poste, de Liberpenso de Cahors kiu vivis de 1903/1904 ĝis 1960. En la personaj aferoj de rezistanto, aliaj dokumentoj de la Liberpenso estis trovitaj kun la listo de la membroj kaj la registro de la civilaj entombigoj pri kiuj ili subskribis.
Tiuj dokumentoj ebligas kompreni ke, komence, estis metiistoj, laboristoj kaj kamparanoj en la norda parto de la departemento, kiuj sendube fondis tiun Liberpenson de Lot. Komence de la 20a jarcento, ĝia sidejo estis en la urbodomo de Cahors kie ĝi kunvenis. Ĝiaj membroj estis tiam pli ofte oficistoj, akcizistoj, poŝtoficistoj, mezaj aŭ altaj kadroj, unu el ĝiaj prezidantoj estis profesoro. En 1960, la prefekto skribis leteron por scii ĉu ĝi ankoraŭ aktivas. Neniu spuro de respondo.
Poste, ĝi estis denove kreita, en la regiono de Gourdon, en 1990, ankoraŭ kiel asocio.
Aktuale, ĝia sidejo estas en Cressensac, en la norda parto de la departemento, sinjorino Renée Haas estas la prezidanto kaj estas 17 membroj. La teamo iomete maljuniĝis, ĉar ne plu estas renoviĝo, kaj mi, kvindekjaraĝa, estas verŝajne unu el la plej junaj.
Estas ankaŭ liberpensuloj aktivaj sed kiuj ne estas membroj de nia asocio.

La CuLOTte : Kaŭze de sia granda implikiĝo en la defendo de la sekulareco, ĉu oni povas diri, ke la fluo de la Liberpenso strukturiĝis rilate la temon de la sendependeco de la civitanoj koncerne la religiajn instituciojn ?

Jes, kaj okazis historiaj bataloj, ĉar post la leĝo pri la asocioj en 1901 kaj la elimino de la religiaj korporacioj en 1905, kiu devis malligi la Ŝtaton de la religia jugo kaj de la napoleona konkordato, la Liberpenso agadis por ke ĉiuj penso-strukturoj en la socio estu emancipataj de la religiaj premoj. Jam antaŭ tio, ekde 1848, kelkaj societoj de la Liberpenso festis la unuajn civilajn entombigojn kaj baptojn.
Ekde 1905, la Eklezio tamen daŭre plu restis forta en nia socio kaj ni zorgis pri tio, ke la civitanoj konservu sian sendependecon. En tiu epoko kiam la religio anstataŭis la moralon en la publika lernejo, ni restis atentaj pri la formado de la geinstruistoj, ĉar kelkaj falis en prozelitismo dirante « Jesuo diris ».
Estis same pri la sciencoj. Vidante ke tiuj disiĝis de ĝi, la katolika eklezio provis aldoni dogmon en ili. Pro tio ni nun partoprenas en la pripensoj rilate la leĝon de medicina etiko kaj la PMA (nasko dank’ al medicina helpo). Estas same pri la problemo de la kreado, ni ne deziras dian klarigon.
Krom pri la religiaj institucioj, ni estas atentaj kontraŭ ĉio dogma, kontraŭ ĉio kio bremsas aŭ malhelpas la liberan elekton de la individuoj, eĉ en la medicinistaro.
Por doni ekzemplojn en aliaj kampoj, ni baraktas pri la difino de sekto, ĉar la sekcio de la Ŝtato kiu difinis ĝin konsistis ĉefe el katolikoj. Ili do eksigis sin el tiu nocio, dum ni opinias, ke katolikismo estas sekto kiel la aliaj sektoj, ĉar, laŭ ni, Jesuo ne estas historia homo sed koncepto, ne estas rektaj pruvoj pri lia ekzisto. Ni konsideras, ke la tri religioj de la libro, kiuj estas ĉefaj en niaj socioj, estas fonditaj sur rakontoj samrange kiel la grekaj legendoj, sen historiaj bazoj.
Koncerne ekonomion (kiu estas scienco), la eŭropa komisiono kaj la francaj ekonomiistoj ĉiam parolas al ni pri la modelo « de oferto kaj de mendo » de Adam Smith sed, kiam ni demandas nin pri la premisoj de tiu hipotezo, ni ekvidas, ke ekzistas ekvilibro demonstrita de Gérard Debreu en 1954 (kies esploroj estis forlasitaj en 1972), kiu kontraŭdiras la postulaton de Adam Smith. Por la liberpensuloj, tiu modelo estas do nepravigita rilate la hipotezon, ĝi estas dogma, do ni ne povas validigi ĝin.
Tio donas al ili la eblon fondi ĉion sur malĝusta ekonomia principo, kiam tiu ĉi decidas pri la vivo de aliuloj, kio por ni estas neakceptinda.

La CuLOTte : Kiel la Liberpenso konkrete intervenas ĉe la personoj, por defendi tiun liberon ?

Kunlige kun la humanista internacio, la Ligo de la Homrajtoj kaj la Ligo de instruado (kiam temas pri edukado), ni laboras en diversaj landoj ĉiam sammaniere, ni skribas tekstojn por defendi personojn malliberigitajn aŭ kondamnitajn al morto kaj por protesti kontraŭ liberlimigoj.
En Francio, ni alparolas la Ŝtatkonsilion aŭ la deputitojn, pere de grupo de elektitaj liberpensuloj. Ni ankaŭ skribas al la registaro, kiel antaŭnelonge al sinjoroj Macron kaj Castaner por kontesti ilian projekton ŝanĝi la leĝon de 1905 pri sekulareco. Ni kondukas juĝagadojn. Cetere, por informi kaj por nutri la civitanan debaton, ni organizas prelegojn kaj debatojn.

La CuLOTte : Lastajn monatojn, vi organizis prelegciklojn pri sekulareco en la departemento Lot. Kial nuntempe paroli denove pri tio ?

Unue pro la aktualeco, ĉar la registaro deziras modifi la leĝon por ebligi la financadon de la islama kulto, pensante esti kapabla tiel kontroli ĝin. Tio kaŭzus fakte ankaŭ la financadon de la aliaj kultoj. Krome, mi opinias, ke estas nuntempe en la societo sciado-manko pri la leĝo de 1905. La homoj parolas pri sekulareca respubliko, sed ili ne scias kion tio signifas. Komence de la 20a jarcento, jam estis pluraj debatoj, kun tre radikala projekto, kiu tute forigis ĉion religian kaj la propono de Briand estis elektita, tiu ebliganta la liberon kredi aŭ ne kredi. Tio estas la unua artikolo kiu difinas la religian liberecon. Ĝis tiu momento, la napoleona konkordato devigis kredi, kio estas fakte la postulato de ĉiuj konkordatoj. La sciado de tiu leĝo kiu difinas la sekularecon estas ege grava ĉar la socia debato, ekzemple la vualo-problemo ja montras, ke estas konfuzoj inter kio koncernas la ŝtatdevojn kaj kio estas individuaj elektoj kaj liberoj.

La CuLOTte : Ĉu tiu elekto farita pri la religia libereco taŭgas al vi ?

Jes, ĉar Historio montris al ni, ke malpermesi la kredon ne funkcias. Konkrete, nuntempe, ni konstatas ke niaj socioj sekulariĝis, tial la religia praktiko malpliiĝis kaj la homoj povas havi vivon liberigitan je ĝia trudado.

La CuLOTte : Kiuj estas viaj venontaj projektoj en la departemento Lot ?

Ni organizos prelegon pri sociala respubliko la 14an de decembro en Figeac kun Pierre Gueguen.

La Liberpenso fondis, en septembro 1999, la Instituton pri esploradoj kaj studoj de la Liberpenso (IRELP) kiu celas « promocii, subteni kaj favorigi la privatajn kaj instituciajn esplorojn en historiaj, literaturaj, artaj, lingvaj, filozofaj, sciencaj, psikologiaj, sociologiaj, ktp... kampoj, kiuj tuŝas pli speciale la Liberpenson. »
(Artikolo dua de la statuto)

N-ro 2, januaro 2019, Le Culotté, Lot