|
serĉado :
|
De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo
Mi renkontis Dansnion, sed tiris de li nur duonan konfidencon ; li obstine silentis pri la nomo de knabino Volanĝo, kiun li priskribis tre saĝa, eĉ iom devota ; krom tio, li rakontis sian aventuron kaj precipe la lastan eventon kun sufiĉe da vereco. Mi lin kiel eble plej ardigis, kaj multe moketis lian delikatecon kaj sindetenon ; sed li ŝajne obstinas en siaj skrupuloj, kaj mi tute ne certas pri ŝanĝo ; postmorgaŭ mi scios pli, kaj povos informi vin, ĉar morgaŭ mi kondukos lin al Versajlo, kaj povos lin survoje pridemandi.
Ilia hodiaŭa rendevuo estas iom esperiga ; eble ĉio tuj okazos laŭ nia deziro, kaj nur restas al ni eltiri la konfeson kaj la pruvon. Tio estos pli facila al vi, ol al mi, ĉar la knabineto estas pli konfidema, aŭ, kun sama konsekvenco, pli babilema, ol estas ŝia diskreta amindumanto. Tamen mi faros mian eblon.
Adiaŭ, bela amikino, mi estas en urĝo ; mi vizitos vin nek hodiaŭ vespere, nek morgaŭ ; se viaparte vi scios ion, skribu tuj, ĉar mi certe revenos en Parizon por tie dormi.
El… la 3an de Septembro 17**, vespere