Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Sejnman Nuntempa socialdemokratio, religio kaj ateismo
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1825 : Komploto estas bildrakonto pri decembrista provo reformi la caran Rusion
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce 54-n sesion de ONU

Tutmonda Unio de la Liberpensuloj

Felicitas RABE : Liberpensula kongreso : “Estigo de la nova multpolusa mondordo estas revolucia procezo”

Monda Unio de Liberpensuloj

Felicitas RABE : Liberpensula kongreso : “Estigo de la nova multpolusa mondordo estas revolucia procezo”

2023-05-29
rtde.site/inland/...

Analizo de Felicitas Rabe

Por la 18-a de Majo 2023 la Monda Unio de Liberpensuloj invitis al sia kongreso al Frankfurto ĉe Majno. Klaus Hartmann, la prezidanto de la Monda Unio, salutis la pli ol 80 partoprenantojn en la Civitana Domo Bornheim. Li indikis, ke la liberpensuloj hodiaŭ staras en la tradicio de la Liberpensula Internacio fondita en 1880. Tiutempe la centra disputo de la liberpensuloj estis tiu kun religio kaj eklezio, kiu transiris al la batalo kontraŭ la manipulado kaj unuecigo fare de la “okcidentaj” komunikiloj.

Kelkaj antaŭaj kamaradoj daŭre dediĉas sin al la “eklezi-batalo”, aliaj transformiĝis al “humanistoj” por esti bone akceptataj en la socio. Iuj, kiel “liberaj portantoj” en la sociala kampo strebas al financiĝo el impostmono. Fine ekzistas eĉ tiuj, kiuj komprenas la ripetadon de NATO-propagando kiel “nuntempan liberpensadon”, tiel Hartmann.

Pri la konferenca temo “Libera pensado kaj la nova multpolusa mondordo” parolis personoj el Germanujo, Aŭstrujo, Serbujo, Luksemburgo kaj Svislando ; ankaŭ la kulturaj kontribuaĵoj metis apartajn akcentojn : Kiel demonstran signon kontraŭ la ekzilado de la rusa kulturo, la pianistino Ekaterina Frank prezentis pianludojn de Sergej Raĥmaninov kaj interalie kantis la “Kanton pri la gruoj”. La kantisto Ernesto Schwarz, konata pro siaj novaj tekstoj por malnovaj kantoj, prezentis interalie “La rusoj kulpas pri ĉio”, kaj la brita kantisto Guy Dawson entuziasmigis per la kanto “Ami go home !”

Eraoŝanĝo kaj historia reviziismo

En sia prelego “Eraoŝanĝo inter milito kaj paco” Hartmann aludis pri la 8-a kaj 9-a de Majo. En la jaro 2023 speciale aŭdiĝis la voĉoj de tiuj homoj, kiuj, kvankam ili ne publike bedaŭris la liberigon el la faŝismo kiel tian, sed ja ke la Sovetunio liberigis sin mem. En multaj urboj, precipe en la germana ĉefurbo Berlino, kontraŭfaŝismaj simboloj, ekz-e la rubando de Sankta Georgo, estis malpermesitaj.

Malpermesoj trafis eĉ la sovetian flagon kaj la flagon de la venko kaj la flagon de la Rusa Federacio – sed evidente ne la ukrainan flagon. Flagoj de la milit-alianculo kvazaŭ memkompreneble povas esti flirtigataj, dum junuloj kun rusaj flagoj ĉe la sovetia honor-memorejo en Berlino-Treptow estis persekutataj de la polico kaj arestitaj.

La prezidanto de la Monda Unio nomis tion “praktiko inda je diktatoreco”, kiu same radikas, laŭ li, en la parolado pri la “eraoŝanĝo” de la germana kanceliero Olaf Scholz. En tiu kanceliera parolado la militkomenco en Ukrainujo estis ŝovita de 2014 al 2022, por kulpigi Ruslandon je “ahgresmilito”. Al tiu “inda praktiko” apartenas ankaŭ la starigo de “lando de sensciuloj de la Konstanca Maro ĝi la insulo Rugeno” :

“La germanaj faŝistoj punis la aŭskultadon de malamikaj radiostacioj, la Eŭropa Unio malpermesas rusajn komunikilojn pro « misinformado ». La radio-aparato « Volksempfänger » [“popolricevilo”] de la nazioj estis primitiva kompare kun la transatlantika unuecigo en la preteksta vestaĵo de plurismo.”

Kaj Hartmann plu :

“la saksa Elbo-valo ĉe Dresdeno antaŭe estis moke nomata « valo de sensciuloj », ĉar tie ne eblis vidi « okcidentan televidon ». Hodiaŭ, de la Konstanca Lago [en la sudo] ĝis Rugeno [en la nordo] ekzistas jam nur « okcidenta televido » – per tio ni meritas la titolon « lando de sensciuloj ».”

Ĉar Ursula von der Leyen dekretis, ke Ukrainujo batalas por “niaj valoroj”, baldaŭ eble ankaŭ en la Eŭropa Unio okazos la malpermeso de ĉiuj opoziciaj partioj, same kiel nun estas en Ukrainujo. Sed eble ankaŭ en la Eŭropa Unio nazioj deklariĝos naciaj herooj kaj memorejoj por la liberigintoj el la faŝismo estos malmuntataj. Dum milit-kontraŭuloj estas kalumniataj kiel « dekstruloj » aŭ « nazioj », en la eŭropunia parlamento, ekzemple de la germana kanceliero Scholz, estas uzata la faŝista saluto « Slava Ukraini », diris Hartmann.

Tiu ĉi linio de histori-falsado, laŭ Hartmann, fariĝis videbla en la rezolucio de la EU-parlamento, en kiu oni atribuis al la Sovetunio almenaŭ la saman kulpon kiel al la hitlera Germanujo pri la Dua Mondmilito. En la sama rezolucio la germana parlamento (Bundestag) ankaŭ falsis la malsat-mizeron en Sovetio al “popolmurdo al Ukrainujo”. La aŭtorino Marie Rotkopf, laŭ Hartmann, bone esprimis tiun histori-reviziismon en sia eseo “La germana mensostato kaj la milito” [“Die deutsche Mentalität und der Krieg”] :

“Baldaŭ jam ne la Ruĝa Armeo liberigis Aŭŝvicon, sed la Azov-bataliono”, skribis Rotkopf.

En sia parolado la prezidanto de la Monda Unio alvokis la konferencanojn batali kontraŭ la novfaŝismo :

“Ni subtenu la batalon kontraŭla novfaŝismo kaj klare rifuzu la pseŭdo-kontraŭfaŝitojn de la « transatlantifa ». Ni klopodu por unuiĝi kun la movadoj por demokratio kaj por opini-libereco. Ni fortigu la paco-fortojn, la internacian solidarecon, la kunlaboradon inter la popoloj por la multpolusa mondordo surbaze de egaleco kaj suvereneco. Ni defendu la solidarecon kaj amikecon kun la Rusa Federacio kaj la Popolrespubliko Ĉinujo !”

Du opcioj : La venko de Ruslando (kaj de la Nova Mondo) aŭ la neniigo de la vivo sur Tero.

La astrofizikisto kaj fakulo pri internaciaj rilatoj, Vladimir Kirŝljanin el Beogrado, en sia prelego parolis pri la evoluo “De la NATO-agreso en 1999 kontraŭ Jugoslavujo ĝis la milito kontraŭ Ruslando”. Vide al tiuj du eŭropaj militoj li demandis, kio ĉe rusoj kaj serboj kaj aktuale ankaŭ ĉe ĉinoj estas tiom aparta eco, ke ili fariĝas ĉefa celtabulo de la kontraŭ-civilizacio. Ĉe tio li indikis la komunan sperton en la kontraŭfaŝisma batalo kaj en la konstruado de socialismo, sed ankaŭ la spiritajn fontojn de la ortodoksa kristanismo kaj de la konfuceismo kaj la historion de la Bizanca Regno, kiun la Okcidento klopodis detrui.

Laŭ Krŝljanin, temas “por la okcidentaj krimeguloj : Aŭ ni regas la mondon – aŭ nenio !” Oni memoru nur la multajn milionojn da homoj, kiuj estis mortigitaj en la krucmilitoj, koloniaj militoj, mondmilitoj, usonaj-NATO-aj agresoj en la Proksim-Oriento ĝis la plej lastaj eŭropaj militoj kontraŭ la serboj kaj rusoj. Per la gvidado, fare de Usono, en la okcidenta mondo, la Okcidento transformiĝis de la plej grava detrua kaj agresa faktoro al malica potenco.

Rigarde al Serbujo li emfazis : “ni [la serboj] restis ne venkitaj, ĉar ni estis gvidataj de Slobodan Miloŝević – viro kiu estis simbolo de la kontraŭtutmondismo, kia li estis karakterizita de Aleksander Sinovjev. La politiko de Serbujo sub Miloŝević ĉiurilate kongruis kun la politiko, kiun Ruslando kaj Ĉinujo hodiaŭ faradas – la politiko de la Nova Mondo”.

La vicula milito en la eksa Ukrainujo estas, laŭ li, la lasta kaj malespera provo de la krimeguloj, per la samaj metodoj, sed sen perspektivo je sukceso, returni la historion. Laŭ li, ekzistas nur du eblaj rezultoj : la venko de Ruslando (kaj de la Nova Mondo) aŭ la neniigo de la vivo sur Tero. Sed Ruslando, Ĉinujo kaj la plimulto de la homaro forigos la okcidentan agresan hegemonion kaj punos ties krimojn. Vladimir Krŝljanin invitis la okcidentajn popolojn en la Novan Mondon :

“La nuna milito klare montras, ke la histori-reviziismo estas instrumento de la faŝistoj, de ties komplicoj kaj apogantoj, kiu ne estas pravigebla. Pro tio ni devas organizi nin, batali kaj saluti la Novan Mondon – justan, multpolusan kaj multflankan mondon, kiu baziĝas sur la popoljuro, egaleco, kunlaborado, socia justeco kaj vera demokratio. Kaj tio estas la sortokomunumo de la homaro.

Ni invitas la okcidentajn popolojn, kiuj ĉiam pli fariĝas viktimoj de sia oligarĥaro, eniri la Novan Mondon, kaj ni deziras al ili baldaŭan liberiĝon ! Ni do staru kune por la rapida totala kaj fina venko de la Nova Mondo super faŝismo kaj kontraŭhumanismo !”

La falanta giganto ĉe sia karambolo povas kaŭzi damaĝojn

La ĝenerala sekretario de la Monda Unio, Jean-Marie Jacoby el Luksemburgo, en sia prelego “La monda situacio ŝanĝiĝas”, priskribis la finon de la usona regado : “La monda regado de Usono finiĝas. La hegemono falas kaj giganto falanta povas kaŭzi damaĝon ĉe sia karambolo. Sed konstateblas, ke jam nur 35 landoj obeas al la hegemono – tiu estas la nombro de la landoj, kiuj pretis ekonomie damaĝi sin mem per la kontraŭrusaj sankcioj. Sed ekonomie same kiel politike, la triopo Usono-NATO-EU estas jam superita de la BRICS, kiu ne enmiksiĝas en la internan politikon de la koncernaj landoj, kio intertempe kondukis al 19 aliĝ-kandidatoj.”

Al Usono oni nun fortiras la kontaktilon por financado, per tio ke la dolaro jam ne estas la monda mono. En la jaro 2000 oni faris ankoraŭ 66 elcentojn de la monda komerco en usonaj dolaroj, en 2022 tiu proporcio estis jam nur 47 elcentoj kaj en la unuaj tri monatoj de 2023 tio falis al 40 elcentoj. Samtempe la [mondaj] rezervoj en dolaroj en 20 jaroj malaltiĝis de 71 elcentoj al 60 elcentoj.

Jacoby indikis la grandegan usonan ŝtat-ŝuldon de 31,4 bilionoj da dolaroj, kiuj estas 120 elcentoj de ĝia artefarite (fare de la financ-industrio) pufigita MEP. Samtempe la milit-buĝeto – 1000 miliardoj da dolaroj – pagas grandan parton de la loĝistiko kaj la konservadon de la 800 milit-bastionoj tra la mondo. La milit-industria komplekso de Usono, laŭ li, konsistas el privataj firmaoj, kies ĉefa celo estas la profito kaj ne la produktado de plej efikaj armil-sistemoj. En Ĉinujo same kiel en Ruslando oni atingas per ŝtataj firmaoj kaj per malpli da mono konsiderinde pli bonajn rezultojn – aktuale tute aparte ĉe la supersono. Tiel la rusa armeo fine ankaŭ ne havas problemon de postliverado de municio. Male, usona kvarstela generalo avertis, ke ĉe milito kontraŭ Ĉinujo oni havus municion nur por sep tagoj, kaj germanaj generaloj, laŭ la preleganto, avertis ke la municio sufiĉus nur por du tagoj da milito.

En la sekvo, laŭ la preleganto, Usono jam ne havas la eblecon de konvencia mondmilito, sed nur de kolektiva memmurdo. Sed la internacia financkapitalo, kiu intertempe gvidas same la usonan registaron kiel ankaŭ tiun de la EU, de tio ne profitus. La membrolandoj de la EU per la kontraŭrusaj sankcioj, kondukas la ekonomion kontraŭ la muron. Post kiam ili, laŭ ordono de Usono, fortranĉis sin disde la favoraj rusaj energi-portantoj kaj krudmaterialoj, ili troviĝas sub la minaco perdi sian konkurenc-kapablon kaj senindustriiĝi.

“Tio ŝanĝeblas nur per « Ami go home and take your NATO with you » kiel bazo por paco kaj popolamikeco kun ĉiuj popoloj de Eŭropo kaj Azio, ankaŭ kun rusoj kaj ĉinoj”, Jacoby konkludis.

Sincera memorado pri la historio de la demokratiaj revolucioj en Eŭropo

La historiistino d-ro Corinna Oesch el Vieno memorigis pri la historia situacio, en kiu estiĝis la demokratiaj revolucioj en Eŭropo kaj la revolucio de 1848/49 en Germanujo. Deirante de la Franca Revolucio kaj sinsekvo de reakcio kaj de denovaj ribeloj, la demokratia movado kulminis fine en la Germana Nacia Asembleo, kiu malfermiĝis la 18-an de Majo 1848, do precize antaŭ 175 jaroj, en la Paŭlo-preĝejo de Frankfurto ĉe Majno. Anstataŭ “respektoplena, sterila” memorado pri la datreveno, necesas konsciiĝi, por kiuj rajtoj virinoj kaj viroj batalis en la revolucio de 1848, Oesch klarigis. Oni memoru pri tio, kiajn rajtojn ili por mallonga tempo ĝuis, antaŭ ol la reakcio disbatis la atingojn de la revolucio.

Ĝis hodiaŭ, laŭ ŝi, la rolo de la virino en la revolucio ne estas sufiĉe rimarkita. Ĉiuj delegitoj en la Paŭlo-preĝejo estis viroj, por la interesiĝantaj virinoj oni devis plilarĝigi la “daman galerion”. Sed sur la stratoj virinoj grandnombre batale engaĝiĝis por la demokratio. La Paŭlopreĝeja Konstitucio, ĝenerale festata kiel la “unua demokratia konstitucio”, tamen neniom ŝanĝis la fakton, ke princoj, dukoj kaj reĝoj en la unuopaj [germanaj] ŝtatoj daŭre regadis.

Oni celis kiel ŝtatformon “konstitucia monarĥio”, kun imperiestro kiel germana ŝtatestro, kiu povis heredi tiun titolon. Por la nuntempa memorado estas karakteriza la ideo, ke estas eksterdube, ke nia hodiaŭa estas “la plej bona Germanujo (aŭ Aŭstrujo) de ĉiuj tempoj”. Sed ne eblas eviti rigardi kritike la hodiaŭan politikan sistemon kun ĝiaj tutmondaj implikaĵoj.

Laŭ Oesch, necesas alfronti la hipokritan memoradon pri 1848 de la oficiala flanko per sincera diskutado. Tio signifas estigi speciale rilatojn inter la batalo por liberecaj rajtoj de 1848 kaj de la nuntempa demokrati-movado (movado de klerigo kaj de konstitucio). Tio ne evitu la demandon, kiuj fundamentaj rajtoj “dum la pandemio” estis suspenditaj respektive ĝis hodiaŭ kavigitaj. Same necesas atenta rigardo al estontaj minacoj, kiuj formiĝas ekzemple sub la temo “WHO-komplekso” [WHO = MOS = Monda Organizaĵo pri Sano].

La svisa politiko de neŭtraleco jam ne kredinda

La svisa publicisto Peter Berger ĉe la temo “Neŭtraleco kaj multpolusa mondordo” indikis la necesan distingon inter neŭtraleco kaj neŭtraleca politiko. Neŭtraleco, laŭ li, signifas nur, ke neniuj fremdaj trupoj staras en la propra lando kaj ke oni partoprenas en neniujn militojn. Ĉe la neŭtralecpolitiko temas pri pli aktiva aŭ pli pasiva rolo – la debato pri tio akriĝis ekde la krizo en Ukrainujo. La aŭstra kanceliero Karl Nehammer (ÖVP) indikis, ke la aŭstra neŭtraleco “estiĝis sub scenaro de premado” – la foriro de la sovetiaj trupoj kaj la ŝtat-traktato de 1955 estis eblaj nur sub la kondiĉo de neŭtraleco.

Berger nomis la aktualan svisan ministron pri eksteraj rilatoj freneziĝinta : “En Svislando umas freneziĝinta ministro pri ekstero, 150-elcenta atlantikisto”, tiel Berger. La ministro, laŭ li, altiris la atenton interalie per tio ke li ĉesigis la svisajn pagojn al la palestina helporganizaĵo de la Unuiĝinta Naciaro (UN), la UNRWA. Sian revon je peranta rolo de Svislando en la Ukrain-konflikto, post malvarma duŝo el Moskvo, li devis enterigi – la lando ja transprenis la sankci-pakaĵojn kontraŭ Ruslando.

Tio, laŭ la preleganto, faris grandegan damaĝon al la kredindo de la svisa neŭtralec-politiko. Kiam la socialdemokrata registar-ĉefo Alain Berset, ĉe armilrubiga agado (anstataŭ liveri la armilojn al Ukrainujo) indikis la devon je neŭtraleco kaj konstatis “en certaj rondoj” “militekstazon”, li estis riproĉata de sia propra parti-prezidanto. Laŭ tiu ĉi, en tiu milito oni staras “en konflikto inter la libera mondo kaj aŭtoritata reĝimo”. La partiprezidanto krome deklaris : “ Kun Ruslando ni havas imperiisman, mi eĉ dirus, protofaŝisman potencon.”

Nun la naci-konservativa Svisa Popolpartio volas per popoliniciato ankri la neŭtralecon kaj la malpermeson de “nemilitaj devigaj dispozicioj kontraŭ militantaj ŝtatoj” en la federacian konstitucion, diris Berger, kaj ke en la momento okazas kolektado de subskriboj. La “NATO-maldekstro” rifuzas tiun popoliniciaton, dum la ceteraj partioj pri ĝia subteno troviĝas antaŭ nova konscienc-konflikto, kvankam la iniciato venas de la “dekstra SVP”. La Partito Comunista, ankrita en la itallingva parto de Svislando, kaj la Partio de la Laboro, Bazelo, intertempe partoprenas en la kolektado de subskriboj.

Fine Berger konstatis, ke multaj homoj aliĝas al “mito de neŭtraleco”. La stato de neŭtraleco de Svislando estis dekretita de la grandpotencoj en la Viena Kongrteso de 1815. Hodiaŭ oni ne povas paroli pri neŭtraleco sen rilato al la suvereneco de la ŝtato :

“Tiom longe, kiom Svislando same kiel ankaŭ Aŭstrujo estas ŝtatoj kapitalismaj, la ŝtato kiel superstrukturo de iliaj ekonomioj metos sian politikon, ankaŭ la neŭtralec-politikon, en la servon de la kapitalo. Sed eble la nova multpolusa mondordo malfermos ankaŭ ĉi tie novajn perspektivojn por ŝanĝo.”

La estigo de nova multpolusa mondordo estas revolucia procezo

“La nuntempaj taskoj de la liberpensula movado” fine de la konferenco estis temo por diskuto prezentita de la prezidanto de la Germana Liberpensula Ligo, Sebastian Bahlo, en sia prelego. Laŭ li, ni restu ĉe la historia celo superi fremdiĝon de la homo kondiĉitan de la klasa socio. Al tiu celo estu subordigitaj partaj celoj kiaj disvastigo de klerigado, kritiko je religio kaj batalo kontraŭ la socia potenco de la eklezioj same kiel la batalo kontraŭ la ekonomia ekspluatado kaj por politika libereco.

Kontraste al la burĝaj ateistoj kaj religi-kritikantoj, religioj por liberpensuloj ludas progreseman aŭ reakcian rolon. Tio dependas de la demando, ĉu ili servas kiel esence kolektivisma ideologio nur por kamuflado de la degenerativa -vl individuismo aŭ estas vera fonto por progresemaj celoj. “Ĉe la kunlaborado kun religiuloj por progresemaj celoj ni havu neniajn limigojn”, tiel Bahlo.

Hodiaŭ, laŭ li, la klasbatalo okazas inter la monopolkapitalistoj de la imperiismaj nacioj kaj la laborantaj amasoj de la kontraŭimperiismaj nacioj :

“Kaj pro tio estas ankaŭ tute ĝuste, en la nuntempa elformiĝo de la multpolusa mondordo vidi revolucian procezon. Ĉe tio ĉi indas citi Vladimiron Putin : « La Okcidento ne kapablas sole gvidi la homaron, sed malespere provas tion, kaj la plej multaj popoloj jam ne volas tion toleri. Jen la ĉefa kontraŭdiro en la nova epoko. Por diri tion per la vortoj de klasikulo, « la situacio estas, por tiel diri, revolucia : Tiuj supre ne plu povas, kaj tiuj malsupre ne plu volas »”, li citis la rusan prezidanton.

Tiu ĉi ne libervola foriro de la imperiismo el la monda scenejo, laŭ li okazos tre malagrable : ĉiam pli da reciproka akriĝo en Ukrainujo, senprecedenca ekonomia milito, konstanta propagando, unuecigo de ŝtato kaj komunikiloj, krimigo de protesto, diris Bahlo. Oni devas protesti kontraŭ la skandalo, “ke esprimo de opinio pri milito inter du fremdaj landoj estu punenda, tio estas evidenta rompo de la fundamenta rajto je libera opini-esprimado, kiun ni devas defendi”.

Liberpensuloj renovigu “nian memkomprenon kiel kontraŭfaŝisman organizaĵon kaj enfokusigu la kontraŭfaŝisman batalon al la nuntempaj aperformoj de la faŝismo kaj de ĝiaj antaŭŝtupoj. Liberpensuloj ne evitu montri kaj kontraŭbatali la verdan partion kiel lancopinton de la militpolitiko kaj de faŝismigo. Kiel liberpensulo oni kontribuas al la disvastigo de la slogano : “Kiu elektas verdulojn, elektas la militon”, tiel la prezidanto de la ligo.

“Ni estu kuraĝaj prefere nun, tiom longe kiom minacas nin nur punoj je mono aŭ je malliberejo, antaŭ ol la rezistado refariĝos vivdanĝera,” Bahlo alvokis.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 29-an de Majo 2023

https://esperanto.mv.ru/komunistoj/...

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio