Ankaŭ ĉi-jare la proponkomisiono estis taskita pri redaktado de gazetartikolo, kiu povus esti tradukita, adaptita kaj sendita al diverslingvaj laboristaj gazetoj kun la kongresa deklaracio. Komplementoj, korektoj kaj sugestoj pri la ĉi-suba propono plu estas bonvenaj, same kiel informoj pri reagoj levitaj de ĝia dissendado.
Ĉu vi konas asocion, kies membroj interrilatas per unusola lingvo – malgraŭ, ke ili devenas de la plej diversaj lingvaj medioj kaj lingvoregionoj de la mondo kaj malgraŭ, ke ili plimulte ne apartenas al la socia elito de siaj respektivaj loĝlokoj ? Tia estas Sennacieca Asocio Tutmonda [ĉi tie nacilingva traduko], mallonge SAT.
SAT, fondita en 1921, estas tutmonda laborista kaj ĝenerale maldekstrema asocio kun kleriga agado. Kiel tutmonda asocio kun individua membreco – kaj kun tiuj membraro kaj celdifino – ĝi estas unikaĵo. Ruĝaj fadenoj tiriĝantaj tra ĝia historio ekde 1921 estas laborista solidareco kaj memorganizita kleriga agado funkciantaj per senperaj baznivelaj kontaktoj. Tiuj kontrastas kun la internaciismo en ties kutime renkontata elformiĝo (kontaktoj inter nacinivelaj organizaĵoj, kiujn gvidas tiufakaj "specialistoj" kun konoj de fremdaj lingvoj). SAT solvas tiun laste menciitan problemon, la lingvan, per la lingve neŭtrala Esperanto. Unu el la fondintoj de SAT, Eŭgeno Lanti, klarigis pri tio : "La spirita kontaktiĝo inter la diverslandaj proletoj fakte okazas nur pere de poliglotaj intelektuloj. Tial la agado de SAT, celanta kunigi, intimigi senpere la laborulojn tutmondajn, estas esence revolucia."
Pro sia interindividua karaktero kaj malhavo de strukturo respegulanta la naciajn dividojn en la mondo, SAT karakterizas sin kiel "sennaciecan", kaj superas per tiu kvalito je unu ŝtupo la "internaciismon". Tiu fakto klarigas ĝian nomon : Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).
SAT okazigas ĉiujare en alia lando kongreson. Partoprenite de 70 partoprenantoj, la ĉi-jara 82-a deruliĝis en Milano inter la 18-a kaj 25-a de julio 2009. Kiel ĉiam, la kongreslingvo estis Esperanto, kompreneble kun sporada uzo de la itala por interkomunikiĝo kun reprezentantoj de la loka socio (akompanita de interpretado).
Kio estas tiu Esperanto ? Esperanton proponis en 1887 d-ro L. L. Zamenhof, juda okulkuracisto vivanta en la (nun pola) okcidenta parto de la rusa imperio. Li volis evoluigi kaj kun kolegoj elprovi facile lerneblan, regulan lingvon, kiu poste estu enkondukita kiel internacia dua lingvo por ĉiuj. Tian lingvon oni hodiaŭ kutime nomas "planlingvo". Ĝi estas lingvo, kiun la iniciatinto – aspiranta forviŝi la limojn inter la popoloj – nomis jen "internacia" jen "sennacieca", lingvo neŭtrala en tiu senco, ke ĝi estas nenacia kaj ne etna. Li celis per tio kontribui al konfliktmildigo kaj al paco. Unu atentindan trarompon Esperanto jam atingis : ĝi fariĝis transgeneracia vivanta lingvo, kiun centmiloj en la tuta mondo lernis. Ili estas parte organizitaj en asocioj. SAT havas ĉ. 600 membrojn. La pli granda Universala Esperanto-Asocio [ĉi tie nacilingva traduko] (UEA) havas ĉ. 6000 individuajn membrojn en 120 landoj. Esperanto konstante demonstras sian uzeblecon. Ĝi kaj plenumas praktikajn servojn por siaj parolantoj kaj ebligas al ili multe pli kosmopolitan, transnacian vivstilon, ol ili povus atingi sen ĝi.
Ĉi tiun kongreson organizis ARCI Esperanto, unu el pluraj laboristaj Esperanto-asocioj ligitaj kun SAT, kiuj agadas en unuopaj landoj aŭ lingvoregionoj. ARCI Esperanto estas samtempe branĉo de la agado de ARCI, t.e. Associazione Ricreativa e Culturale Italiana (Itala Kultura kaj Distra Asocio). Aliĝas al ARCI ĉirkaŭ 1.150.000 personoj, subdividitaj en ĉirkaŭ 6000 lokaj grupoj, kiuj okupiĝas interalie pri kulturo (arto, kino/televido, literaturo/poezio, muziko, teatro/danco), turismo, rajtoj, socia engaĝiteco, civila servo kaj internacia solidareco. ARCI, tradicie proksima al la maldekstrularo, partoprenas en la monda socia forumo. Ĉi tiu kongreso multe kontribuis al la firmigo de rilatoj inter SAT kaj ARCI per reciproka agnosko de la sinkompletigaj diversaj ecoj kaj de komuna sennacieca agadspirito de la du asocoj, el kio rezultos, laŭ diversaj dumkongresaj diskutoj, kelkaj interesaj kunlaboroj. ARCI siavice organizis kelkajn pli distrajn partojn de la kultura-kleriga programo de la kongreso : ekskursoj al la Boromeaj Insuloj sur Lago Majora [Lago Maggiore], pertrajne de Domodossola al Locarno (Svisio), kaj rondirado jen al renesancaj jen al romiaj situejoj en Milano mem.
Al tiu kleriga programo apartenis ankaŭ prelegoj pri la sinteno de Gramsci al Esperanto, nekonataj (Esperantlingvaj) verkistoj de Ukrainio, klasbataloj en Usono, etikaj bankoj (ARCI aktive partoprenas en la itala Banca Popolare Etica), forumoj pri Latinameriko, Mezoriento kaj Malagasio (dum kiuj la ĉeestantaro povis aŭdi malagasinon priskribi lastajn eventojn en tiu granda insulo kaj respondi demandojn tuŝantajn diversajn temojn, pripensi kaj debati pri la evoluo de la Latin-Amerika politika situacio kaj pri la diversaj eblaj solvoj al la konflikto Palestin-Israela - ambaŭ lastaj temoj instigis la
membrojn disvolvi rektajn kontaktojn kun loĝantoj de tiuj mondpartoj por akiri pli da informoj ĉi-temaj), de Anna Löwenstein pri sia nova historia romano en Esperanto pri la romia imperiestro Nerono, Morto de artisto [ĉi tie eventuale nacilingva traduko]. Inter la distraj vesperaj aranĝoj estis koncertoj de la grupoj la Vojirantoj kaj Reverie, kiuj plej trafe ilustris la tre aktualan temon de la Kongreso : "Migri senlandlime, vivi sennaciece", memorigante al la kongresantoj la migrad-malhelpan politikon de Italio kaj de multaj aliaj mondpartoj, en mondo, kies vivkondiĉoj iĝas pli kaj pli malfacilaj.
SAT klopodas funkcii kiom eble bazdemokratiece. Pro tio, signifan parton de la tempo kaj energio de la kongresanoj okupas kvar tutmatenaj ĝeneralaj membrokunvenoj, en kiuj membroj informiĝas kaj sin esprimas pri ĉiuj aspektoj de la asocia agado kaj prezentas demandojn kaj donas komisiojn al la Plenum-Komitato, la supera decidorgano.
Por kelkaj subgrupoj de SAT, respektive organizaĵoj ligitaj kun SAT, la SAT-kongreso prezentas oportunan okazon por okazigi ĉiujaran membrokunvenon. Tiel kunvenis ekzemple
ARCI Esperanto, kaj ankaŭ pluraj "frakcioj" de SAT – kiuj fakte estas platformoj de similtendencanoj kaj ekzistas i.a. por rilati kun analogaj grupoj ekster SAT : la Pacista, la Komunista, la Liberecana kaj la Sennaciista Frakcioj de SAT. La Pacista Frakcio agadas favore al la Konvencio de Oslo kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj, instigante al intervenado, por ke kiel eble plej multaj ŝtatoj subskribu kaj ratifu tiun konvencion. Membroj de la Komunista Frakcio kunvenis ĉi-foje kun Alessandro Rizzo, opozicia kvartalkonsiliano kaj membro de la alternativ-maldekstra partio "Demokrata Maldekstro". Ĉe la sennaciistoj temas pri anoj de ideofluo, kiu ampleksas universalismon, radikalan kontraŭnaciismon kaj praktikan utiligon de Esperanto kiel instrumenton de edukado al eksternacia pensado.
Unu el la kulminaj punktoj de la kongreso estis podia diskuto (kiun abunde partoprenis la publiko) inter Probal Daŝgupta, la prezidanto de UEA, kaj Jakvo Schram, prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT. Ĝi helpis prilumi la malsaman alirmanieron de la du asocioj al Esperanto : dum UEA unuavice propagas Esperanton tra la mondo, SAT esence uzas ĝin por siaj celoj (laŭ la statuta difino "klasbatalaj", kvankam estas periode floranta debato pri tio, ĉu tiu difino plu sufiĉas aŭ taŭgas). Novaĵo estas, ke la UEA-prezidanto ekdeviis de la ĝis nun jen kaj jen rimarkebla tendenco en UEA ĉirkaŭpreni kaj eĉ voli enkorpigi en si SAT. Probal Daŝgupta alvokis SAT "esti SAT", kompreninte ĝian specifan ne-Esperantomovadan rolon.
Malgraŭ la bonega etoso kaj, kompare kun pasintaj pli tempestaj kongresoj, pli harmonia disvolviĝo de la milana kongreso, la ĉeestantaj SAT-membroj ne havis la eblon forgesi pri unu problemo, kiu pensigas la asocion de kelkaj jaroj : malaltiĝanta membronombro, speguliĝanta ankaŭ en la malabunda partopreno en la kongreso : 70 partoprenantoj estas multe malpli ol en pasintaj jardekoj. Kialoj de tia situacio estas diversaj kaj ankoraŭ ne ĝisfunde esploritaj, sed tamen konstateblas ankaŭ revigliĝo de la ĝenerala etoso interna, kaj disfloriĝas novaj projektoj, inter kiuj elstaras la atingoj de la
Eldona Fako Kooperativa de SAT, kiu disvolvas de kelkaj jaroj sian agadon kaj refoje ĉi-jare eldonis du novajn gravajn klerigajn verkojn aparte aktualtemajn : Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso de Carlo Cafiero, kiu estas utila sinteza klarigo de la unua libro de La Kapitalo de Karlo Markso, kaj Plano B - Mobilizo por savi civilizacion de Lester R. Brown, kiu estas sinteza sed kompleta priskribo de la tutmonda ĝenerala krizo (ekologia, sociala, ekonomia, ktp) kaj la eblaj solvoj por ĝin limigi. La estonteco de SAT aspektas sufiĉe promesoplena, des pli ke la laboro farota estas granda en streĉiĝanta tutmonda situacio : la lastatempe kreskinta memkonscio de SAT kune kun reemfazo de ĝiaj deoriginaj celoj kreis etoson, en kiu ĝi idee pli malkatenas sin de la Esperanto-movado. Tio pli reliefigas ĝin kiel memstaran debatpartneron.
Montriĝas, ke kelkaj tradiciaj ecoj kaj motivoj de SAT bone agordiĝas kun kelkaj nun populariĝantaj maldekstraj agadformoj kaj motivoj :
– preteco de diversaj partie organizitaj tendencoj nedogmeme kaj malsekteme rilati inter si,
– retforma, bazdemokratie organizita kunlaboro de la diverstendencanoj, kaj
– kontraŭnaciismo, kiu poiome – apud aferoj kiel kontraŭrasismo kaj kontraŭseksismo – estiĝas unu el la kolonoj de maldekstra agado, tia, kia ĝi estis ekde la unua tago en SAT.
Same kiel disvolviĝanta floro allogas laboremajn abelojn, SAT dum sia kongreso allogis ses novajn membrojn, kio proporcie al la nombro de kongresintoj estas ja rimarkinda signo de la kamaradeca etoso kaj bonkvalito de la tuta programo.
La fama moto "Laboristoj de la tuta mondo unuiĝu !" denove en 2009 – kvankam etskale – iĝis realo en Milano, fortigante esperon je la kapablo de la homaro estonte starigi pli justan kaj senklasan mondon.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.