Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Sejnman Nuntempa socialdemokratio, religio kaj ateismo
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1825 : Komploto estas bildrakonto pri decembrista provo reformi la caran Rusion
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce 54-n sesion de ONU

Liberpensula frakcio

Fremdajn lingvojn aŭ Esperanton ?

Karl Veber. Revuon « Международный язык » (Internacia Lingvo), 1929, N 2, p.78-80

Karl Veber.

Fremdajn lingvojn aŭ Esperanton ?

(Voĉo de germana internacia laborista korespondanto) .

Sub la titolo k-dino Maria Uljanova publikigis artikolon kontraŭ nia armilo de tutmonda komunikado Esperanto.

La argumentoj, sur kiuj k-dino Uljanova provis bazigi obĵetojn kontraŭ Esperanto estis tiom maltrafaj kaj nebulaj, ja nepras respondi, des pli, ke : 1) solvo de lingva problemo nuntempe estas aktualega tasko de la proletaro ; 2) ne gravas ĉu iu obĵetas Esperanton konata al neniu aŭ fratino de nia neforgesebla revolucia gvidanto Vladimir Lenin.

“Esperanto – estas lingvo, kia ne havas estontecon laŭ sia karaktero, pro malriĉeco de esprimoj, pro sia simpleco, pro tio, finfine, ke en ĝi nek estas kaj nek povas ekzisti iom plena literaturo por diversaj branĉoj de sciencoj” –diras k-ino Uljanova. Jen estas nova pruvo kiel venas al malĝustaj konkludoj kaj falsaj opinioj tiuj, kiuj juĝas pri afero, ne konatiĝinte kun ĝi ĝis la fino. Se k-ino Uljanova scius Esperanton, ŝi, certe, ne havus pretekstojn plendi pro malriĉeco de esprimoj. Krome, se Uljanova scius ke nuntempe la Esperanta literaturo, originala kaj tradukita, jam ne estas malriĉa kaj nekompleta, kiel ŝi opinias. Pro la profetaĵo, ke nia internacia lingvo ne havas estontecon, ŝi, certe, ridus kun ni : ŝi devas scii, ke ĝuste nun alproksimiĝas erao de Esperanto, ĉar la kondiĉoj ekonomiaj, politikaj kaj teknikaj por tio jam ekzistas. Dum kvardek jaroj Esperanto estis devigita batali kontraŭ ĉiuspecaj antaŭjuĝoj, mokoj kaj eĉ persekutoj flanke de neklerigitaj personoj en ajna medio, tamen ĝi venke enradikiĝis en ĉiuj mondopartoj, kaj ni nun povas kun ĝojo konstati ĝian progreson. Sendube, ĝi disvastiĝus pli vaste kaj literaturo en ĝi estus pli riĉa, se kritikintoj serioze dediĉis sin al konatiĝo, anstataŭ malserioze, de flanke juĝi kaj verdikti pri ĝi. Ni ofte konstatis, ke ardaj kontraŭuloj de Esperanto iĝis kiel amikoj nur post ĝia studo.

Tute ne estas vero, ke Esperanto en nesovetiaj landoj estas pli disvastigita ĉe etburĝaro, en medio de oficistoj, komercistoj kaj burokrataro. La aserto rekte pruvas la plenan nescion de faktoj. La pioniroj de Esperanto antaŭ la milito vere apartenis al burĝaro, precipe sciencistoj, instruistoj kaj kuracistoj. Sufiĉas kontroli laŭ la UEA-jarlibroj por konkludi ĉi tion. Sed post la milito la tutmonda laboristaro entreprenis la aferon en siajn manojn. Necesas konsideri, ekzemple, ke antaŭ la milito en Munkeno estis nur 5 esperantistoj-laboristoj, tamen nun la urba grupo havas 90 membrojn kaj 120 lernantojn. Krom tio en apudurbaj regionoj estas 5 laboristaj grupoj. En ĉiuj ĉi grupoj de pasintjara aŭtuno estis komencitaj novaj kursoj kaj funkcias korespondado kun fremdlandoj (la plej vigla estas kun kamaradoj el Sovetio). Ni ankaŭ povas informi la legantojn, ke plimulto de la grupaj membroj estas komunistoj, ruĝfrontanoj, sendiuloj. Persone mi estas grupestro de la urbaj Internacia Organizaĵo por Helpo al Laboristoj kaj sendiuloj. En nia komunisma gazeto “Neue Zeitung” (Nova Gazeto) aperas multe da interesegaj esperantistaj leteroj el Sovetio.

K-dino Uljanova mencias fakton, ke la lingvon Esperanton onu uzas malutile kontraŭ Sovetio kaj rekomendas studi fremdajn lingvojn. Certe, ne eblas eviti, ke iu fanatikulo – social-demokrato malbonuzis lingvon Esperanto en ĉi direkto. Tamen ĉu eblas eviti similajn aferojn en naciaj lingvoj ? Ĉu intelektuloj, posedantaj pli ol sola nacia lingvo ne malbonuzas kontraŭ Sovetio ? Tamen per kiuj lingvoj dum longa tempo disvastiĝas malveraj informoj pri Sovetio : ĉu per naciaj lingvoj aŭ per Esperanto ? Se k-dino Uljanova vivus en nia urboparto, ŝi havus eblecon konvinkiĝi, kiom da klopodoj kaj streĉoj, ĝuste por la laboristaj esperantistoj, por kontraŭbatali malveron en reakcia burĝa gazetaro , ankaŭ multaj laboristoj turnas sin al ni, por scii veron pri vivo en Sovetio. Estas fakto ke niaj naciistoj atakas Esperanton, nomante ĝin kiel lingvo de bolŝevistoj. En landoj kiel Bulgario, Hungario, Italio k.t.p. tolerante la lingvon mem tamen la laboristaj esperantaj organizaĵoj estas malpermesataj, ĉar estas konate, ke Esperanto forte kunligas revolucian tutmondan proletaron.

“Ĉu ne estas celkonscie anstataŭ Esperanto studi fremdajn lingvojn” ? – demandas k-ino Uljanova. Se laboristoj en Sovetio havas sufiĉajn tempon kaj monon, por studi fremdajn lingvojn pli sukcese por vere havi eblecon bone kontakti kun eksterlandaj korespondantoj, ni, esperantistoj, ne estas kontraŭ tio. Tamen ni devas emfazi, ke argumento de k-ino Uljanova, ke mezklerigita laboristo jam post 3-4 monatoj da studado de fremda lingvo, povas multon atingi, estas, se afable diri, sufiĉe riske.
Tamen se k-dino Uljanova estus prava, en kioma grado la scio nur de unu sola el eksterlandaj lingvoj povus kontentigi laboristojn ? Ĉu pli valore kontakti per la sola komuna lingvo kun kamaradoj el la plej diversaj landoj anstataŭ kun granda streĉo studi dum multaj jaroj (por posedi fremdan lingvon necesas studi ne dum monatoj, sed dum multjara fervora laborado) fremdan lingvon, por ke poste kontakti kun kvante limigitaj landoj ? Por kio elspezi grandajn tempon kaj monon por studi lingvon, kiun oni povos uzi por unu-du landoj, se ni nun havas eblecon uzinte limigitan tempon kaj rimedojn per Esperanto korespondi kun ĉiuj landoj de la mondo ?
Certe estus utile se en ĉiuj landoj jam nun en la popolaj lernejoj oni studus fremdajn lingvojn por ke ordinaraj laboristoj kaj kamparanoj havus eblecon studi eksterlandajn literaturojn kaj sciencojn originale. Tamen por realigi tion ĉi ne sufiĉas deziri tion, sed necesas neniigi la regantan klason, renversi kapitalismon.

Pro tio unuavice necesas studi ne fremdlingvan literaturon, sed neprokrasteble kolekti aŭ unuigi en la tuta mondo batalantojn por realigi nian celon, por enkonduki socialismon. La studado de la internacia lingvo senkondiĉe helpas al la unuigo. Necesas konsideri, ke lingvon kiun proletoj povus studi dum mallonga tempo kaj praktiki ĝin estas nur Esperanto.

En la tuta mondo reakcia kapitalismo mobilizas siajn dungitojn, por disŝiri Sovetian landon kaj tielmaniere fari lastan baton kontraŭ tutmonda proletaro. Pro tio ni, proletoj, devas uzi solan efektivan armilon de internacia komunikado de laboristoj – Esperanton. Ni devas serioze studi ĝin, por fortigi nevenkeblan unuigitan laboristan fronton. Per nia internacia lingvo ni frate kontaktas inter si, helpande unu al la alia trans landlimoj.

Vivu la Respubliko de laboristoj kaj kamparanoj !

Vivu unuigita fronto de tutmonda proletaro !

Vivu Esperanto – la armilo de komunikado de laborista klaso !

1 « Международный язык » (Internacia Lingvo, 1929, N 2, p.78-80).
2 La aŭtoro de la artikolo estas laboristo de segejo apud Munkeno (Germanio).
3 Maria Uljanova estas fratino de Vladimir Lenin.
4 La gazetaro aperas en germana lingvo, sed ne en Esperanto

El la rusa tradukis esperanto-historiisto
Anatolo Sidorov (Majo 2023, Sankt-Petersburgo).

« Международный язык » (Internacia Lingvo, 1929), N 2, p.78-80
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio