sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 061a



De Cecilo Volanĝo al Sofio Karneo


Kara Sofio, kompatu vian priplorindan Cecilo, ja malfeliĉa ŝi estas ! Panjo ĉion scias. Mi ne komprenas, kiel ŝi povis ion suspekti ; tamen ŝi ĉion malkovris. Hieraŭ vespere ja ŝajnis al mi, ke ŝi ĉagrenetas ; sed mi preteratentis, kaj atendante la finon de ŝia kartludo mi eĉ tre gaje babilis kun sinjorino de Mertejo, kiu antaŭe ĉi vespermanĝis, kaj ni multe interparolis pri Dansnio. Tamen mi ne opinias, ke oni povis aŭdi nin. La markizino foriris, kaj mi retiriĝis al mia ĉambro.


Dum mi estis senvestiĝanta, Panjo eniris, forigis mian ĉambristinon, kaj petis la ŝlosilon de mia letermeblo, per tia tono, ke mi preskaŭ ĝisfale ektremis. Mi ŝajnigis ne trovi ĝin, sed fine devis obei. La unua malfermita tirkesto ĝuste entenis la leteraron de kavaliro Dansnio. Mi estis en tia konfuzo, ke kiam ŝi demandis, kio estas tio, mi nur kapablis respondi, ke nenio tio estas. Sed kiam mi vidis ŝin eklegi la unuan prenitan, mi apenaŭ havis la tempon aliri brakseĝon, en tia malbona farto, ke mi tuj svenis. Ĉe mia revekiĝo, mia patrino, kiu jam vokis la ĉambristinon, foriris, ordonante ke mi enlitiĝu. Ŝi forprenis ĉiujn leterojn de Dansnio. Mi ektremas, ĉiufoje kiam mi pensas, ke mi devos reaperi antaŭ ŝi. Mi ploradis la tutan nokton.


Mi skribas ĉe la tagiĝo, esperante, ke Jozefino venos. Se mi povos paroli al ŝi aparte, mi petos, ke ŝi transdonu al sinjorino de Mertejo letereton, kiun mi tuj skribos ; se ne eblos, mi metos ĝin en vian leteron, kaj vi bonvolu sendi ĝin kvazaŭ el via propra mano. Iom konsoli min povos nur ŝi. Almenaŭ ni parolos pri li, ĉar mi jam ne esperas revidi lin. Ja malfeliĉa mi estas ! Eble ŝi bonkore transdonos leteron por Dansnio. Mi tiucele ne fidas al Jozefino, ankoraŭ malpli al mia ĉambristino ; ŝi mem eble diris al mia patrino, ke mi havas leterojn en mia letermeblo.


Mi ne pli longe rakontas, ĉar mi volas havi la tempon skribi al sinjorino de Mertejo, kaj ankaŭ al Dansnio, por ke tiu letero estu tute preta, se Jozefino konsentos transdoni ĝin. Poste mi reenlitiĝos, ke la ĉambristino trovu min kuŝantan, kiam ŝi eniros mian dormoĉambron. Mi diros, ke mi malsanas, por eviti viziti Panjon. Mi ne multe mensogos, ĉar mi certe pli suferas, ol se mi havus febron. Miaj okuloj brulumas pro plorego ; kaj mi sentas stomakan premon, kiu ĝenas mian spiradon. Kiam mi pensas, ke mi jam ne vidos Dansnion, mi volus morti. Adiaŭ, kara Sofio ; mi povas nenion pludiri, la larmoj sufokas min.


El… la 7an de Septembro 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 079a

puce Letero 070a

puce Letero 071a

puce Letero 072a

puce Letero 073a

puce Letero 074a

puce Letero 075a

puce Letero 076a

puce Letero 077a

puce Letero 078a

puce Letero 086a

puce Letero 084a

puce Letero 085a

puce Letero 083a

::: Ĉiuj :::



Supren