Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce SAT-kongreso Kazanlako
puce A World Conference of Workers without a Language Barrier – the 2008 SAT Congress in Kazanlak (Bulgaria)
puce Aliĝintoj
puce Bazaj praktikaj informoj
puce Déclaration du 81ème congrès de SAT
puce Declaration of the 2008 SAT Congress
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2008
puce Deklaration des SAT-Kongresses 2008
puce Dichiarazione e Risoluzione programmatica 2008
puce Eine weltweite Arbeiter-Begegnung ohne Sprachbarrieren – der SAT-Kongress 2008 in Kasanlak
puce EL 81 CONGRESO DE SAT
puce EL 81 CONGRESO DE SAT - DECLARACIÓN
puce Esp-kongressen i Bulgarien
puce Gazetartikolo 2008
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Gazetartikolo 2008

Ĉi jare la proponkomisiono estis ankaŭ taskita pri redaktado de gazetartikolo, kiu povus esti tradukita, adaptita kaj sendita al diverslingvaj laboristaj gazetoj kun la kongresa deklaracio. Komplementoj, korektoj kaj sugestoj pri la ĉi-suba propono plu estas bonvenaj, same kiel informoj pri reagoj levitaj de ĝia dissendado.

Tutmonda laborista renkontiĝo sen lingvaj baroj

Ĉe kafotablo sidas 18-jara franclingvino kun 80-jara bulgarlingva anarĥiisto, kiu rakontas al ŝi kiel li spertis karceron antaŭ kaj dum la komunista tempo. En koridoro 60-jara bulgarino kaj 20-jara serbo interŝanĝas informojn pri siaj reciprokaj vivkondiĉoj. Dum kunsido homo el Estremaduro rimarkigas al la diverslingva ĉeestantaro ke la mastroj sennaciece organizas la ekspluatadon en Eŭropa Unio. Kamarado el Tokio informas ke la Japana Komunista Partio estas la kvara plej granda en la lando, kaj ricevas amasan subtenon de junuloj. Malgraŭ la politika diversopinieco kaj la diverslingveco ĉiuj glate interkompreniĝas per Esperanto. Jen la 81a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda en Kazanlako, Bulgario.

De la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2008, 80 laboristoj el 14 landoj kaj 3 kontinentoj kuniĝis plian fojon por evoluigi sian asocion, interŝanĝi informojn kaj spertojn pri socipolitikaj okazaĵoj ĉirkaŭ la mondo, amikiĝi kaj starigi novajn projektojn. La programo estis riĉa.

Sociaj forumoj

Ili pritraktis temojn, kiel mondan malsaton, sindikatan agadon kaj helpon al enmigrintoj, eblajn solvojn al tutmonda naturmedia kaj sociala krizo, socipolitikan situacion en post-socialismaj mondopartoj kaj ekspluatadon en kapitalisma paradizo ; la kongresa deklaracio skizas la ĉefajn trajtojn kaj provizorajn konkludojn de ĉi-tiuj debatoj.

Disvolvo de SAT-agado

Por ampleksigo de la interna demokratio kaj de kontaktoj kun kamaradoj sen retaliro disvolviĝas reto de SAT-rondoj, t.e. grupo de samregionaj membroj kiuj kuniĝas por organizi lokajn kontaktojn kun aliaj laboristaj organizoj kaj pridiskuti internajn asociajn aferojn.

SAT vigle daŭrigas sian kontraŭarmilan agadon alvokante ŝtatojn al subskribo de konvencio de Otavo kaj onta konvencio de Oslo.

SAT lanĉas ambician kampanjon kiu celas eldoni diverslingvajn informilojn pri la kleriga tutmonda rolo de SAT.

Kongrue kun tiu kleriga rolo de SAT estis decidita organizado de klerigaj sesioj pri retejmastrumado kaj asociaj financoj, por ebligi al la membraro esti memstara en sia ĉiutaga agado en kaj ekster SAT.

La eldonkooperativo, post ekfunkciado per eldonado de diversaj varbiloj, T-ĉemizoj, kelkaj broŝuroj kaj unua libro, Mortopuno, aperigis du novajn librojn en sia nova kolekto « Laborista Memoro ».

La Pariza Komunumo de 1871 estis redaktita kunlabore kun la Amikaro de la Pariza Komunumo 1871, kaj prezentas, aldone al historia skizo pri la unu el la plej riĉaj epizodoj de la laborista historio, artikolojn pri kelkaj apartaj roluloj, kiuj ebligas iom pliprofundigi kelkajn el la aluditaj aspektoj.
La Itala Socialismo kaj Esperanto prezentas la debaton pri Esperanto en la paĝoj de la italaj socialismaj gazetoj en la jaro 1918, en kiu aparte influan rolon havis Antonio Gramsci. La historiajn dokumentojn kompletigas tri malsamstilaj nunaj kontribuoj pri la plua aktualeco de la debato. Plej multaj el la kunlaborantoj anas en la Esperanta fako de la itala socikultura asocio Arci. Tri pliaj libroj estas nun en preparo kaj kvin aliaj projektoj ekburĝonis dum la kongreso.

Kultura programo

Pluraj prelegoj okazis.

 Mallonga historio de Bulgario kaj urbo Kazanlak, de Svoboda Damjanova
 Virina movado en Bulgario, de Radka Stojanova
 La libro "Salvo de nigra bubalo", de Laszlo Husar
 Laborista esperanto verkisto Ĥristo Gorov, de Radka Stojanova
 Ĉudomir, bulgara verkisto kaj pentristo, de Nikolao Uzunov

Kiel decas por laborista organizo, la programo estis riĉa je popolkulturaj prezentoj :
 Folkloraj dancoj kaj kantoj, prezentita de lokaj popoldancaj asocioj
 Koncerto de Beograda ensemblo Libriko konsistanta el 4 junaj gefratoj, kiuj
kortuŝe kaj mirinde ludis multajn muzikpecojn el la tuta mondo. Fine de la
koncerto, ili eĉ petis de SAT-anoj kontribui per sendado de pliaj kantoj kaj
muzikoj el propraj regionoj. Jen do konkreta ekzemplo de horizontala
interŝanĝo, kian povas plenumi SATanoj.

Turismaj ekskursoj

Kiel ĉiam dum esperantaj kongresoj, oni profitas la okazon turismi, ĉar tiel
la lokanoj povas montri al la eksterlandanoj la regionon kaj agi kiel la plej
bonaj interpretistoj. Oni vizitis en Kazanlako muzeojn pri etnologio, pri la
rozindustrio, pri la desegnisto kaj rakontisto Ĉudomir, pri la muzikisto
Petko, kopion de la traca tombejo. En la ĉirkaŭaĵo oni vizitis veran tracan
tombejon, belegan rusan preĝejon Ŝipka, memormonumenton en la montopinto de
trapasejo Ŝipka, monaĥejon Drianovo kaj urbon Veliko Tarnovo, kiu estis iam
bulgara ĉefurbo.

Kaj ĉefe, rektaj kontaktoj marĝene de la oficiala programo

Eĉ se la oficiala programo estis tre densa, estus eraro redukti la kongreson al ĝi. La interŝanĝoj abundis inter la kunvenoj, dum la manĝoj kaj ĝis malfrue en la nokto por iuj... Ne eblas plene listi ĉiujn tiujn kromaĵojn, kiuj estas la riĉaĵo de SAT-kongresoj, kaj enradikigas en la mensoj tutmondan klaskonscion pli bone ol iu ajn teoria prelego. Nur unu ekzemplo inter multaj aliaj : emerita aŭstralia tubisto esprimis siajn dubojn pri la indeco veni al kongreso kie plej multaj partoprenantoj estas "intelektuloj", instruistoj aŭ inĝenieroj ekzemple. Lia tablonajbaro, efektive esploristo pri biologio, facile trovis ekzemplojn, por montri ke ĉi tiu ĝeneraligo estas troiga (des pli ke la tria kunmanĝanto estis agrikultura laboristo en Pireneoj...), simple resumante kelkajn kongresajn travivaĵojn ; diskuto pri koruptado kaj rasismo en sindikata mondo kun eksa diamantŝlifisto aŭ konstato, dum promeno kun unu el la kongresorganizantoj, laboristo en armilfabriko, ke la nerepago de kuracaj servoj iĝas laŭmoda ankaŭ en Bulgario...

Kompreneble, la diskutoj ne ĉiam estas tiel seriozaj. Kaj ankaŭ tiurilate, aŭdante la samtempajn rideksplodoj, ĉiam estas mirige konstati ke vortludo eldirita de kroatino estas tuj komprenita de ŝiaj najbaroj, kies gepatra lingvo estas franca aŭ nederlanda.

Fine, indas noti ke iuj interŝanĝoj okazis ankaŭ per la angla, interalie dum la vizito de du respondeculinoj de la bulgara komunista partio. Kaj, tie granda estis la diferenco inter la koridoraj interŝanĝoj, balbutitaj en proksimuma kaj hezitema angla lingvo, kaj la dumkunvena diskuto, interpretita de bulgara esperantisto. Tio ne malebligis, ke aliaj plurlingvaj kongresantoj uzis kelkajn okazojn por refreŝigi siajn konojn pri la bulgara. Esperanto estas tre praktika solvo, sed nek ununura nek deviga, al la problemo pri tutmonda komunikado.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio