Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Sejnman Nuntempa socialdemokratio, religio kaj ateismo
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1825 : Komploto estas bildrakonto pri decembrista provo reformi la caran Rusion
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce 54-n sesion de ONU

Liberpensula frakcio

La sendiuloj." Revuo Международный язык "Internacia Lingvo", n-ro 6, 1929

elŝuti :


Revuo "Internacia Lingvo", n-ro 6, 1929
PDF - 719.5 kio, 0 x 0 pixels

Ĉe sendiuloj

Sendiuloj armas sin per Esperanto

Rezolucioj de la 2-a Tutunia Kongreso de Konsilio de Militantaj Sendiuloj (KMS) komencas realiĝi en la vivo. Diversaj grupoj kaj ĉeloj de KMS, priservataj fare de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU) jam praktike realigas internaciajn kontaktojn en Esperanto. Tamen, la praktiko montras, ke la plej realaj formoj de la internacia organizado ĉe sendiuloj estas la Sekcio de Sendiuloj ĉe KMS. Sekcioj, funkciantaj sub rekta gvidado kaj laŭ taskoj de la Konsilio, pli sukcese firmas ligojn, aranĝas instruadon de Esperanto por sendiuloj. Ni jam havas vicon da faktoj de tute pozitiva laboro de la Sekcioj, rezulte la Sovetoj de KMS iĝas kiel aktivaj organizantoj de Esperanto-movado.

Jen estas konciza listo de la faktoj.

Plenkunveno de Krimea Regiona KMS aŭskultinte raporton de k-dino Lisiĉnik pri internacia korespondado de sendiuloj, decidis : “Fondi ĉe regionaj KMS la sekciojn de la internacia korespondado kun sendiuloj de Okcidento kaj Oriento ; popularigi kontraŭreligian laboron en internacia gazetaro en Esperanto ; aboni literaturon kaj gazetojn pri Esperanto”. Ĉe regiona soveto estis fondita rondeto por lerni Esperanton.
En regiona Pskova konferenco de sendiuloj estis ricevita saluto en Esperanto de virinaj liberpensuloj kaj estis sendita respondo. En sia rezolucio la konferenco decidis : “Konsiderante kontaktojn kun eksterlandaj organizoj de sendiuloj kiel ĉefa ĉenero en funkciado de KMS, la Kongreso rekomendas al KMS-anoj lerni Esperanton kaj membriĝi al la Sovetrespublikara Esperantista Unio. Por interesigi al la regula korespondado kun eksterlandaj organizoj al la Pskova regiona filio de SEU estas tasko fondi sekcion de esperantistoj-sendiuloj”. La sekcio jam komencis sian laboron.
En Penza regiona KMS ankaŭ fondis sekcion de esperantistoj-sendiuloj kaj jam oficiale taksis pozitive ĝian laboron, kiel la plej vigla el ĉiuj ceteraj ĉeloj. Ĉe kontraŭreligia muzeo funkcias Esperanto-rondeto por sendiuloj. La regiona KMS mendis literaturon kaj kontaktas kun Centra Buroo de Esperantistoj-Sendiuloj. La regiona estraro aktive helpas por fondi en Penza regionan organizon.
La regiona konsilio de Ĥoper de KMS por havi internacian korespondadon ankoraŭ en septembro decidis : “1) Aranĝi kontaktojn kun grupoj de liberpensuloj diverslandaj ; 2) la ricevotan materialon uzi en murgazetoj kaj regiona gazetaro ; 3) fondi rondeton por lerni Esperanton ; 4) trovi monrimedojn por aĉetado de lernolibroj kaj literaturo”.
La sekcio de sendiuloj-esperantistoj de Brjanska regiona filio de KMS jam vaste aranĝis la laboron kaj laŭ ĝia iniciato estas aranĝata patronado super juna organizo de liberpensuloj en Goetoburgo (Svedio).

La sendiuloj de Kiev jam korespondas per Esperanto kun sendiuloj en Germanio, Holando, Anglio, Ĉeĥo-Slovakio kaj ceteraj landoj. Antaŭnelonge Kiev-on vizitis ĉeĥo-slovakaj sendiuloj k-doj Gloupi kaj Volter. La redakcio de Lepsika ĵurnalo de liberpensuloj kaj usona revuo Wils turnis sin al sendiuloj-esperantistoj de Kiev kun peto alsendi materialon pri juĝproceso kontraŭ pastro Ĉeĥun.

En urboj Odeso, Rostov-ĉe-Dono, Dnepropetrovsko, Krivoj Rog, Leningrado, Moskvo k.c. similaj organizoj de sendiuloj korespondas per Esperanto kun eksterlandoj.
Ĉe Centra Soveto de KMS ankaŭ funkcias rondeto lernanta Esperanton, kies tasko estas servi utile la la gzaeto “Bezboĵnik” (“Sendiulo”).

Konfirmita per faktoj, pruvita per la vivsperto la laboro de sendiuloj-esperantistoj devas esti disvastigata kaj kopiita en aliaj organizoj de sendiuloj.

Fortigi eldonadon de la kontraŭreligia literaturo en Esperanto

Oktobre kolegaro de eksterlanda sekcio ĉe la Centra filio de KMS aŭskultis raporton de sekcio de sendiuloj-esperantistoj. Inter la decidoj la plej grava estas : “Proponi al la sekcio plifortigi eldonadon de kontraŭreligia literaturo en Esperanto”. Krom la jam eldonita literaturo estas preparata por eldono en Esperanto vico da novaj broŝuroj.

Kiel sendiuloj-esperantistoj malkovris social-demokratan kalumniulon

Ĉi printempe social-demokrato Bartels aperigis en ĵurnaloj de Germanio kalumnian artikolon kontraŭ Sovetio, en kiu estis prezentita, ke en Sovetio kreskas religieco, kvazaŭ la kredantoj estas persekutataj k.t.p. Gazeto “Neue Zeitung” turnis sin al diversaj organizoj de Sovetio kun leteroj respondi al Bartels sur la paĝoj. La similajn leterojn ricevis “Sendiulo” kaj Varnitso k.a., ankaŭ vico da esperantistaj organizaĵoj. En N 194 de la 24-a de aŭgusto 1929 “La Nord-Bavara Popola Gazeto” (la organo de komunista partio) estis publikigita vico de la respondoj ricevitaj el Sovetio. Estas rimarkinde : ke nek de “Sendiulo”, nek de Varnitso la respondoj venis. El respondoj venis nur du de organizaĵoj de MKS, la ceteraj de SEU kaj ĉiuj en Esperanto. Per elokventaj faktoj kaj ekzemploj la esperantistoj-sendiuloj de Siberio, de For-Orienta teritorio, de Ivanovo-Voznesensko, Erevano kaj ceteraj lokoj refutis malveron de la social-demokrato.

El la rusa lingvo tradukis Esperanto-historiisto
Anatolo Sidorov (Aprilo 2023, Sankt-Peterburgo).

Revuo "Internacia Lingvo", n-ro 6, 1929
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio