Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 17an de junio 2024 . Ĝis nun estas 2932 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Sejnman Nuntempa socialdemokratio, religio kaj ateismo
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1825 : Komploto estas bildrakonto pri decembrista provo reformi la caran Rusion
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce 54-n sesion de ONU

Liberpensula frakcio

Sukcesoj de la Internacia Lingvo Esperanto sukcese plenumas internaciajn taskojn de sendiuloj.

revuo Международный язык, (Internacia Lingvo), 1929, N 3, Marto ,p.175-182

Sukcesoj de la Internacia Lingvo1
Esperanto sukcese plenumas internaciajn taskojn de sendiuloj

Finita en junio de 1929 la 2-a Tutunia kongreso de sendiuloj prezentas por ni grandan intereson ne nur kiel eminenta evento ene de la sovetia socia vivo, tamen kun ligo pro la akceptitaj decidoj, kiujn prezentas Unio de Militantaj Sendiuloj (UMS) en la unuajn vicojn de internacia armeo de batalantoj kontraŭ religio.
La kongreso akumulis kvarjaran sperton de laboro de sendiulaj organizoj, inkluzive la sperton en interpopola komunikado kaj internacia klerigado de la membraro, – la problemoj tuŝantajn ĉiun propagandiston-esperantiston de internacia laborista korespondado.

Dum la pasintaj jaroj bezono en internacia komunikado de US signife kreskis, ĝi superis kadrojn de Centra Soveto de la organizo. Antaŭ la kongreso jam vico de regionaj organizoj de US (Armenio, Samaro, Brjansk k.c.) aranĝis kontaktojn kun eksterlandaj liberpensuloj. Ankaŭ ordinaraj ĉeloj en diversaj lokoj de Sovetio grandkvante instalis korespondadon kun liberpensuloj de diversaj landoj.
Tielmaniere la afero de la organizaj problemoj kaj eksterlanda informado evoluis al amasa tasko de internacia edukado de la amasoj. Antaŭe la tasko estis solvata per internacia gazetara angulo “Sendiulo”, do nun tion ne sufiĉas pro kresko de sendiularo.

La unua problemo en internacia komunikado – estas lingva problemo. En provincoj ĝin solvis sen meditoj, uzante en ĉiuj konataj okazoj Esperanton. Precipe serioze kaj aŭdace oni solvis la problemon en organizoj de sendiuloj, kiuj jam havis sperton dum uzo de Esperanto en internacia korespondado de oraganizoj aŭ filioj de Sovetrespublikara Eesperantista Unio (SEU).

Ekzemple, kunsido de urbaj sekretarioj de US de urbo Simferopolo la 21-an de aprilo 1929 decidas :

“Aranĝi ĉe regiona Soveto de US sekcion de esperantistoj-sendiuloj ; taski k-don Ŝapiro dum dusemajna periodo fondi sekcion el la plej aktivaj sendiuloj-esperantistoj, kompili laborplanon de la sekcio, konsiderante bezonojn pri studo de Esperanto ; la sekcio devos instali ligojn kun eksterlandoj ; ankaŭ doni kelkcent ekzemplerojn de la gazeto “Bezboĵnik” (Sendiulo) por sendado eksterlanden je la kosto de urbaj ĉeloj de sendiuloj ; enkonduki en programojn de urbaj kaj regionaj kursoj kelkajn lecionojn de Esperanto ; dum la 2-a kongreso de sendiuloj proponi informadon pri Esperanto ; aldoni al la disvastigata kontraŭreligia literaturo ankaŭ literaturon pri studo de Esperanto”.

Okazinta en majo konferenco laŭ raporto de Krimea regiona estraro de US prezentis sian opinion jene : “7. Konfrenco aprobas fondon de la sekcio de sendiuloj-esperantistoj”.

Ni vidas en la ekzemplo ne nur komprenon en utileco uzi Esperanton, ĝian uzeblecon en internacia komunikado laŭ apartaj problemoj, sed ankaŭ kiel paŝo por konatigo de sendiularo kun la lingvo, al fondo de personaro de esperantistoj-sendiuloj, kiuj devos esti organizantoj de la komunikado.

De la unuaj ekzistojaroj la ukrainlingva ĵurnalo “Безвiрник” (Sendiulo) superstampas sur la kovrilpaĝo sian oficialan konsideron de Esperanto por bezonoj de interpopola korespondado “Oni korespondas Esperante”, rezulte ĝi publikigas materialojn ricevitajn per Esperanto.

Certe, gravas ne nur la subtitolo, sed kion ĝi donis al la gazeto. Ĉirkaŭ 10% de la materialoj de eksterlanda fako la gazeto ricevis per Esperanto. Se konsideri en eksterlanda fako la tutan ricevitan materialon de ĉiuj eksterlandaj korespondantoj (ne kalkulante materialojn ĉerpitajn el eksterlanda gazetaro), do parto de esperantaj-korespondantoj, inter kiuj ĉe “Sendiulo” jam estas konstantaj (Anglio, Svedio, Germanio) prezentas ĉirkaŭ tri-kvaronojn. Necesas rimarki ke dank’al Esperanto la gazeto sukcesis ricevadi materialojn de landoj, el kiuj tute ne eblis aboni (Estonio, Litovio, Svedio, eĉ Anglio).

En ĉiuj okazoj Esperanto plenumis specifajn taskojn kiel teknika armilo de la komunikado. Ne nur dum provizo de la gazeto per materialoj, ankaŭ per organizaj ligoj, kiaj komenciĝis de sekcio de liberpensuloj en SAT (en Lepsiko), tamen evoluis al afero profunda por firmigo de marksisma falango de sendiuloj en Internacia Proleta Fronto.

Dank’al Centra Buroo la sekcio de sendiuloj-esperantistoj en Svedio estas organizitaj la unuaj grupoj de esperantistoj-sendiuloj, kiuj de la unuaj tagoj funkcias sub influo de komunistoj kaj similas la labormetodoj de maldekstra alo de Internacio de Proletaj Sendiuloj. La grupoj jam ekzistas kiel Svedia Unio de Proletaj Sendiuloj. Tielmaniere Esperanto en la manoj de sendiuloj plenumis sufiĉe seriozan organizan taskon, memuvoluante kaj riĉiĝante en la organiza vivo de sendiula proletaro.
Redakcio kaj eksterlanda fako de la Centra Soveto de US regule tra la “Internacia Lingvo” donis temojn pri korespondado ankaŭ metodikajn konsilojn, por eksterlandaj korespondantoj Centra Soveto de US donis temojn en esperantlingva ĵurnalo “Sennaciulo”. Dank’ al la ligoj kun laboristaj eksterlandaj E-organizoj sukcesis sufiĉe facile kolekti interesajn por eksterlandaj laboristoj materialojn pri religio kaj kontraŭreligia movado, precipe en Sovetio. Rezulte oni trovis temojn por sendado de materialojn eksterlanden, ĉar la temojn donis mem eksterlandaj laboristoj, de alia flanko oni sukcesis senmaskigi malveron de la burĝa gazetaro.

Al la eksterlanda fako de la Centra Soveto de US grandan helpon prezentas Centra Buroo de sendiuloj-esperantistoj. Por ekzemplo sufiĉas prezenti du-tri faktojn : por senmaskigi malveron en eksterlanda gazetaro pri kresko de religieco en Sovetio, Centra Buroo de esperantistoj sendis al laborista E-ĵurnalo “Sennaciulo” artikolon, tradukitan en tri proletaj ĵurnaloj de liberpensuloj de tri landoj. Ĉi tien ankaŭ necesas konsideri efekton, kia originas de dissendado de “Sennaciulo” al 32 landoj. Eldonata de sekcio liberpensuloj en SAT E-bulteno “Liberpensula Servo” havas ĉ. 50% de materialo ricevitan de Centra Buroo de sendiuloj. La bulteno disvastiĝas en 18 landoj. Grandan parton la “Liberpensula Paĝo” en “Sennaciulo” havis materialojn el Sovetio.
Konklude ni prezentas decidojn de la 2-a Tutunia kongreso de sendiuloj, kiaj kongruas kun taskoj de Sovetrespublikara Esperantista Unuo :

“22. La kongreso opinias ke necesas fortigi kaj evoluigi laboron pri internacia klerigado de sendiuloj. Celkonforme la Centra Buroo rekomendas al organizoj de US :

a) pligrandigi en kontraŭreligia gazetaro la eksterlandajn angulojn ;

b) atenti pri agado kaj vivo de organizoj de proletaj liberpensuloj, senmaskigante rolon de pastremaj social-demokratoj ;

c) enkonduki en amasan laboron raportojn kaj lekciojn pri problemoj de internacia laboro de sendiuloj, eldonante fakan literaturon ;

d) fondi en kontraŭreligiaj muzeoj fakojn, prilumigantaj laboron de religiuloj kaj sendiuloj en eksterlandoj ;

e) akumuli kaj disvastigi jam ekzistantan sperton en organizado de komunikado kun proletaj liberpensuloj, ĉiurimede subteni laboron de sekcioj de sendiuloj-esperantistoj kaj gvidante ilin, ankaŭ kontaktante kun filioj de SEU”.

Por vidi tutan panoramon necesas aldoni, ke en la kongreso partoprenis du eksterlandaj sendiuloj-esperantistoj, ankaŭ ke Centra Kontraŭreligia Muzeo ricevis parton de eksponaĵoj per Esperanto kaj havas apartan fakon “La laboro de sendiuloj-esperantistoj”, ke Centra Soveto de US kun frakcio de CK de SEU antaŭ la kongreso eldonis broŝuron “N.Lenin. Pri religio” (du liajn ĉefajn artikolojn).

Esperanto en Internacio de Proletaj Liberpensuloj (IPL)

Ankoraŭ dum la unua kongreso de IPL aprobis decidon : “La Unua kongreso de Proletaj Liberpensuloj 1924 en Vieno substrekas pri bezono de internacia interkomprenata lingvo Esperanto por praktikaj kaj ideaj celoj kaj energie subtenos ĉiujn aranĝojn en la direkto”.

Poste la kongreso de liberpensuloj en Aŭstrio 1925 en Leben decidas : “Esperanton, kiel proleta kultura movado, necesas uzi konforme al taskoj de Unio de Sendiuloj”.
La kvina konferenco de Unio de Liberpensuloj de Pollando rezoluciis : “Tutpollanda konferenco de Unio de Liberpensuloj konstatas maleston de la komuna internacia lingvo por interkomprenado de proletaro kaj pro tio problemojn en evoluo de interpopolaj kontaktoj. Pro tio la konferenco opinias bezonata entrepreni paŝojn por enkonduko de Esperanto en lernejojn. La konferenco alvokas ĉiujn laboristajn organizojn propagandi Esperanton kaj okazigi Esperanto-kursojn”.

En aprilo 1929 en Uplin dum la konferenco de revoluciaj Liberpensuloj de Francio estis legita letero, alvokanta al organizado de lekcioj pri Esperanto “por fortigo de internacia komunikado”.

Pri la decido de Sovetia Unio de Sendiuloj la legantoj povas scii el speciala artikolo en ĉi kajero.

Nuntempe la plej multo de naciaj sekcioj de IPF jam oficiale uzas Esperanton, havante specialan subtitolon aŭ eĉ Esperanto-angulon. Jam estas : “Le Matérialista” kaj “De Tribun” (Belgio), “Der Freidenker” kaj “Freie Weltanschauung” (Aŭstrio), “Der proletarische Freidenker” kaj “Der proletarische Atheist”, “Der Weckruf” kaj “Der Pfaffenspiedel” (Germanio), “Die Funke” (Aŭstrio), “De Vrijdenker” (Holando), “Misl Wolna” (Pollando), ankaŭ sovetiaj “Bezboĵnik” kaj “Bezvirnik”, kaj fine, en la proksima tempo komenciĝanta aperi sveda ĵurnalo de liberpensuloj, la unua kajero estas dediĉita al la 2-a Tutunia Kongreso de Unio de Militantaj Sendiuloj, ankaŭ oficiale uzas Esperanton.

Kun la menciitaj 14 ĵurnaloj el 7 landoj, la vico de aliaj ĵurnaloj de proletaj sendiuloj ankaŭ uzas en sia praktiko tradukojn el esperantlingva gazetaro kaj pres-bultenoj de sekcioj de liberpensuloj de SAT. Ili estas : “Atheist” (oficiala organo de IPL), “Liberpensulo” (Anglio), “La lutte” (Francio) k.c.

Krome, la sekcioj de IPL de kelkaj landoj en siaj organizaj kontaktoj jam oficiale uzas Esperanton. Ni scias, ke Unio de Proletaj Liberpensuloj de Ĉeĥo-Slovakio (Bodenbaĥ) faras sian internacian komunikadon ankaŭ per Esperanto. Organizo de Liberpensuloj en Lodz, nun laŭ volo de Pilsudskij neniigita, fondis E-sekcion kaj plenumis vicon da E-kursoj por la membraro. La Belgia Ligo de materialistoj en sia komunikado uzas Esperanton, ankaŭ Unio de Proletaj Liberpensuloj de Vestfalia regiono (Germanio), fine sovetia UMS kaj lastmomente Svedia Unio de Proletaj Liberpensuloj.
Plenumkomitato de Internacio ekde 1929-a jaro emisias eldonadon de speciala E-organo helpe de sekcio de liberpensuloj en SAT.

La sekcioj de liberpensuloj en SAT

En 1928 dum internacia SAT-kongreso en Gotheborg estis fondita sekcio de liberpensuloj. Per la fondo la sekcio restarigas ekzistantan antaŭ 1927 laboron de malfondita Ligo de Esperantistoj-Liberpensuloj.

En 1929 la sekcio iniciatis du gravajn branĉojn de laboro. Ĉiumonate aperas en “Sennaciulo” redaktata de ĝi “Liberpensula Paĝo”, ekde januaro 1929 jam estas dissendata al 18 landoj bulteno “Liberpensula Servo”, aperanta dufoje en monato. Nuntempe estas preparata vico da tradukitaj eldonoj en Esperanto, precipe sovetiaj (konkrete Emeljan Jaroslavskij “Opinioj de Lenin pri religio” k.c.), ankaŭ kolekto de nova kontraŭreligia literaturo diverslanda. Antaŭnelonge aperis speciala numero de ĵurnalo “La Nova Epoko”.

Sovetia pedagogia ĵurnalo en Esperanto

Sur la paĝoj de nia ĵurnalo jam estis informo pri sukcesa uzo de Esperanto en ukrainlingva pedagogia ĵurnalo “La Vojo de Klerigo”, aperiganta per aparta eldono resumojn de artikoloj en Esperanto.

En majo 1929 CK de sindikatoj de klerigado komencis per eldonejo “Laboristo de klerigado” eldoni tute en Esperanto ĉiumonatan pedagogian ĵurnalon “Soveta Pedagogia Revuo” sub komuna redaktado de M.Apletin.

En eldonitaj tri numeroj aperis artikoloj de : Pistrak, E.Lilina, A.Lunaĉarski, P.Paribok, A.Pĉelko, S.A.Fradkin.
Du ceteraj pedagogiaj ĵurnaloj « Педагогическая переквалификация » (Pedagogia rekvalifiko) (en Moskvo) kaj « Практическая педология » (Praktika pedologio) (en Orjol) komencis prezenti enhavon de apartaj kajeroj en Esperanto.

Esperanto inter japanaj studentoj

Disvastiĝo de Esperanto en Japanio estas tre vaste populara inter studanta junularo, precipe ĉe studentoj-medicinistoj. Havas intereson kiel Esperanto estas uzata en ĉi medioj, ankaŭ kiel diversmaniere estas uzata en diversaj sferoj de sociaj scioj – demonstras sube prezentata programo de iu el unuigitaj vesperoj, organizitaj en Tokio dank’al medicinista E-grupo ĉe Keno-Universitato ; de grupo ĉe Tokio-Universitato ; de E-grupo de Medicinista Kolegaro Tiba k.c. :

1. Enkonduka vorto de s-ro Ogivara ;
2. “Pri evoluo de homa socio kaj stimula energio de naturo” de d-ro Niomura ;
3. “Pri la febra sifiliso tifosimila” de d-ro Itabasi ;
4. “Kien evoluas la artoj” s-ro Morita ;
5. “Rinoskopio” d-ro Matuoka ;
6. “Esperanto kaj kinematografio” d-ro Sinzi ;
7. “Kio estas sorto” s-ro Ogivara ;
8. “Pri farmacio” s-ro Uozuli ;
9. “Antropologiaj diferencoj inter eŭropanoj kaj azianoj” d-ro Motizuki.

Kiel ni vidas, diverseco de la temoj estas granda kaj rekte konfirmanta, ke ne estas fakoj, en kiuj Esperanto ne estas uzata.

Esperanto en sciencaj rondoj

Meteologia stacio en Tateno (Japanio) regule (jam trian jaron laŭvice) eldonas en Esperanto sian jarraporton. Aperinta en 1929 E-jarraporto de stacio enhavas meteologiajn observadojn kompilitaj dum la 1923-27 jaroj per paperdrako kaj ligita al ĝi aerostato.

En japana ĵurnalo “Scientific Papers of the Institute of Physical and Chemical Research” (Tokio) granda kvanto da originalaj sciencaj verkoj estas publikigataj en Esperanto.

Unu el tiuj verkoj estas “Proceso de malmoliĝo de cemento” tradukita el Esperanto estis publikigita en du francaj ĵurnaloj “Le Ciment”, novembro 1928 kaj “Chimie et Industrie”, januaro 1929.

En № 178 de la menciita “Scientific Papers” ĵus aperis en Esperanto verko de Hirosi Tutiya : “Kataliza malkomponiĝo de karbonoksido. Fero estas kiel katalizilo”.
Japana ĵurnalo “Abstracts from Kikwagaku—Kenkyujo Iho”, prezentanta resumojn de japanaj sciencaj verkoj en angla lingvo nun komencis paralele uzi ankaŭ Esperanton.

Esperanto en filmoj

Estas interesa uzo de Esperanto en emisiita printempe de 1929 filmo en Sovetio “La vendistoj de gloro” (origina titolo estas “Les Marchands de gloire”, 1925). La filmo estis surekranigita laŭ samtitola teatraĵo de francaj aŭtoroj Marcel Pagnol kaj Paul Nivoix. Laŭ la filmo ĉio okazas en Francio. Reĝisoro de la filmo prezentas ian kapitalisman landon per stiligo de ekstera dekoro : aperantaj sur ekrano naciaj flagoj kaj koloroj, ŝtataj blazonoj estas nek francaj, nek germanaj, nek anglaj, tamen prezentas amatan en kapitalismaj landoj aglon kun surbrusta ŝildo kun litero “Z”. Por pli elokvente prezenti eventojn, la reĝisoro forigis el la filmo ĉiajn naciajn lingvojn kaj anstataŭgis per Esperanto. Sur viandkesto oni vidas vorton “viando”, sur la poŝta ekspedaĵo legeblas : Aganta armeo, 152-a infanteria regimento ; dum antaŭbalota periodo aperas surmuraj afiŝoj kun Esperantaj skriboj : balotu por komunistoj ; sur la politikaj afiŝoj de irantaj manifestacioj ankaŭ estas Esperantaj postuloj : Donu panon ! Donu laboron al niaj edzoj ! Ĉiuj tekstoj en la filmo estas nur en Esperanto.

Esperanta konsultejo en Moskva Parko de Kulturo kaj Ripozo

Laŭ iniciato de Tutunia Societo de Kulturaj Rilatoj kun Eksterlandoj en Parko de Kulturo kaj Ripozo (en Moskvo) estas instalita Esperanta konsultejo, funkcianta kiel memstara eksterlanda libra fako. La konsultejo situas en legejo de klubo kaj estas ekipita per Esperanta eksponejo kun riĉa kolekto de E-lernolibroj, ĵurnaloj, agita kaj propaganda E-literaturo.

La konsultejo havas popularecon : ĉiutage ĝin vizitas de 20 ĝis 100 personoj, inter la vizitantoj estas gastoj (el Krimeo, Ukrainio, Meza Azio k.c.) ankaŭ eksterlandanoj (el Germanio, Svedio, Finnlando, Italio, Francio, Danio). Sur la parkaj placetoj oni aranĝas diskutojn pri la internacia lingvo, kiujn aŭskultas po 120-150 da homoj ankaŭ estas mitingoj kun partopreno de eksterlandaj esperantistoj (ĝis 300 personoj).

Komsomolanoj kaj Esperanto

En ŝtata eldonejo de Ukrainio okaze de dekjariĝo de ukrainia komsomolo aperis en la ukraina lingvo libro Iv.Gluŝĉenko “Ni estas KIM-anoj” . La tria libra parto estas dediĉita al laboro de komsomolanoj-esperantistoj en medio de internacia komunikado kaj portas titolon “Por la Esperanta movado malfermu pli vaste la pordon !”. La libro prezentas multajn interesajn faktojn pri uzo de Esperanto en komsomola laboro kaj rekomendas vaste disvastigi ĝin.

Esperantistoj kaj internacia ruĝa tago

Sovetiaj esperantistoj vaste uzas sian korespondadon kun eksterlandaj laboristoj por preparo de interpopola ruĝa tago, organizatan la 1-an de aŭgusto.

Ekzemple, filio de SEU en urbo Krivoj Rog kune kun regionaj sindikatoj kaj Internacia Organizo por Helpo al Laboristoj eldonis en Esperanto agitfolion kun alvoko al eksterlandaj laboristoj pri la ruĝa tago.

Laŭ informo de moskva ĵurnalo “Pravda” (La Vero) E-kolektivo en Rostov-ĉe-Dono kun laboristoj kolektive legas leterojn kaj kolektas subskribojn. La fervojmetiistoj de Leningrado kaj vico da ceteraj uzinoj dissendis laŭ 300 adresoj tra la tuta mondo kolektivan leteron.

La mallongigitan artikolon el la rusa tradukis E-historiisto
Anatolo Sidorov (Majo 2023, Sankt-Petersburgo).

1 « Международный язык » (Internacia Lingvo), 1929, N 3, p.175-182.

revuo Международный язык, (Internacia Lingvo), 1929, N 3, Marto
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio