De Cecilo Volanĝo al Sofio Karneo
Vi pravis, kara Sofio ; viaj antaŭdiroj pli prosperas, ol viaj konsiloj. Kiel vi divenis, Dansnio estis pli forta ol vi, ol mia konfesisto, ol mi mem ; jen mi retroviĝas je la sama deirpunkto. Nu, mi ne prilamentu ; nur via nekono de la plezuro ami Dansnion povus veki riproĉadon vian kontraŭ mi. Ja facilas al vi dekreti la farotaĵon, nenio malhelpas vin ; sed se vi jam spertus, kiel doloriga estas la aflikto de nia amato, kiel lia ĝojo iĝas la nia, kiel malfacile estas diri “Ne” kiam oni emas diri “Jes”, vi ne mirus ; mi mem ankoraŭ ne povas klarigi tion, kvankam mi forte, tre forte sentis ĝin. Ekzemple, ĉu vi imagas, ke mi kapablus vidi ploradon de Dansnio, ne mem plorante ? Mi ja asertas, ke tio ne eblas ; male, kiam li estas kontenta, same mi tia estas. Diru kion vi volas : vortoj ne ŝanĝas la vivon, kaj mi certas, ke mi pravas.
Mi volus vidi vin sur mia loko… ne, tion mi ne intencis diri, ĉar mian lokon al neniu mi konsentus cedi ; sed mi volus, ke ankaŭ vi amus iun ; nek por min pli bone kompreni, nek por malpli riproĉi ; sed simple, por ke vi pli feliĉus, aŭ por pli ĝuste diri, ekfeliĉus.
Niaj iamaj ridoj kaj petoloj estis, sciu, nur infanludoj ; el ili nenio postrestas. Sed amo, ha ! amo ! Simpla vorto, simpla rigardo, simpla ĉeesto lia alportas feliĉon. Kiam mi vidas Dansnion, mi deziras plu nenion ; kiam mi lin ne vidas, nur lin mi deziras. Mi ne scias klarigi, sed ŝajnas, ke ĉio agrabla similas lin. Kiam li forestas, mi pensas pri li ; kiam tute sola mi trankvile povas pensi nur pri li, mi ankoraŭ estas feliĉa ; mi fermas la okulojn, kaj tuj image vidas lin, memoras liajn dirojn, kvazaŭ aŭdas lin ; tio vekas mian sopiradon, kaj mi sentas ardokirlojn tiajn, ke mi ne povas plu resti sur la sama loko ; estas kvazaŭ turmento, kaj tamen tiu turmento vekas nedireblan plezuron.
Mi eĉ opinias, ke kiam oni enamiĝis, tio etendiĝas al la sento de amikeco. Por vi mia amikeco plu daŭras, same kiel en la monaĥinejo ; sed nun tion mi sentas ankaŭ por sinjorino de Mertejo. Ŝajnas al mi, ke mi amas ŝin pli kiel mi amas Dansnion, ol kiel vin. Kelkfoje mi volus, ke ŝi estus li. Eble la kaŭzo estas, ke kun ŝi ne temas pri infanaĝa amikeco, kiel inter ni ambaŭ ; eble ankaŭ, ke vidante Dansnion kaj la markizinon tiel ofte kune, mi konfuzas ilin. Nu, fine, vere estas, ke ili ambaŭ plene feliĉigas min, kaj en tio ne povas esti granda malbono. Tial, mi nur dezirus resti tia, kia nun ; nur la antaŭvido de mia edziniĝo afliktas min, ĉar se s–ro de Ĵerkuro estas tiel, kiel oni rakontis al mi — kaj pri tio mi ne dubas — mi ne scias, kia mi iĝos. Adiaŭ mia Sofio ; mi plue milde amas vin.
El… la 4an de Septembro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.