Alklaku la bildon por malfermi la aliĝilon
Bonvenon al la KONGRESURBO JALTO
KONGRESKOTIZOJ (en eŭroj)
SAT-membro | 40 | 45 | 50 | 55 | 60 |
SAT-geedzoj (se ambaŭ) | 60 | 70 | 80 | 85 | 90 |
SAT junul(in)o ĝis 25 j. | 15 | 20 | 25 | 30 | 35 |
Nemembro de SAT | 50 | 55 | 60 | 65 | 70 |
Junula nemembro de SAT | 20 | 25 | 30 | 35 | 40 |
Infanoj ĝis 15 jaroj ne pagas kotizon
La partoprenantoj el Ĉehio, Estonio, Hungario, Litovio, Latvio, Pollando kaj Slovakio ĝuas 30% rabaton
La partoprenantoj el Albanio, Bulgario, Rumanio, eksa Jugoslavio (krom Slovenio) kaj eksa Sovetunio (krom Estonio, Litovio kaj Latvio) kaj ekster Eŭropo (krom Aŭstralio, Izraelo, Japanio, Kanado, Sud-Afriko kaj Usono) ĝuas 50% rabaton
Membroj de Ukrainia Esperanto-Asocio ĝuas 75% rabaton (anstataŭ 50%)
Kongresa kotizo ne estas transdonebla al alia persono
La kotizo ne inkluzivas loĝadon, ekskursojn kaj aliajn aparte pagendajn aferojn, ankaŭ nenian asekuron
Aliĝilon sen pago de la kotizo la OKK ne traktos
La kongreso okazos en ripozejo, kiu situas nemalproksime de la urbocentro. La kongresanoj loĝantaj en la ripozejo estos en aparta 3-etaĝa domo, kie preskaŭ ĉiuj ĉambroj estas 2-litaj kun la oportunaĵoj (duŝejo, necesejo). Duono de la ĉambroj estas kun vastaj balkonoj. En la ripozejo estas kurac-diagnoza centro pri nespecifaj malsanoj de pulmoj, kormalsanoj, periferia nerva sistemo, ĉambro por aromoterapio. Kuracado estas senpaga.
Por aliĝi, elŝutu k uzu la jenan aliĝilon :
http://satesperanto.org/IMG/pdf/aligxiloSAT-kong2012-2.pdf
Ĉiu kongresano post plenigo de la aliĝilo registriĝu ankaŭ en www.velura.net :
http://www.velura.net/aligxilo.php
PAGEBLECOJ El eksterlando per eŭroj :
|
ADRESOJ DE LA ORGANIZA KONGRESA KOMITATO
Poŝtadreso : p/k 489, E-klubo “Tero”, 98600-Yalta, Ukraine
Retadreso : jefim_z ĈE mail.ru Skajpo : terano37
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.