sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 054a



De markizino de Mertejo al vicgrafo de Valmono


Ja kun Dansnio estas tubero en la afero ! Se li fanfaronis al vi, li blufis. Mi konas neniun tiel mallertan, kiel lin en amo, kaj mi pli bedaŭras, ke ni lin helpis. Imagu, ke li preskaŭ kompromitis min ! kaj tute senutile ! Ho ! mi venĝos pri tio, mi promesas.


Kiam hieraŭ mi venis al sinjorino de Volanĝo por ŝin akompani, ŝi rifuzis eliri, sentante sin malsaneta ; mi bezonis mian tutan elokventon por decidigi ŝin ; mi antaŭtimis, ke Dansnio alvenos antaŭ nia foriro ; tio estus mallertaĵo tiom pli konsterna, ke sinjorino de Volanĝo hieraŭ jam diris al Dansnio, ke ŝi ne restos hejme. Ŝia filino kaj mi sidis sur dornoj ! fine ni eliris ; la knabino tiel elkore premis mian manon adiaŭante min, ke malgraŭ ŝia rompa
intenco, pri kiu ŝi ankoraŭ sinceris, mi antaŭvidis mirindan vesperon.


Sed mi ne estis ĉe la fino de mia maltrankvilo. Post apenaŭ
duonhoro de restado ĉe sinjorino de…, sinjorino de Volanĝo vere malbonfartis ; kompreneble ŝi volis tuj reveni hejmen, sed mi deziregis la malon, timante, ke la neevitebla malkovro de la gejunuloj suspektigos min, pro mia komenca insistado al eliro. Mi do
elokvente timigis ŝin pri ŝia sano — ne malfacila afero — kaj gardis ŝin unu horon kaj duono tie, asertante pri la danĝero de la veturila skuado. Ni revenis nur je la antaŭdecidita horo ;
mi rimarkis hontan mienon bone aŭgurantan, ke miaj klopodoj ne vanis.


Mia scideziro restigis min ; sinjorino de Volanges tuj enlitiĝis. Ni vespermanĝis apud ŝia lito, kaj frue lasis ŝin, pretekste de necesa ripozo ŝia. En sia apartemento la filino klarigis, ke ĉio okazis laŭ mia espero : malapero de skrupuloj, ĵuroj de eterna
amo, ktp. Ŝi estis konsentema je ĉio, sed la stulta Dansnio faris eĉ ne unu
preterpaŝon trans la antaŭan limon. Ho ! kun tiu ĉi oni povas trankvile malpaciĝi : la reamikiĝo estos plej facila !


La knabino tamen asertas, ke li deziris ion plian, sed ke ŝi sciis defendi sin. Mi vetus ke ŝi fanfaronas, aŭ senkulpigas lin. Kaj mi preskaŭ certas pri mia diro : venis al mi la kaprico scii, pri kia defendo ŝi kapablas ; nu, mi, nura virino, parolon post parolo, turnis al ŝi la kapon ĝis… fine, kredu min, neniu estas pli falema en voluptan ebriiĝon. Vere aminda, tiu ĉarma knabineto ! Ŝi meritis alian amanton ; ŝi almenaŭ havos bonan amikinon, ĉar mi sincere
ligiĝas al ŝi. Mi promesis al ŝi edukadon, kaj opinias, ke mi plenumos tion. Mi ofte sentis la bezonon de konfidenculino, kaj preferus tiun, ol alian ; sed mi povas nenion komenci, ĝis ŝi ne plu estos… tia, kia ŝi estas nun ! Jen motivo plia, por koleri kontraŭ Dansnio.


Adiaŭ, vicgrafo ; ne vizitu min morgaŭ, krom matene : mi cedis al insisto de la kavaliro, por vespero en la dometo.


El… la 4an de Septembro 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 079a

puce Letero 070a

puce Letero 071a

puce Letero 072a

puce Letero 073a

puce Letero 074a

puce Letero 075a

puce Letero 076a

puce Letero 077a

puce Letero 078a

puce Letero 086a

puce Letero 084a

puce Letero 085a

puce Letero 083a

::: Ĉiuj :::



Supren