Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Sejnman Nuntempa socialdemokratio, religio kaj ateismo
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1825 : Komploto estas bildrakonto pri decembrista provo reformi la caran Rusion
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce 54-n sesion de ONU

Liberpensula frakcio

Ino Kolbe Zur Geschichte des Deutschen Esperanto- Bundes in Leipzig (Westsachsen), Landesverband Sachsen des Deutschen Esperanto-Bundes e.V., Leipzig 1996, 2-a parto, p. 22 p. 48-50

tradukita de Gary M.

eltiraĵo el : Ino Kolbe, Zur Geschichte des Deutschen Esperanto-
Bundes in Leipzig (Westsachsen), Landesverband Sachsen des Deutschen Esperanto-Bundes e.V., Leipzig 1996, 2-a parto, p. 22, tradukita de Gary M.

3.5. La lepsika LEA kaj aliaj proletaj asocioj

[...]

3.5.2. Liberpensuloj

Ankaŭ al la liberpensuloj ekzistis relative stabilaj rilatoj. En 1927-1928 oni okazigis kursojn ĉe la Lepsika Asocio por Liberpensismo kaj Kremacio. En 1930 la distrikta estraro de la Proletaj Liberpensuloj de Lepsiko petis liston de referantoj por oferti al pli ol 50 liberpensulaj grupoj prelegojn pri Esperanto.

Precipe aktiva estis la lepsikano Kurt Hubricht. Li estis kunfondinto kaj motoro de la Esperanto-organizaĵo “Internacia Ligo de Liberpensuloj” kaj li redaktis en 1925-1927 la gazeton Liberpensulo. Ĝi estis presita en la lepsika presejo UNS-Produktivgenossenschaft Leipzig, kiu prizorgis ankaŭ la produktadon de la SAZ [ndlt : Sächsische Arbeiter-Zeitung / (Saksa Laborista Ĵurnalo)] kaj Sennaciulo.

eltiraĵo el : Ino Kolbe, Zur Geschichte des Deutschen Esperanto-
Bundes in Leipzig (Westsachsen), Landesverband Sachsen des Deutschen Esperanto-Bundes e.V., Leipzig 1996, 2-a parto, p. 48-50, tradukita de Gary M.

LVZ [Leipziger Volkszeitung / Lepsika Popola Ĵurnalo] de 1929-08-09 (vendrede)

“Esperantista kongreso”

hl. [supozeble aŭtora siglo] La 9-a monda kongreso de la laboristaj esperantistoj finiĝis. La kongresa statistiko indikas, ke 1012 kamaradoj el 29 landoj partoprenis. En la laborkunsidoj partoprenis 662 kamaradoj el 21 landoj. Malantaŭ tiu sobra nombro staras la fakto, ke laboristoj el Germanio, Svedio, Francio, Aŭstrio, Anglio, ĈSR, Rusio, Nederlando, Kanado, Bulgario, Luksemburgo, Italio, Estonio, Belgio, Dancigo, Hungario, Svislando, Alĝerio, Litovio, Jugoslavio kaj Ĉinio sidis kune ĉe la tablo de intertraktado, per neniu lingva baro malhelpataj kompreni, ĉar ili parolis unu lingvon : la por ĉiu kompreneblan kaj konatan Esperanton.

En la faka kunsido de la liberpensulaj esperantistoj ĉeestis 25 kamaradoj el diversaj landoj. La internacio de proletaj liberpensuloj estis reprezentita de sia prezidanto kamarado profesoro Hartwig. De la Ligo de Socialismaj Liberpensuloj ĉeestis de la ĉefa estraro kamarado Wiesner, inter aliaj estraranoj. Kamarado Burger el Essen reprezentis la Ligon de Proletaj Liberpensuloj de Nordrejn-Vestfalio, kamarado Rode el Lepsiko la Asocion por Liberpensismo kaj Kremacio, kaj la kamaradoj Desmet kaj Destide la Materiistan Ligon de Belgio. La debatojn gvidis kamarado Klaps el Dancigo. Kamarado Hubricht el Lepsiko raportis pri laboroj kaj sukcesoj de la Liberpensula sekcio de la monda ligo de laboristaj esperantistoj. La kunvenantaro atente sekvis la referaĵon de Hartwig pri “Esperanto kaj la liberpensula movado”. La proponita agadprogramo estis diskutita kaj post malgrandaj ŝanĝoj akceptita. En la laborkomitaton oni elektis : Adamson, Svedio, Incertov, Rusio, Burger, Germanio, Chapelier, Belgio, Klaps, Dancigo, Coll, Francio, Korima, Anglio, Fröding, Usono, Rooling, Nederlando, Neuwirth, Aŭstrio, Ferhak, Ĉeĥoslovakio. Krome, oni enoficigas Klaps, Dancigo, kiel sekretarion, kaj Hubricht, Lepsiko, kiel redaktoron. Oni prikonsentis la proponon de kamarado Hartwig, ke peranto inter la Internacio de Proletaj Liberpensuloj kaj SAT estu nomumita. Kamarado Hubricht, Lepsiko, plenumos tiun funkcion.

Post malfermo de la lasta plenkunsido oni estigas unuecon inter la plimulto kaj la opozicio post la insista admono de Kauliga, Nederlando, ke en SAT devus regi estonte unueco kaj nepartieco, se Esperanto sukcese efiku en la senco de la laborista movado. Ĉe la punkto “diversaĵoj” oni diskutis pri la venonta kongreso. Bruselo invitas. La germanaj komunistoj proponas Moskvon, sed Dresen, Moskvo, malakceptas dirante, ke sub la aktualaj cirkonstancoj aranĝo en Moskvo estas nedezirata. Verŝajne oni sekvos la proponojn de Anglio kaj okazigos la venontan kongreson en Anglio. Jonas, Vieno, parolas pri la rilato de la laboristaj esperantistoj al la ŝtato. Li malakceptas ekzemple subtenon al la viena Esperanto-muzeo, tiel longe kiel la laboristaj esperantistoj ne estos akceptitaj kiel samrajtaj. Siedentopf, Lepsiko, postulas presteknike senriproĉan literaturon. Je la fino dankas Deubler, Munkeno, Lepsikon kaj la lepsikanojn, kaj atestas, ke la atendoj de la kongresanoj estas supertrafitaj. Per kantado de la Internacio la kongreso finiĝis.

Je la 14-a horo okazis ankoraŭ sub la prezido de Erikson, Svedio, la 2-a konferenco de la Socialdemokrata Frakcio. Kamarado Jonas, Vieno, proponis al la konferenco la laborplanon por la venonta jaro, interkonsilitan de la novelektita frakcia estraro. La varba laboro por Esperanto inter la socialismaj partioj estu plifortigita, kaj la konferenco esperas pri ties morala subteno. Ĉiujn socialismajn esperantistojn, kiuj ankoraŭ ne membras en la monda ligo, oni deziras registri. La faradon de raportoj oni volas pli strikte trakti. La specialaj virinaj demandoj estos solvitaj de la viena Sekretariejo kaj transdonitaj al kamaradino van Essen, Nederlando, por rekta traktado. Gvidlinioj pri la elkonstruado de la gazetara servo estis traktitaj. La tutan laborplanon oni post longa diskutado unuvoĉe aprobas.

Ekscitiĝon provokis la aserto entenata en la ĵaŭda raporto de la Sächsische Arbeiter-Zeitung [Saksa Laborista Ĵurnalo], ke la unua frakcia kunsido de la socialistoj decidis voĉdoni kontraŭ eventuala okazigo de la venonta kongreso en Moskvo. La konferenco konstatis, ke efektive en la plenkunsido de la unua konferenco estis prezentita la postulo, ke oni postulu ĉe eventuala okazigo de la kongreso en Moskvo certajn garantiojn, sed ke en tiu rilato neniu ajn decido estis farita, ĉar la fikso de la kongresloko estas ja afero de la direkcio de la monda ligo kaj de la aktuale okazanta kongreso, kaj la frakcio tute ne estas taskita influi internajn aferojn de la monda ligo. La konferenco decidas fari proteston al la kongresorganizantoj kontraŭ ĉi tiu subŝovo de falsitaj faktoj, kaj ĝi postulas, ke la kongresorganizantoj post tiu informo igu la Sächsische Arbeiter-Zeitung publikigi korekton.

Kelkaj kundebatantoj esprimas sian miron pri la ĝenerale unuflanka kaj antagonisma sinteno de la SAZ, dirante, ke ili ekhavis ĉian alian ol bonan impreson pri tiu ĵurnalo.

Post kelkaj klarigaj vortoj kamarado Erikson fermas la konferencon kaj esperas, ke nun la kamaradoj kun freŝa forto ekiros al la laboro por la utilo de Esperanto kaj por la utilo de la popolojn liberiganta socialdemokratio. Per kantado de la Internacio finiĝas la digne okazinta konferenco, kiu denove pruvis, ke per la falo de la lingvaj baroj esencaj malhelpoj en la internacia interrilatado estas flankenigataj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio