|
serĉado :
|
(en la koverto de la ĉi-supra)
De kavaliro Dansnio al vicgrafo de Valmono
Ha ! sinjoro, mi estas senespera, mi ĉion perdis. Mi ne aŭdacas konfidi al letero la sekreton de mia aflikto ; sed mi bezonas verŝi ĝin en la koron de amiko fidela kaj fidinda. Je kiu horo viziti vin, kaj preni de vi konsilojn kaj konsolojn ? Kiel feliĉa mi estis, la tagon kiam mi malfermis al vi mian animon ! Nun kia diferenco ! Ĉio ŝanĝiĝis por mi. Sed mia propra sufero estas nur parto de mia turmento ; mi maltrankvilas pri multe pli kara persono ; tion mi ne povas elteni. Pli feliĉa ol mi, vi povos ŝin viziti kaj mi esperas, ke vi ne rifuzos al amiko klopodon, pri kiu mi devas paroli kaj informi vin. Kompatu, helpu min ; mi esperas nur je vi. Vi estas sentema, vi konas amon, nur vi estas fidinda por mi ; ne rifuzu vian helpon.
Adiaŭ, sinjoro ; la sola senpremiĝo en mia sufero, estas memori, ke restas al mi tia amiko, kia vi. Sciigu, mi petas, je kiu horo mi povos renkonti vin ; se ne hodiaŭ matene, mi dezirus tion frue posttagmeze.
El… la 8an de Septembro 17**.